9-a de oktobro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 9-a de oktobro estas la 282-a tago de la jaro (la 283-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 83 tagoj restas.




Je la 9-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -43: Romia militisto fondas Lugdunum (hodiaŭa Liono)


  • 1000: Vikingo Leifr Eiríksson alteriĝis al Vinlando iĝante la unua konata eŭropano, kiu atingis Nordamerikon


  • 1238: Jakobo la Konkeranto liberigis Valencion de araba regado


  • 1446: En Koreio oni publikigis korean alfabeton


  • 1479: En kastelo en Nowe Miasto Korczyn (distrikto Buski) alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj Martin Truchsess von Wetzhausen omaĝis al pola reĝo Kazimiro la 4-a


  • 1514: Ludoviko la 12-a edziĝis al Mary Tudor


  • 1531: Svislando: 2-a Milito de Kappel inter katolikaj kaj protestantaj kantonoj eksplodis


  • 1556: Venezuelo: urbo Merido fondiĝis


  • 1594: Srilanko: armeo de Portugala kolonia imperio estis neniigita de la Reĝlando de Kandi - fino de la kampanjo de Danturo


  • 1610: Moskva milito: pola militisto Stanisław Żółkiewski eniris Kremlon - monerfarejo en Moskvo komencis aperigi arĝentajn kopekojn kun nomo de pola caro Władysław Zygmuntowicz


  • 1626: Venko de pola militistaro en la batalo de Bila Cerkva inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Krimea Ĥanlando


  • 1635: Usono: regopovoj de Salem kondamnis al ekzilo pastoron Roger Williams, postan defendanton de indianoj


  • 1683: Dum la 5-a pola-turka milito la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski en la dua batalo de Parkany komandante polan-habsburgan armeon frakasis la turkan liberigante Hungarion - venko ne malpli grava ol la batalo de Vieno


  • 1701: Konektikuto: Universitato Yale fondiĝis en New Haven


  • 1717: Burbonaj regopovoj malfondis universitaton en Ilerdo


  • 1731: Rusia Imperio aneksis Kazaĥion


  • 1789: En Francio oni malpermesis torturojn


  • 1804: Fondo de Hobarto, la nuna ĉefurbo de Tasmanio


  • 1806: Prusio deklaris militon al Francio


  • 1817: Orienta Flandrio: fondo de universitato en Gento


  • 1824: En Kostariko oni abolis sklavecon


  • 1829: Armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan kiel la unua grimpis Araraton


  • 1845: Angla teologo, filozofo, verkisto John Henry Newman konvertiĝis de anglikanismo al katolikismo


  • 1874: Svislando: Universala Poŝta Unio fondiĝis en Berno


  • 1888: Malfermo de la Vaŝingtona Monumento por memori unuan prezidenton de Usono - George Washington (tiutempe la plej alta konstruaĵo en la mondo)


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Sieĝo de Antverpeno: civilaj regopovoj kapitulacis, permesante al germana armeo konkeri la urbon; en Jakubowice apud Ożarów Józef Piłsudski enmanigis la unuajn oficirajn nomumigojn al 136 pafistaj komandantoj, interalie al Kazimierz Sosnkowski, Edward Rydz-Śmigły, Michał Tokarzewski-Karaszewicz - la nomumoj iĝis simbolo de sendependeco de aŭstraj regopovoj


    • 1915: Armeoj de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario konkeris Beogradon




  • 1919: Pola-bolŝevika milito: pacaj negocoj komenciĝis en Mikaszewicze (nun en Bresta regiono)


  • 1934: Dum sia vizito en Francio estis murdita reĝo de Jugoslavio Aleksandro la 1-a Karađorđević kune kun franca ministro pri eksteraj aferoj - masakrita atencinto mortis la saman tagon


  • Dua Mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: En vilaĝo Dobrcz apud Bydgoszcz germana armeo pafmortigis 800 personojn - la viktimoj estis bruligitaj, kaj en alia vilaĝo Tryszczyn apud la urbo finiĝis amasaj ekzekutoj de loĝantoj de Bydgoszcz - de la 30-a de septembro oni pafmortigis pli ol 700 personojn; Kurjer Warszawski (Varsovia Kuriero) aperis la lastan fojon post senĉesa aperado dum 118 jaroj; en Varsovio germanoj pere de afiŝoj alvokis polajn oficirojn registriĝi la 10-an kaj 12-an de oktobro; al Krakovo revenis de Budapeŝto kuriero de Organizaĵo Blanka Aglo, rezerva kapitano Stefan Bock - pereinta en la ribelo de Varsovio

