16-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 16-a de novembro estas la 320-a tago de la jaro (la 321-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 45 tagoj restas.




Je la 16-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 534: Oni anoncis la duan kaj finan version de la kodo de Justiniano


  • 1272: Eduardo la 1-a iĝis reĝo de Anglio


  • 1491: Kastilio kaj Leono: aŭtodafeo, ekster Avilo, kun publika ekzekuto de kelkaj judoj kaj novkristanoj


  • 1492: Meteorŝtono pezanta 127 kg falis en Alzaco


  • 1532: En perua urbo Kaŝamarko hispanaj konkistadoroj de Francisco Pizarro murdis kelke da miloj de nearmitaj inkaoj el la kortego de reĝo Ataŭalpo kaj lin mem enprizonigis


  • 1542: Portugala navigisto João Rodrigues Cabrilho malkovris Golfon Monterejo en Kalifornio


  • 1611: Nome de Duklando Prusujo elektoprinco de Brandenburgio Johano Sigismundo omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa antaŭ Varsovia preĝejo al Sankta Anna


  • 1793: Franca revolucio: 90 katolikaj pastroj estis dronigitaj en Nanto


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko: apud Radoszyce (Sanktakruca Provinco) kapitulacis la lasta taĉmento


  • 1797: Frederiko Vilhelmo la 3-a iĝis reĝo de Prusio


  • 1835: Haleja kometo aperis


  • 1846: Aŭstra Imperio aneksis Liberan Urbon Krakovo


  • 1848: Malkovro de Hiperiono, unu el la ĉefaj lunoj de Saturno


  • 1848: En Londono okazis la lasta publika koncerto de Frederiko Ŝopeno, kiu ludis favore al polaj enmigrintoj


  • 1849: Fjodor Dostojevskij kaj aliaj rusaj literaturistoj estis kondamnitaj al mortpuno - la verdikton oni ŝanĝis tuj antaŭ la ekzekuto la 22-an de decembro


  • 1855: Zambezo: malkovro de Viktoria Akvofalo


  • 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en la batalo de Rossosz (distrikto Bialski), sub komando de subkolonelo Karol Krysiński, gajnanta preskaŭ ĉiun sian batalon


  • 1896: Hidroelektra centralo ekfunkciis ĉe Niagara Akvofalo


  • 1904: Brita inventisto John Ambrose Fleming ekproponis patentigi vakutubon


  • 1907: Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.


  • 1909: La unua flugtrafika entrepreno DELAG uzanta aerŝipojn fondiĝis


  • 1917: Usona astronomo George Henry Peters malkovris asteroidon Washingtonia


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Orienta Fronto: batalo inter Aŭstria-hungara armeo kaj la armeo de Rusia imperio komenciĝis apud Krakovo


    • 1915: Hermann Göring pafalterigis la unuan el 22 aviadiloj


    • 1917: Georges Clemenceau la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio




  • 1918: Proklamo de Hungara Demokratia Respubliko


  • 1918: Dua Pola Respubliko: en Międzyrzec Podlaski germanaj soldatoj murdis 22 soldatojn de Pola Militista Organizo, defendantaj palacon de Potocki-familio kaj ne malpli ol laŭvicaj 22 civilulojn


  • 1918: Depeŝo sendita de Józef Piłsudski, kiel ĉefkomandanto de pola armeo, al militintaj ŝtatoj kaj neŭtralaj - la noto informis registarojn pri ekesto de la pola ŝtato, kiu estas kreata "laŭ volo de la tuta nacio" kaj "surfundamente de ordo kaj justeco".


  • 1920: Aŭstralia flugkompanio Qantas fondiĝis


  • 1924: Unua en Ukrainio radioelsendaĵo estis aŭdita de Ĥarkivo


  • 1938: Svisa kemiisto Albert Hofmann sintezis LSD


  • 1938: Hispana Enlanda Milito: Batalo de la Ebro finiĝis


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: En la tagoj de la 15-a ĝis la 16-a de novembro okupaciaj regopovoj forveturigis libraron de la Biblioteko de Sejmo al Berlino kaj Vroclavo; germana sekura polico pafekzekutis en Piaśnica Wielka (proksime al Puck) 29 polajn katolikajn pastrojn; en arbaro de Poznań germana polico pafmortigis de la 12-a ĝis la 16-a de novembro 60 polojn; Suvalkio: germanoj arestis kapitanon Stanisław Bielecki, organizanton de unua en la regiono konspira organizaĵo - pafmortigita la 26-an de aprilo 1940 kune kun 11 aliaj gvidaj membroj; Varsovio: laŭ taglibro de Ludwik Landau: En la nuna momento donita de "Nazionalsozialistische Landpost" notaĵo pritaksas la nombron de [polaj] militkaptitoj, direktitaj ĝis la 25-a de oktobro al laboro en agrikulturo, al 170 mil


    • Soveta invado en Pollandon: germana-soveta interkompreniĝo pri translokigo de germandevena loĝantaro el areoj de la "estinta pola ŝtato", apartenanta al influzono de Sovetunio, kaj de la ukraina kaj belorusa loĝantaro el areoj de "estinta pola ŝtato", apartenantaj al influzono de Nazia Germanio - laŭ sekreta aldona protokolo; Kovno: en revuo "Vairas" aperis artikolo de Vincas Rastenis Toleremo en Vilno! Funkciado de la universitato - senleĝa. Jam sufiĉas la toleremo!


    • 1940: Germanoj establis Varsovian geton fermante ties limojn en centro de la urbo - sur areo kun surfaco de ĉirkaŭ 3 km² kaj ĉirkaŭigita per muroj marte 1941 restis pli ol 460 mil judoj (100 mil mortis pro malsanoj kaj malsato, la ceteraj estis gasumitaj en Treblinka); en Poznań membroj de Hitlerjugend grave batis kelkopon de polaj infanoj, kiuj ludis sur placeto; unua numero de konspira monatrevuo "Naród" (Nacio) aperis, eldonata de Unio, kiu la 13-an de februaro 1943 ligiĝis kun Labora Partio


    • Nov-Jorko: Pola Ruĝa Kruco alvokis en "Nowy Świat" al pola diasporo pri sendo de libroj por polaj soldatoj; Exeter: komandanto de pola ĉasaviadila skadro 307 "Lvovaj gufoj" enmanigis al la urbo en bombita loka katedralo standardon kun la devizo "Ĉiam fidela" (identa al la Lvova)


    • 1941: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Łosice 7 forkurintajn de geto judojn; apud Borysów germanoj pafmortigis polan pastron, profesoron de teologio en la Vilna Universitato; dimanĉe en Aŭŝvico oni sekrete celebris meson

    • En Edinburgo komenciĝis organizita por poloj Administra-Aŭtonomeca Kurso


    • 1942: Germanaj policaj taĉmentoj pafmortigis en Siedlec (proksime al Wolsztyn) 89 personojn kaj en Brańsk 70 polojn kaj judojn; germana polico transportis 60 virojn de Varsovio al sia koncentrejo en Aŭŝvico; taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo el Varsovio samtempe elreligis 5 germanajn trajnojn sur linioj de Varsovio ĝis Radom, Dęblin, Łuków kaj Terespol


    • 1943: Volinia masakro: en vilaĝo Huta Stara loka sindefendo, apogata de sovetaj partizanoj kaj Pola Enlanda Armeo, forpuŝis atakon de taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo nombranta ĉirkaŭ 1200 homojn, el kiuj ĉirkaŭ 100 pereis aŭ vundiĝis; germana polico pafmortigis en Kaczanów 10 personojn alveturigitaj de malliberejo en Krakovo revenĝe pro pasinttaga mortigo de fervoja gardisto dum manbatalo de ebriuloj


    • 1944: En Poznań polico batis kelke da poloj pro tro laŭta interparolado surstrate en la pola lingvo


    • Düren estis detruita de bomboj fare de Aliancanoj




  • 1945: Stalinismo: en Pollando fondiĝis Speciala Komisiono pri Batalo kontraŭ Ekonomia Trouzado kaj Malutilo - ĝi fakte okupiĝis pri reprezalioj kontraŭ privataj entreprenistoj ene de metio kaj komerco


