Distrikto Barcs
La Distrikto Barcs [barĉ] (hungare Barcsi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro laŭ Drava en la plej suda parto de la departemento (en la suda parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Barcs, kiu estas urbo, la ceteraj 25 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 696,47 km², kie loĝas 23 817 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj. Menciindas la senlaboreco.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam inter 1896-1978, poste la komunumoj aliĝis al najbara distrikto. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Barcs
- vilaĝoj:
Babócsa, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Komlósd Péterhida, Rinyaújnép kaj Somogyaracs
Bolhó, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bélavár, Heresznye kaj Vízvár
Csokonyavisonta, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Lad, Patosfa kaj Rinyaújlak
Darány, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Drávagárdony, Drávatamási, Istvándi, Kastélyosdombó, Lakócsa, Potony, Szentborbás kaj Tótújfalu
Homokszentgyörgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kálmáncsa kaj Szulok
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio