Dekabristoj






Bildo de V. Timm


La DekabristojDecembristoj (ruse: Декабристы) estis ligo de rusaj revoluciuloj - antaŭ ĉio oficiroj - kiuj entreprenis nesukcesan puĉon (la t.n. Decembrista revolucio) kontraŭ la cara reĝimo en decembro 1825. Ili nomiĝis laŭ la rusa vorto por la monato decembro.



Karaktero de la ribeluloj |


La dekabristoj apogis sin al liberalaj ideoj el Franclando. Liberalaj ideoj ekde la 19-a jarcento evoluis en la superaj rusaj klasoj. Antaŭe ili cirkulis nur ene de sekretaj asocioj. Grava estis ankaŭ la konatiĝo de rusaj oficiroj kun Okcidenta Eŭropo dum la kontraŭnapoleonaj militoj. Kelkaj havis personajn kontaktojn kun la verkisto Aleksandr Puŝkin kiu rekte aludis al la Decembrista ribelo en la poemo Eŭgeno Onegin.


Ĝenerale la decembristoj klopodis malhelpi la surtroniĝon de Nikolao la 2-a post la morto de lia plej maljuna frato Aleksandro la 1-a.


Parto de la dekabristoj intencis ŝanĝi Rusion en respublikon, parto preferis konstitucian monarkion sub Konstantino, frato de Nikolao.


Preparoj al la ribelo estis faritaj diletante kaj tial ĝi rapide ĉesigitis. 600 dekabristoj akuzitis, kvin kondamnitis al morto kaj 120 senditis en ekzilon en Siberion.


Sekvoj de la ribelo estis unuflanke pliakriĝo de policaj kontroloj, aliaflanke disvastiĝo de revoluciaj ideoj inter la intelektularo. De sekvintaj revoluciuloj de Rusio la dekabristoj konsideritis kiel martiroj. Multaj substrekis ankaŭ intencitajn socialajn aspektojn de la ribelo.



Vidu ankaŭ |


  • Decembrista revolucio


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Dekabristoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • La dekabristoj en Irkutsk

  • Dekabrista alfabeto

  • "Die Dekabristen" (4 eseoj de Hanns-Martin Wietek): parto I: Geschichte in Dokumenten, parto II: Die geistigen und geschichtlichen Hintergründe, die revolutionären Forderungen, die Literatur; --Das Erbe der Dekabristen: parto I, parto II

  • Programoj de la dekabristoj

  • Teroristoj kaj kontraŭtiranuloj en la epoko de la dekabristoj

  • Pri ribeloj en la sudo

  • Eta priskribo de la opero "Dekabristoj" de Ŝaporin laŭ verko de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj

  • Dekabrista muzeo


  • (1989) 1825: Komploto (24 cm), Tradukistoj: E. Sevcenko, L. Novikova (esperante), Moskvo: Progreso, p. 160. ISBN 5010018608. (bildstrio)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár