7-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 7-a de novembro estas la 311-a tago de la jaro (la 312-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 54 tagoj restas.


Je la 7-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 335: Atanazio laŭ la ordono de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio estis forpelita de Konstantinopolo kaj iris al Treviro


  • 680: Tria koncilio de Konstantinopolo komenciĝis, fermante "kristologiajn konciliojn"


  • 921: Regantoj de la orienta kaj okcidenta reĝlando de frankoj Henriko la 1-a, la Birdisto kaj Karlo la 3-a agnoskis memstarecon de siaj reĝlandoj


  • 1455: Post 24 jaroj ekde ŝtipbruligo en la katedralo al Dipatrino de Parizo komenciĝis rehabiliga proceso de Johana de Arko


  • 1491: Bratislavo: reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a devigis reĝon de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislaon la 2-an Jogajlido al subskribo de pakto, laŭ kiu Habsburgoj transprenos Ĉeĥion kaj Hungarion kaze de lia senida morto


  • 1575: Stefan Batory iĝis reĝo de Pollando


  • 1602: Papo Klemento la 8-a aperigis enkanonigan buleon de Sankta Kazimiro


  • 1612: La dua pola-rusa milito: post rusa konkero de Kitaj-gorod kaj manko de nutraĵo gvidanto de polaj konkerintoj de Kremlo kolonelo Mikołaj Struś kapitulacis


  • 1619: Kroniĝo de Elizabeto Stuart, la edzino de reĝo de Ĉeĥio Frederiko la 5-a


  • 1631: Pasado de Merkuro


  • 1659: Traktato de la Pireneoj: Hispanio cedis nederlandajn posedaĵojn favore al Francio


  • 1665: La plej malnova brita "London Gazette" aperis kaj estas ĝis nun seninterrompe publikigata


  • 1811: Usona trupo gvidata de William H. Harrison venkis fortojn de la kreskanta konfederacio de Shawnee, gvidataj de Tecumseh en batalo en Indiano


  • 1816: Rusa caro kaj pola reĝo Aleksandro la 1-a fondis Reĝan Universitaton de Varsovio


  • 1835: Unua registaro de la Respubliko Teksaso kreiĝis


  • 1848: Zachary Taylor iĝis prezidento de Usono


  • 1852: Napoleono la 3-a iĝis imperiestro de Francio


  • 1885: Kanad-Pacifika Fervojo fondiĝis


  • 1893: En Koloradio virinoj akiris balotrajtojn


  • 1902: Silicia Valo: urbo Mountain View fondiĝis


  • 1906: Pollando: Puławy akiris urborajton


  • 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidojn Ekardo kaj Belo


  • 1911: Pola sciencistino Maria Skłodowska-Curie estis anoncita Nobel-premiito pro malkovro de kemiaj elementoj radiumo kaj polonio - tiamaniere iĝis sola virino dufoje premiita per Nobel-premio kaj unu el du homoj, kiuj ricevis ĝin dufoje en malsamfakaj kampoj (Linus Pauling pri kemio kaj paco kaj ŝi pro diversaj natursciencoj)


  • 1914: Usona dusemajna revuo The New Republic aperis


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Kapitulaco de germana kaj aŭstro-hungara armeoj en sieĝata de japanoj kaj britoj havena ĉina urbo Cindao


    • 1916: Usono: oficanta prezidento Woodrow Wilson reelektiĝis por la 2-a kadenco


    • 1917: En Rusio krozŝipo Avrora pafe komencis tiel nomatan Oktobran Revolucion - la bolŝevika ŝtatrenverso kontraŭ dinamike evoluanta demokratia Rusio kun silenta apogo de Germanio kaj juda intelektularo de Usono, ĉar la rusa malaprobis ĝin - kreiĝis Konsilio de Popolkomisaroj ĉe Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, politika mafio eliminanta homrajtojn en Rusio (nun en 1937-1941 oni murdis 11 milionojn de siaj civitanoj, kaj dum la dua mondmilito Sovetunio murdis 2 milionojn de civitanoj de la Dua Pola Respubliko, ĉefe polojn). "Ruĝa epidemio" pere de komunistaj reĝimoj en la mondo ĝis nun pereigis ĉirkaŭ 150 milionojn da viktimoj; brita armeo konkeris havenon kaj fortikaĵon Gaza