  • 1945: Unesko fondiĝis kiel Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo


  • 1952: Super atolo Eniwetok usonanoj testoprovis eksplodon de atombombo Ivy King


  • 1966: Plej granda meteorfluo estis registrita: ĝis 2300 meteoroj por minuto


  • 1972: En Parizo oni akceptis konvencion pri protekto de la monda kultura heredo kaj natura heredaĵo


  • 1973: Al usona kosmostacio Skylab alvenis la tria kaj la lasta homskipo


  • 1974: Radio-elsendo de la Arecibo-mesaĝo por eksterteruloj


  • 1979: Malfermo de la Metroo de Bukareŝto


  • 1988: Benazir Bhutto, kiel la unua virino en la islama mondo, iĝis ĉefministrino de Pakistano


  • 1988: Estonio deklaris suverenecon


  • 1989: Senkomunismigo: malmunto de la monumento al Feliks Dzerĵinskij en Varsovio


  • 1996: Patrino Teresa de Kalkato ricevis honoran civitanecon de Usono


  • 1997: Ĉina disidento Wei Jingsheng estis liberigita kaj deportita al Usono


  • 2004: Irako: usona armeo konkeris Faluĝa


  • 2010: Anonco de fianĉiĝo inter William Mountbatten-Windsor kaj Kate Middleton


  • 2011: Registaro de Mario Monti oficiale ekfunkciis


  • 2012: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio senkulpigis en Hago kroatan generalon Ante Gotovina, kondamnitan pli frue al 24 jaroj de mallibero


  • 2014: Klaus Iohannis gajnis prezidentan baloton en Rumanio venkante ĉefministron Victor Ponta


  • 2015: En Pollando ekfunkciis la registaro de Beata Szydło, vicprezidantino de Juro kaj Justeco



Naskiĝoj |




  • -42: Tiberio, romia imperiestro el Gens Claudia, sekvanto de Aŭgusto Cezaro - dum lia regado instruis Jesuo Kristo (m. 37)


  • 1436: Leonardo Loredan, doĝo de Venecio (m. 1521)


  • 1673: Aleksandr Menŝikov, rusa princo, kampa marŝalo (m. 1729)


  • 1717: Jean le Rond d'Alembert, franca filozofo, matematikisto, fizikisto, kunkreinto de Enciklopedio (m. 1783)


  • 1807: Jónas Hallgrímsson, islanda verkisto, poeto, sciencisto, reprezentanto de romantikismo (m. 1845)


  • 1810: Karel Hynek Mácha, ĉeĥa poeto, reprezentanto de Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1836)


  • 1817: László Sámi, hungara pedagogo, publicisto (m. 1881)


  • 1828: Hermann Berghaus, germana kartografo, kunlaboranto de Perthes-eldonejo (m. 1890)


  • 1830: Ferenc Veress, hungara agronomo kaj intendanto, frato de Sándor Veress (m. 1894)


  • 1832: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (m. 1907)


  • 1836: Kalākaua, reĝo de Havajo, reviviginto de la hula danco (m. 1891)


  • 1841: Ferenc Kossuth, hungara nobelo, inĝeniero kaj politikisto (m. 1914)


  • 1856: Ottóné Herman, hungara verkistino kaj felietonistino de "Opozicio" (m. 1916)


  • 1874: Árpád Balázs, hungara kantkomponisto (m.1941)


  • 1874: Aleksandr Kolĉak, rusia esploristo de norda poluso, distingita dum la rusa-japana milito, admiralo, komandanto de Nigramara floto de Rusio kaj de kontraŭbolŝevikaj fortoj en Siberio, kiun konkeris helpe de Ĉeĥoslovakaj legioj, ekzekutita (m. 1920)


  • 1889: Cecil Charles Goldsmith, angla administranto, oficiro kaj esperantisto, administranto de Brita Esperanto-Asocio kaj The Esperanto Publishing Company Limited, organizanto de naciaj kongresoj, organizanto de UK 1930, sekretario de la Centra Oficejo de UEA (m. 1972)


