Arles
Arles | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Panoramo de Arles | |||
Devizo: Ab ira leonis, urbs Arelatensis hostibus hostis et ensis | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
Departemento | Bouches-du-Rhône (subprefektejo) | ||
Arondismento | Arles (ĉefurbo) | ||
Kantono | Arles | ||
Poŝtkodo | 13200 | ||
Kodo laŭ INSEE | 13004 | ||
Retpaĝaro | www.ville-arles.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2001) | S-ro Hervé Schiavetti (Komunista partio) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 439 (2012) | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 41′ N, 4° 38′ O43.6769444444444.6286111111111Koordinatoj: 43° 41′ N, 4° 38′ O | ||
Alto | De 0 al 57 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 758,93 km² (75 893 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arles [+] | |||
Arles (aŭ okcitanlingve Arle) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 54 000 loĝantojn.
La loĝantojn de Arles oni kutime nomigas Arlésiens. Arles estas fama urbo, kies historio ekis dum la Romia periodo.
Enhavo
1 Geografio
2 Vidindaĵoj
2.1 Romiaj ruinoj
2.2 Aliaj monumentoj
3 Vidu ankaŭ
4 Famuloj
5 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Arles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue.
Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj).
La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn :
- La malgranda montĉeno Alpilles norde
Camargue sude
Crau oriente
Vidindaĵoj |
Romiaj ruinoj |
- La forumo de Arles aperis ĉirkaŭ la jaro -30, post la fondo de la romia kolonio en -46.
- La antikva teatrejo estis konstruita je la fino de la 1-a jarcento a.K.. Ĝi situas sur la akso de la Decumanus. Okaze de la unua serĉfosado en 1651, oni malkovris la faman statuon "Venuso de Arles" (hodiaŭ videbla en la Luvro)
- La arenoj estas romia amfiteatro konstruita ĉirkaŭ la jaroj 80/90.
- La cirkuso de Arles estas la plej vasta romia konstruaĵo de la urbo. Oni starigis ĝin ekde 149.
- La termobanejo de Konstantino estis konstruitaj je la 4-a jarcento, sur la bordo de la Rodano.
Aliaj monumentoj |
- La fortikaĵoj
- La urbdomo
- La palaco Podestats
- Ruinoj de romia ponto
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Bouches-du-Rhône
- Listo de urboj de Francio
Famuloj |
- Gaël Givet
- Jeanne Calment
- Vincent van Gogh
- Konstanca de Arles
- Maksimiano
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala TTT-ejo