    • 1918: Novembra Revolucio (Germanio): Kurt Eisner proklamis Liberan Ŝtaton Bavario kaj kaŭzis detronigon de 700-jara dinastio Vitelsbaĥoj; Provizora Popola Registaro de Pola Respubliko, konsistanta el maldekstrulaj aktivuloj el Kongresa Pollando kaj Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, kreiĝis en Lublin sub gvido de Ignacy Daszyński




  • 1919: En Zaslavo Ukraina Popola Respubliko kaj Dua Pola Respubliko subskribis protokolon pri demarkacia linio inter pola kaj ukraina armeoj


  • 1929: Malfermo de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko


  • 1931: Ĉina Soveta Respubliko fondiĝis


  • 1938: Herschel Grynszpan revenĝe pri "Polenaktion" (dum kelkaj tagoj oni deportis de Germanio al Pollando ĉirkaŭ 17 mil judojn) pafmortigis en Parizo germanan diplomaton - la evento iĝis preteksto al kristala nokto


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Guberniestro de Ĝenerala Gubernio Hans Frank solene eniris al Krakovo kaj ekloĝis sur Vavelo, kiu iĝis lia ofica sidejo; gestapo murdis en Morzewo (distrikto Pilski) 40 polojn kaj 2 germanojn; germana polico pafekzekutis en Dopiewiec (Distrikto Poznański) 70 studentojn de malliberejo en Poznań, en malliberejo en Rawicz 46 sileziajn ribelintojn, en Morzewo 41 virojn, en Dalki apud Gniezno 24 polojn; germanaj soldatoj pafmortigis en Kościan 45 loĝantojn de la urbo; en Włocławek germanoj fermis katedralon kaj arestis 44 pastrojn kaj alumnojn de Animzorga Seminario kune kun episkopo Michał Kozal kaj sekretario de episkopa kurio pastro Jan Broniarczyk; en Poznań estro de Varto-Lando Arthur Greiser malpermesis geedziĝojn inter poloj kaj germanoj


    • Heinrich Himmler ordonis fondi sur okupataj polaj teritorioj oficejojn de germana ŝtata sekreta polico gestapo; pola ĉefministro en ekzilo generalo Władysław Sikorski estis nomumita de prezidento Władysław Raczkiewicz ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj - komencis rekrei polan armeon en Francio, printempe 1940 polaj militaj unuoj nombris jam ĉirkaŭ 85 mil soldatoj


    • 1940: En Krynica-Zdrój germanoj malfermis ekspozicion de ukraina arto


    • 1941: Gestapo transportis al Lodzo 1000 ciganojn de Mattersburg; germana polico pafmortigis en Mostki 24 virojn

    • Aviadilo de Luftwaffe torpedis sur Nigra Maro sovetan malsanulejan motorŝipon Armenio - pereis ĉirkaŭ 5 mil vunditoj kaj rifuĝintoj de Krimeo


    • 1942: Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en Kazimierza Wielka ĉirkaŭ 20 judojn; taĉmento de Popola Gvardio forkondukis de labortendaro en Janiszów (distrikto Sandomierski) ĉirkaŭ 500 judojn deportotaj al koncentrejo Majdanek

    • Gvidanto de kontraŭsoveta ribelo en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR estis mortigita de speciala taĉmento de NKVD


    • 1943: Germana polico pafmortigis en Parchocin (proksime al Busko-Zdrój) 9 personojn suspektitajn pri apartaneco al partizanoj; taĉmento de Popola Gvardio eksplodigis en distrikto Wołomiński trajnon kun municio; Germanaj ĝendarmoj pafmorigis en vilaĝo Chominna (proksime al Biała Podlaska) 5-personan familion de Olesiuk pro kaŝo de judo - inter pafekzekutitoj estis 3 infanoj en aĝo de 3, 9 kaj 14 jaroj


    • 1944: Germana polico pafmortigis 22 polojn proksime al Przysucha; en polica malliberejo en Lodzo germanoj ekzekutis 20 polojn kaj sur juda tombejo 40 soldatojn de Pola Enlanda Armeo; el militkaptitejo Łambinowice (proksime al Nysa) foriris transporto de 20 neplenaĝaj varsoviaj ribelintoj al simila loko en Memmingen (Bavario)

    • Oficanta prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt reelektiĝis; en Tokio estis pendumita Richard Sorge, germana komunisto, soveta spiono




  • 1945: En Tripolo, kontrolata de Aliancanoj, 130-140 judoj pereis - lige al Balfour-deklaro - en araba pogromo (ekde la 5-a de novembro), kio kaŭzis postan elmigron de judoj al Israelo kaj Italio


