József Waldapfel
József Waldapfel [jOĵef valdapfel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Waldapfel József estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro (korespondanta en 1948, ordinara en 1958) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Imre Trencsényi-Waldapfel.
József Waldapfel [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de februaro 1968 en Budapeŝto.
Biografio |
József Waldapfel frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1921-1925. Inter 1926-1944 li instruis en juda gimnazio, ekde 1946 jam en Universitato de Budapeŝto kiel privata profesoro. Post 2 jaroj li instruis ankaŭ en la universitata instituto, kie post jaroj li estis direktoro ĝismorte. Li okupiĝis ekzemple pri la hungara renesanco, Maksim Gorkij, József Katona. Li ricevis premion en 1964.
Elektitaj publikaĵoj |
Ötven év Buda és Pest irodalmi életéből (1780–1830) (Kvidek jaroj el literatura vivo de Buda kaj Pest (urbo)), (1935)
A XIX. század költői (Poetoj de la 19-a jarcento), (1949) - studoj
Irodalmi tanulmányok (Literaturaj studoj), (1957) - elektitaj artikoloj, prelegoj
À travers siècles et frontières (1968)
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun foto