Puĉo de Kapp
La Puĉo de Kapp (ankaŭ: Kapp-Lüttwitz-Putsch) estis puĉo kontraŭ la Vajmara Respubliko, gvidata de Wolfgang Kapp kaj Walther von Lüttwitz. Tiu ĉi dekstra puĉo-provo en marto 1920 puŝis Germanion preskaŭ en civilan militon kaj devigis la regnan registaron fuĝi el Berlino al Stuttgart. La plej multaj puĉistoj estis eksaj anoj de la imperiestra armeo.
Partoj de la aktuala armeo simpatiis kun la puĉo, kaj aliloke en Germanio la komunistoj ribelis. Sed la laboristaj partioj alvokis al ĝenerala striko, kaj precipe: la ministeriaj administracioj en Berlino rifuzis kunlabori kun la puĉistoj, kiuj cetere malkonsentis pri la celoj. Kapp fuĝis al Svedio.
Sekvo de la puĉo estis malfortiĝo de la respublikemaj partioj. Anstataŭe, en la parlamenta baloto de junio 1920 multe gajnis la ekstremaj partioj.