  • 1950: Trijara Ĝanendra iĝis reĝo de Nepalo


  • 1951: Usona kantisto kaj aktoro Frank Sinatra edziĝis al Ava Gardner


  • 1956: Kontraŭsoveta hungara insurekcio: al Budapeŝto alvenis kreita en Szolnok marioneta registaro kune kun komunisto János Kádár


  • 1957: Persona aŭtomobilo Trabant forlasis muntoĉenon en Zwickau


  • 1961: Stalingrado alinomiĝis al Volgogrado


  • 1968: Flago de la Turkoj kaj Kajkoj adoptiĝis


  • 1972: Richard Nixon gajnis prezidentan balotadon en Usono


  • 1981: Unu monaton antaŭ milita stato en Pollando fuĝis al Usono ene de ligna kesto kolonelo Ryszard Kukliński, malkovrinto de agresaj planoj de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo (kaj Pollando)


  • 1982: Turkio akiras sian konstitucion.


  • 1987: En Tunizio ĉefministro Zine El Abidine Ben Ali faligis prezidenton Habib Burgiba


  • 1990: Alassane Ouattara iĝis ĉefministro de Ebur-Bordo


  • 2000: George W. Bush gajnis prezidentan balotadon en Usono


  • 2000: Hillary Clinton elektiĝis usona senatano, iĝante Unua Damo de Usono


  • 2005: Ĉefurbo de Birmo translokiĝis de Jangono al Naypyidaw


  • 2005: Tumultoj en Francio, kaŭzitaj de elmigrintoj de Nord-Afriko, intensiĝis - unu persono pereis, 1400 aŭtomobiloj bruliĝis


  • 2007: Prezidento Miĥeil Saakaŝvili enkondukis krizostaton en Kartvelio


  • 2008: Borut Pahor iĝis ĉefministro de Slovenio


  • 2010: Templo Sankta Familio en Barcelono iĝis malgranda baziliko pro konsekro fare de la papo Benedikto la 16-a


  • 2012: Pollando: oni malŝaltis la unuajn radiosendilojn (en Zielona Góra kaj Żagań) de dissenda televido favore al cifereca televido


  • 2014: Bojko Borisov la duan fojon iĝis ĉefministro de Bulgario


  • 2015: En Edinburgo (Skotlando) oni malkovris monumenton al urso Wojtek, kiu kun polaj soldatoj partoprenis venkan batalon de Monte Cassino dum la dua mondmilito



Naskiĝoj |




  • 1509: Bernardino Telesio, itala naturfilozofo, kontraŭulo de aristotelistoj (m. 1588)


  • 1598: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la hispana ora epoko (m. 1664)


  • 1687: William Stukeley, angla antikvaĵisto kaj pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, anglikana pastro (m. 1765)


  • 1692: Johann Gottfried Schnabel, germana verkisto (m. en 1750-aj jaroj)


  • 1720: Irakli la 2-a, kartvela reĝo subskribinta traktaton de Georgijevsk (m. 1798)


  • 1750: Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (m. 1819)


  • 1785: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto kaj komponisto (m. 1849)


  • 1787: Vuk Karadžić, serba pensisto, verkisto kaj sciencisto kontribuinta al kultura antropologio kaj etnografio (m.1864)


  • 1810: Fritz Reuter, germana verkisto skribanta en platgermana lingvo (m. 1874)


  • 1810: Ferenc Erkel, hungara komponisto, patro de nacia opero, aŭtoro de la hungara nacia himno (m. 1893)


  • 1811: Karel Jaromír Erben, ĉeĥa poeto kaj historiisto, kolektisto de slavaj popolaj rakontoj (ĉefe ĉeĥaj, slovakaj, sorabaj kaj kaŝubaj), surbaze de kiuj verkis, rete legebla en esperanto (m. 1870)


  • 1833: Rafael Pombo, kolombia poeto, ĵurnalisto, tradukisto de romantikismo, konata de sia porinfana literaturo (m. 1912)


  • 1840: Auguste de Villiers de L'Isle-Adam, franca verkisto, naturalisto kaj simbolisto, konata pro detektiva literaturo (m. 1889)


  • 1848: Csatár Kenézy, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro (m. 1912)


  • 1849: Józef Chełmoński, pola pentristo de pejzaĝoj kaj ĉevaloj, reprezentanto de realisma pentrarto (m. 1914)


  • 1857: Adolf Ónodi, hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (m. 1919)


  • 1860: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto kaj folkloristo de Sikullando (m. 1894)


  • 1863: Heinrich Lefler, aŭstra pentristo, grafikisto, scenaranĝisto (m. 1919)