  • 1894: Richard Coudenhove-Kalergi, aŭstra verkisto kaj politikisto, fondinto de Paneŭropa Unio (m. 1972)


  • 1894: Zsigmond Ormós, hungara arthistoriisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1813)


  • 1895: Paul Hindemith, germana komponisto, aldisto, orkestrestro (m. 1963)


  • 1906: Henri Charrière, franca krimulo sendita al prizonkolonio sur Diabloinsulon, kies vivon oni filmigis baze de lia libro Papilio (m. 1973)


  • 1910: Lajos Slevensky, hungara pentristo, disĉiplo de István Réti (m. 1975)


  • 1911: Mária Tasnádi Fekete, hungara aktorino, belecreĝino (m. 2001)


  • 1918: Antoni Kępiński, pola verkisto, psikiatro kaj filozofo, kreinto de aksiologia psikiatrio, kuracisto de estintaj malliberuloj de Aŭŝvico (m. 1972)


  • 1919: Ferenc Jáki, hungara gimnazia instruisto, klasika filologo, partopreninto de E-kurso ĉe Julio Baghy, kuniniciatinto de leĝigo de la elekteblo de Esperanto kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj starigo de Ŝtata Ekzamenkomisiono, kiun prezidis, Honora membro de UEA (m. 2010)


  • 1922: José Saramago, portugala Nobelpremiita verkisto, iberiisto, aŭtoro de filmigita romano "Eseo pri la blindo" (m. 2010)


  • 1926: Gyula Gál, rumania hungara publicisto kaj filozofo, lekciisto en la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș


  • 1929: József Szász, hungara violonisto, laŭreato de Liszt-premio (m. 1984)


  • 1933: Ferenc Antal, rumania hungara presisto, ĵurnalisto, tipografo


  • 1935: Mohammad Hussejn Fadlallah, islama teologo, granda libana ajatolo (m. 2010)


  • 1936: Ilona Zsizsmann, rumania hungara muzikinstruistino, folkloristino


  • 1938: Robert Nozick, usona politika filozofo, reprezentanto de libertarianismo (m. 2002)


  • 1945: Terence McKenna, usona verkisto kaj filozofo, esploristo de ŝamanismo, konscio kaj halucinogenaj fungoj el la genro Psilocibo (m. 2000)


  • 1947: Edmund Wittbrodt, pola inĝeniero, politikisto, rektoro, senatano, membro de Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, honora membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto


  • 1952: Ŝigeru Mijamoto, japana projektanto de komputilaj ludoj, direktoro de Nintendo


  • 1953: Brigitte Zypries, germana politikistino reprezentanta Socialdemokratian Partion de Germanio


  • 1955: Marie-Hélène Aubert, franca politikistino, aniĝinta kaj forlasinta Frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco


  • 1957: Jacques Gamblin, franca aktoro, nomumita kiel plej bonkvalita aktoro ĉe la Berlinale


  • 1964: Valeria Bruni Tedeschi, franca aktorino italdevena


  • 1976: Estíbaliz Gabilondo, hispana aktorino studinta krom teatro - ĵurnalismon


  • 1985: Johannes Lange, germana verkisto, germanistikisto



Mortoj |




  • 1005: Aelfric de Abingdon, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio


  • 1093: Sankta Margareta de Skotlando, reĝino, katolika sanktulino (naskiĝis ĉirkaŭ 1045)


  • 1200: Hugo de Lincoln, angla episkopo, sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 1135)


  • 1240: Ibn Arabi, sufia mistikulo devenanta de Andaluzio, islama sciencisto, poeto, filozofo (n. 1165)


  • 1272: Henriko la 3-a (Anglio), filo de Johano (Anglio) (n. 1207)


  • 1277: Engelberto la 1-a de Mark. grafo de Mark


  • 1548: Caspar Cruciger la malplijuna, germana teologo kaj reformisto (n. 1504)


  • 1628: Paolo Quagliati, itala komponisto, membro de la Roma Skolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1555)


  • 1632: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio el Vasa-dinastio, stratego kaj poligloto (n. 1594)


  • 1724: Jack Sheppard, brita rabisto kaj legenda eskapinto de prizono (n. 1702)


