Itala duoninsulo
Itala duoninsulo | |
---|---|
Satelita bildo de la itala duoninsulo en sia karakteriza formo de "boto" | |
Akvejo | |
Geografia situo | 42° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O4213Koordinatoj: 42° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O |
Areo | 131 337 km² |
Plej alta loko | Corno Grande 2 912 m s.l.m. |
Loĝantaro | 26 171 000 199 loĝ./km² |
La Itala duoninsulo, ankaŭ nomata Apenina duoninsulo, situas en suda Eŭropo, inter la Tirena kaj Adriatika Maroj. La norda limo de la duoninsulo estas linio iranta de la urbo La Spezia al la urbo Rimini, la tiel nomata Got-linio (linea gotica).
La Itala Duoninsulo entenas mezan kaj centran Italion (escepte de la insuloj), San-Marinon kaj Vatikanon.
La nomo Apenina venas el la montaro Apeninoj.