  • 1867: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino, dufoja Nobelpremiitino, malkovrintino de kemiaj elementoj radiumo kaj polonio, antaŭulo de radioĥemio, unua virino-profesoro en Sorbono (m. 1934)


  • 1869: Delfim Moreira, guberniestro kaj prezidento de Brazilo (m. 1920)


  • 1875: Miĥail Kalinin, sovetia bolŝevika revoluciulo, unu el respondeculoj pri la krimo de Katin kaj aliaj krimoj, memore al li oni alinomis Kenigsbergon al Kaliningrado (m. 1946)


  • 1878: Lise Meitner, aŭstra nuklea fizikistino juddevena esplorinta radioaktivecon kune kun Otto Hahn (m. 1968)


  • 1879: Lev Trockij, rusia politikisto, kunorganizanto de Oktobra revolucio, aŭtoro de libro "Krimoj de Stalin", murdita (m. 1940)


  • 1880: Joe May, aŭstra reĝisoro, vienano (m. 1954)


  • 1888: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto kaj revoluciulo malakceptinta unuiĝi kun la bolŝevikoj post t.n. Oktobra Revolucio (m. 1934)


  • 1888: Chandrasekhara Venkata Raman, barata Nobelpremiita fizikisto malkovrinta, ke la lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas la ondolongon (m. 1970)


  • 1896: Miĥas Ĉarot, belorusa instruisto, poeto, redaktoro, publika aganto kaj verkisto, persekutata (m. 1937)


  • 1899: Stanisław Swianiewicz, pola ekonomikisto, juristo, verkisto, unu el kelkaj postvivantoj kaj okulatestantoj de la soveta masakro de Katin (m. 1997)


  • 1903: Konrad Lorenz, aŭstra bestosciencisto, ornitologo kaj etologo, kreinto, sendepende de Charles Darwin, de la konepti pri evoluo de vivuloj laŭ natura selektado (m. 1989)


  • 1909: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (m. 1995)


  • 1910: María Rosa Lida de Malkiel, argentina filologino juddevena, spertulino pri La Celestina kaj la Libro pri bona amo, traduskitino de Herodoto (m. 1962)


  • 1913: Albert Camus, franca Nobelpremiita verkisto katalundevena, filozofo kaj eseisto, reprezentanto de ekzistadismo, aŭtoro de La Fremdulo (m. 1960)


  • 1918: Billy Graham, usona evangeliisto kaj predikisto, konata de amaskomunikiloj (m. 2018)


  • 1919: Dezső Jenei, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo (m. 2004)


  • 1929: Benny Andersen, dana poeto, komponisto kaj pianisto, esperantigata de Poul Thorsen kaj enestanta rete (m. 2018)


  • 1929: Eric Kandel, usona Nobelpremiita neŭrosciencisto malkovrinta, ke serotonino en nervo-finaĵoj necesas por memorigo de informoj


  • 1932: Miklós Móritz, rumania hungara inĝeniero pri forno


  • 1934: Dávid Albert, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto


  • 1935: Lubomír Beneš, ĉeĥa reĝisoro kreinta animean serion Pat kaj Mat (m. 1995)


  • 1942: Lorenzo Piretto itala ĉefepiskopo de Izmiro


  • 1945: Sándor Wilhelm, rumania hungara biologo pri fiŝbiologio


  • 1952: Modibo Sidibé, ĉefministro de Malio, juristo, diplomato


  • 1952: Péter Csaba, rumania hungara, franca violonisto, dirigento


  • 1952: David Petraeus, generalo de usona armeo, direktoro de CIA, honorigita per la ordeno Legion of Merit


  • 1967: David Guetta, franca muzikisto, haŭzo-diskĵokeo


  • 1973: Hunor Demeter, hungara privojaĝa taglibristo


  • 1974: Boróka Bartha, hungara aktorino, edzino de László Béres


  • 1975: Diana Amft, germana aktorino rolinta en porinfana filmo Die Teufelskicker


  • 1976: Réka Fodor, rumania hungara aktorino el Oradea


  • 1981: Tihamér Czika, hungara juristo, politikisto kaj publicisto laboranta en Bruselo


  • 1996: Lorde, nov-zelanda kantistino de alternativa rokmuziko, kantaŭtorino



Mortoj |




  • 644: Umar ibn al-Ĥattab, la dua kalifo de islamo


  • 739: Willibrord, apostolo de la frisoj (n. ĉirkaŭ 658)


  • 1497: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (n. 1438)


  • 1550: Cosmas Alder, svisa komponisto kaj politikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1497)


  • 1550: Jón Arason, islanda episkopo kaj poeto, evoluiginto de la islanda lingvo, nacia heroo, ekzekutita


  • 1573: Salomon Luria, aŝkenaza rabeno, kabalisto (n. 1510)


  • 1633: Cornelis Drebbel, nederlanda inventisto, pioniro pri fermitcikla regilo, eterna movilo, mikroskopo, submarŝipo (n. 1572)


  • 1799: László Pál Esterházy, hungara episkopo kaj paŭlano (n. 1730)


  • 1823: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto (n. 1784)


  • 1862: Bahadur Ŝah Zafar, mogola imperiestro en Barato (n. 1775)


  • 1878: Józef Kowalewski, pola orientalisto, esploristo de mongola lingvo, tibeta budhismo kaj kosmologio, spertulo pri Altajo, transdoninta kolektitajn manuskriptojn al Ŝtata Universitato de Kazano, kies profesoro estis (n. 1801)


  • 1882: Julius Hübner, germana pentristo kaj poeto (n. 1806)


  • 1899: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino, fratino de Sofie Podlipská (n. 1830)


  • 1901: W. H. Trompeter, germana minmajstro kaj subtermezuristo, volapukisto, fondinto de Esperanto-grupo en Schalke, adaptinto de zamenhofaĵoj por germanlingvanoj, kuneldonanto kun Ludoviko Zamenhof de "La Esperantisto" kaj subvenciinto de "Lingvo Internacia", mecenato de Esperanto, vojaĝisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1838)


  • 1913: Alfred Russel Wallace, brita esploristo kaj biologo (n. 1823)


  • 1928: Árpád Tóth, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1886)


  • 1932: József Erőss, hungara historiisto, verkinta porjunularan teatraĵon pri Áron Gábor (n. 1868)


  • 1939: Jakab Singer, hungara israelida eklezia verkisto, orientalisto, historiisto pri sefarda tradicio kaj Banato (n. 1867)


  • 1947: Sándor Garbai, hungara politikisto, sindikata gvidanto, prezidanto de Revolucia Regsoveto dum la Hungara Sovetrespubliko (n. 1879)


  • 1954: Janka Olejnik, rumana-hungara pentristino (n. 1887)


  • 1961: György Szondy, hungara pedagogo, verkisto (n. 1889)


  • 1962: Eleanor Roosevelt, usona socia agantino kaj publicistino, kunfondintino de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, edzino de Franklin D. Roosevelt (n. 1884)


  • 1968: Béla Hamvas, hungara verkisto, eseisto (n. 1897)


  • 1975: Géza Bárczi, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, aŭtoro de la ĉefverko "La biografio de la hungara lingvo", rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 1966, dekomenca kunredaktoro de "La monda lingvo-problemo", enestanta en esperantlingva Trezoro (n. 1894)


  • 1980: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto, kunfondinto de Gruppe 47 (n. 1904)


  • 1980: Steve McQueen, usona filma kaj televida aktoro (n. 1930)


  • 1981: Will Durant, usona historiisto, filozofo, verkisto, aŭtoro de "Historio de filozofio", kunaŭtoro de "Historio de civilizo", ricevinta premion Pulitzer kaj Prezidentan medalon de libereco (n. 1885)


  • 1985: Piroska Kusztos, rumania hungara muzikfolkloristino (n. 1926)


  • 1987: Edwin Götze, germana forstisto (n. 1913)


  • 1992: Alexander Dubček, slovaka politikisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio, realiganto de Praga printempo 1968 (n. 1921)


  • 2004: Howard Keel, usona aktoro rolinta en muzikaloj (n. 1919)


  • 2006: Gennadij Ĵavoronkov, rusa ĵurnalisto kaj publicisto, kunlaboranto de Andrej Saĥarov, unu el la unuaj sovetaj ĵurnalistoj verkanta veron pri la krimo de Katin (n. 1941)


  • 2009: Chris Harman, usona ĵurnalisto, filozofo, komunisto (n. 1942)


  • 2016: Leonard Cohen, kanada kantaŭtoro, kantisto, poeto, artisto devenanta de Litoviaj judoj, laŭreato de Premioj Princo de Asturio, Grammy Award, Premio Juno, enestanta en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (n. 1934)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Eklezio: Willibrord, anglosaksa misiisto


Tagoj de semajno |


La 7-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.




  • 7-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 7-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár