Respubliko Makedonio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Makedonio. |
Република Македонија | |
Republika Makedonija | |
Respubliko Makedonio | |
Respubliko Makedonujo | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Nacia himno de Makedonio | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Skopjo |
Oficiala(j) lingvo(j) | makedona lingvo, albana lingvo |
Areo % de akvo | 25 713 km² 1,9 % |
Loĝantaro | 2 107 158 (2012) |
Loĝdenso | 81,0 loĝ./km² |
Horzono | UTC+01:00 |
Interreta domajno | .mk |
Landokodo | MKD |
Telefona kodo | +389 |
Plej alta punkto | Monto Korab |
Plej malalta punkto | Rivero Vardar |
Politiko | |
Ŝtatestro | Gjorge Ivanov |
Sendependiĝo disde Jugoslavio | 8-a de septembro 1991 |
Ekonomio | |
Valuto | makedona denaro (MKD) |
MEP | laŭ 2011 |
– suma | 10,3 mld $ |
– pokapa | ? |
Makedonio aŭ Makedonujo, en longa formo Respubliko Makedonio (makedone: Република Македонија, Republika Makedonia), estas ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991. Ĝi estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1993, sed pro disputo kun Grekio pri sia nomo, ĝi estis akceptita kun la provizora nomo Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonia). La 12an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio (Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.[1]
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.
Enhavo
1 Historio
2 Loĝantaro
3 Kulturo
3.1 Heredaĵo
3.2 Konataj makedonoj
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Historio
En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio. La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.
Loĝantaro
- Loĝantaro: 2.119 mil (1995), inter ili - makedonoj (slavo) 63%, albanoj 25%, turkoj 5%.
- Kredantoj: kristanoj (64,7%), islamanoj (33,3%), aliaj (2%)
Kulturo
Heredaĵo
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monda heredaĵo en Makedonio.
En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.
Konataj makedonoj
Makedonoj kiuj gajnis la Nobel-premion:- Inventistoj:
- Sciencistoj:
- Pentristoj:
- Poetoj kaj verkistoj:
- Kantistoj: Toše Proeski
- Sportistoj:
Referencoj
↑ "Macedonia and Greece: Deal after 27-year row over a name", BBC News. Kontrolita 2018-06-12.
Vidu ankaŭ
- Nacia himno de Makedonio
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Respubliko Makedonio en la vikio de UEA esperante
- oficialaj paĝoj de la registaro de la Respubliko Makedonio
- paĝoj de la ministerio pri agrikulturo, arbaroj kaj akvoprovizoj
- paĝoj de la ministrio pri kulturo
http://www.mon.gov.mk paĝoj de la ministerio pri eduko kaj scienco]- Artikolo pri la politika situacio en Makedonio en 1930
|
|