  • 1766: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto, reprezentanto de rokoko (n. 1685)


  • 1776: Mihály Ajtai, hungara kortega pastro, instruisto ([n. 1704)


  • 1779: Pehr Kalm, sveda botanikisto, eksploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomiisto (n. 1716)


  • 1786: István Hatvani, hungara kuracisto, profesoro, pastro, astronomo, kemiisto kaj la hungara Faŭsto (n. 1718)


  • 1797: Frederiko Vilhelmo la 2-a, reĝo de Prusio, adepto de rozkrucismo, partopreninto de la dispartigoj de Pollando (n. 1744)


  • 1831: Carl von Clausewitz, prusa generalo, teoriisto pri milito kaj verkisto (n. 1780)


  • 1836: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika fungosciencisto (n. 1761)


  • 1840: Sophie Albrecht, germana aktorino kaj verkistino (n. 1757)


  • 1861: Gyula Sárosi, hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy (n. 1816)


  • 1868: Samuel Orgelbrand, pola presisto juddevena, eldonisto de plurvoluma enciklopedio, "malkovrinto" de Józef Ignacy Kraszewski, ligita kun Varsovio (n. 1810)


  • 1869: Ignacy Pietraszewski, pola orientalisto, poligloto, tradukisto, vojaĝisto, profesoro de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj Humboldt-Universitato en Berlino, okupiĝanta interalie pri Zaratuŝtro, Avesto kaj avesta lingvo (ur. 1796)


  • 1878: Anton Dominik von Fernkorn, germana artgisisto kaj skulptisto (n. 1813)


  • 1878: Friedrich Köster, germana protestantisma teologo (n. 1791)


  • 1885: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo, gvidanto de metisoj (n. 1844)


  • 1887: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo (n. 1819)


  • 1903: Camillo Sitte, aŭstra urbanisto, arkitekto kaj pentristo (n. 1843)


  • 1907: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (n. 1832)


  • 1927: Adolf Joffe, soveta politikisto kaj diplomato juddevena, adepto de trockismo, sinmortiginto (n. 1883)


  • 1937: Ferenc Blaskovits, hungara pastro, politikisto (n. 1864)


  • 1945: Jenő Janovics, hungara aktoro, reĝisoro (n. 1872)


  • 1952: Sándor Farcádi, hungara poeto, literatura kritikisto (n. 1889)


  • 1959: Béla Hankó, hungara zoologo kaj iĥtiologo (n. 1886)


  • 1960: Clark Gable, usona aktoro, rolinta en filmo Delico de idioto, kie esperanto estas indiĝena lingvo (n. 1901)


  • 1973: Alan Watts, brita filozofo, verkisto, populariganto de orientaj filozofioj okcidente kiel zeno, taoismo, hinduismo, verkinta librojn pri identeco, pli alta konscio, senco de la vivo (n. 1915)


  • 1982: Andrej Makajonak, belorusa dramisto kaj scenaristo (n. 1920)


  • 1985: Omayra Sánchez, kolombia junulino, viktimo de vupcio erupcio (n. 1972)


  • 1984: József Szász, hungara violonisto, laŭreato de Liszt-premio (n. 1929)


  • 1990: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1935)


  • 2001: Tommy Flanagan, usona ĵazpianisto de svingo (n. 1930)


  • 2006: Milton Friedman, usona Nobelpremiita ekonomikisto, pensisto de la kvanta teorio de mono (n. 1912)


  • 2008: Tibor Gyurkovics, hungara poeto kaj verkisto, partoprenanto de kontraŭsoveta hungara revolucio de 1956 (1931)


  • 2009: Sergej Magnickij, rusa juristo, malkovrinto de korupteco, persekutata, viktimo de rusa malliberejo (n. 1972)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Internacia Tago de Toleremo - ekde 1966


  • Islando: Tago de Islanda lingvo


  • Pollando: Tago de Eksterlanda Servo - fiksita en 2009


  • Romkatolika Kalendaro:

    • Sankta Margareta de Skotlando


    • Sankta Gertrudis, virgulino





Tagoj de semajno |


La 16-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.




  • 16-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 16-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 16-a de novembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár