Usedom
Usedom (pronocu: uzedom, pole: Uznam) estas insulo en la Balta maro, situanta proksime al la kontinenta bordo antaŭ la Laguno de Szczecin. La plej granda parto de la insulo apartenas al Germanio (373 km²). En la oriento 72 km² ekde la jaro 1945 estas pola teritorio. Tie tamen loĝas la plimulto de la insulanoj; ĉirkaŭ 45 000 el tuto de 76 500 loĝantoj. En la okcidenta parto ankaŭ ekzistas samnoma urbo Usedom.
Geografio |
La rivero Peene enfluas la Baltan Maron en la markolo nomata Peenestrom, kiu dividas la maran insulon Usedom de la kontinento.
Situo: 54° NO, 14° OR
Loĝantaro: proksimume 76 500 (2001)
Areo: 445 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Apud la sude situanta Laguno de Szczecin etendiĝas okcidente de Usedom la akvujo Peenestrom, kaj oriente Swina apartigas la insulon de la najbara Wolin.
Turismo |
Famaj banlokoj kaj natureca, senindustria pejzaĝo precipe dum la someraj monatoj allogas multajn turistojn. La insulo estas la plej sunoriĉa regiono de Germanio (meznombre 1917 sunhoroj).