    • Sovetaj regopovoj permesis post kelksemajna negoco forlasi Sovetunion por laborantoj de pola ambasadejo en Moskvo kaj alveni al Finnlando; en internigejo por poloj en Bals aperis "Bulteno de Polaj Rifuĝintoj en Rumanio"


    • 1940: Bukareŝto: lasta numero de "Kurier Polski" aperis, eldonata de 1931; Batalo de Anglio: Luftwaffe bombis Katedralon Sankta Paŭlo en Londono


    • 1941: En Poznań germanoj gilotinis 12 polojn; germana polico fermis en Lodzo katolikan katedralon; konspira "Biuletyn Informacyjny" publikigas enkondukan artikolon Plifortigi satyagraha kun komento ke ĝi estas terura armilo kondiĉe de universala uzado

    • En armea puĉo estis demisiita prezidento de Panamo Arnulfo Arias


    • 1942: Laŭ ordono de Heinrich Himmler germana nazia militkaptitejo en Varsovio iĝis koncentrejo KL Warschau, en kiu oni murdos 200 mil loĝantojn de la urbo; estro de distrikto Radomski malpermesis al poloj eniri al getoj; taĉmento de Popola Gvardio atakis malliberejon en Kraśnik kaj liberigis ĉirkaŭ 40 personojn; en Kobrin estis arestita pastro Jan Wolski - 5 tagojn poste kune kun vikario Władysław Grobelny, 2 rabenoj kaj judoj pafmortigita, kies kadavrojn oni bruligis en garbejo


    • Holokaŭsto: Vieno estis klasifikita kiel libera de judoj (Judenfrei)


    • 1943: Germana polico pafekzekutis publike en Ostrów Lubelski 5 polojn, judon kaj 3 personojn de alia nacieco kaj en Rozwadówka 5 virojn kaŝantaj sin en arbaro; Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Kościuszków (proksime al Lucko) 5 polojn; rezista movado en Ĝenerala Gubernio de la 8-a de julio ĝis la 9-a de oktobro atakis tendarojn de Konstrua Servo liberigante enestantajn personojn


    • 1944: Varsovio: evakuo de ribelaj kaj civilaj malsanulejoj


    • Laŭ rekomendo de Adolf Hitler SS-estro Heinrich Himmler ordonis tute detrui Varsovion, kio estis venĝo pro la Ribelo de Varsovio; Stalin ordonis akrigi politikan kurson en Pollando




  • 1945: Nacia Lernejo pri Administrado fondiĝis en Francio


  • 1945: Oni nuligis malpermeson agi al Komunista Partio de Venezuelo


  • 1948: Stalinismo: kuriero de Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo kaj organizanto de malleĝa transporto eksterlanden de personoj persekutataj de sekureca servo kaj familioj de oficiroj de la armeo de Władysław Anders, Tadeusz Bejt, estis kidnapita de sia loĝejo en Berlin, alveturigita al Varsovio, enprizonigita kaj ekzekutita


  • 1952: Premiero de la japana filmo Vivi, reĝisorita de Kurosawa Akira


  • 1962: Ugando fariĝis sendependa de Britio.


  • 1970: Kamboĝo proklamiĝis kiel Kmera Respubliko


  • 1973: Elvis Presley divorcis kun Priscilla Presley


  • 1975: Soveta sciencisto kaj disidento Andrej Saĥarov ricevis Nobel-premion pri paco


  • 1983: Kelkaj minutoj antaŭ alveno de prezidento de Suda Koreio Ĝon Du-hŭan eksplodo de bombo metita de nordkoreaj agentoj detruis Muzeon de Martiroj en la ĉefurbo de Birmo Jangono - 4 birmanoj pereis kaj 17 membroj de korea delegitaro (en tio 4 ministroj), 46 personoj vundiĝis


  • 1986: Usona televidkanalo Fox Broadcasting Company ekfunkciis


  • 1989: Ĝenerala akuzisto de Pola Popola Respubliko turnis sin al la ĝenerala akuzisto de Sovetunio pri komenco de esplora enketo de la krimo de Katin


  • 2004: Afganio: Hamid Karzai gajnis la unuan demokratian prezidentan balotadon


  • 2006: Nord-Koreio faris unuan provan eksplodon de atombombo


  • 2006: Toomas Hendrik Ilves iĝis prezidento de Estonio


  • 2009: En luna nubo estiĝinta post intencita frakaso de la usona kosmosondilo LCROSS oni poste malkovris akvon


  • 2012: Ĉeĥa hokeisto Dominik Hašek anoncis finon de sia sporta kariero


  • 2012: La 15-jara pakistana aktivulino pri aliro al edukado kaj virinaj rajtoj Malala Yousafzai estis pafvundita al la kapo kaj kolo en atenco de taliboj


  • 2013: Ilham Alijev estis elektita la trian fojon por la posteno de prezidento de Azerbajĝano


  • 2014: 47 personoj pereis kaj 88 vundiĝis en du bombaj atencoj en la ĉefurbo de Jemeno - Sanao


  • 2016: Batalgrupo atakis landliman poŝton en Birmo, mortigante naŭ homojn kaj komencante periodon de intensa persekutado de rohinĝoj


  • 2017: La 3-a Eŭropa Forumo de Cibersekureco komenciĝis en Krakovo - 130 spertuloj el la mondo kaj 1000 gastoj diskutos pri ŝtato, defendo, estonteco kaj entreprenado



Naskiĝoj |




  • 1201: Robert de Sorbon, franca teologo, fondinto de la universitato Sorbono (m. 1274)


  • 1221: Salimbene de Adam, itala kronikisto, ordena fratulo (m. 1288)


  • 1261: Denizo, reĝo de Portugalio, nomata reĝo-trobadoro (m. 1325)


  • 1623: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito, ĉina mandareno (m. 1688)


  • 1666: Christian August de Sachsen-Zeitz, germana duko kaj primaso (m. 1725)


  • 1704: János András Segner, germana profesoro hungardevena, fizikisto, kemiisto, matematikisto, kuracisto, astronomo, membro de Prusa Akademio de Sciencoj (n. 1777)


  • 1757: Karlo la 10-a, reĝo de Francio el burbona dinastio (m. 1836)


  • 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto de romantisma muziko, konata ĉefe pro siaj operoj (m. 1901)


  • 1825: Josef Jireček, ĉeĥa filologo, etnografo, historiisto, proponinto de latinigo de la ukraina lingvo (m. 888)


  • 1835: Camille Saint-Saëns, franca komponisto, virtuozo de fortepiano kaj orgeno, dirigento (m. 1921)


  • 1846: Maksymilian Gierymski, pola pentristo, kunkreinto de pola realisma pejzaĝismo, la frato de Aleksander Gierymski (n. 1874)


  • 1851: Franciszek Kamieński, pola botanikisto, malkovrinto de la fenomeno de simbiozo inter fungoj kak plantaĵoj nomata mikorizo


  • 1852: Hermann Emil Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto kontribuinta pri sintezo de karbonhidrato kaj purino (m. 1919)


  • 1853: José do Patrocínio, brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj aktiva politikisto (m. 1905)


  • 1858: Mihajlo Pupin, serba-usona fizikisto, inventisto, profesoro, kontibuinta al 14 punktoj de Wilson, laŭreato de premio Pulitzer (m. 1935)


  • 1859: Alfred Dreyfus, franca oficiro juddevena famiĝinta pro t.n. Dreyfus-skandalo (m. 1935)


  • 1873: Karl Schwarzschild, germana pioniro de astrofiziko (m. 1916)


  • 1874: Nikolao Roerich, rusa pentristo, aŭtoro de 7 000 pentraĵoj, verkisto, poeto, vojaĝisto kaj esploristo de Azio, edzo de teozofino Helena Roerich (m. 1947)


  • 1876: Gyula Szini, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1932)


  • 1879: Max von Laue, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de difrakto-fenomeno de ikso-radioj en kristaloj (m. 1960)


  • 1881: Victor Klemperer, germana verkisto kaj filologo juddevena, profesoro pri la franca literaturo (m. 1960)


  • 1883: Béla Kölönte, hungara lokhistoriisto kaj verkisto (m. 1934)


  • 1888: Nikolaj Buĥarin, rusa politikisto, ĉefredaktoro de Pravda (m. 1938)


  • 1888: Gyula Vidor, hungara/rumania hungara redaktoro, verkisto (m. ?)


  • 1892: Ivo Andrić, jugoslavia Nobelpremiita serba verkisto kaj poeto el Kroatio priskribanta Bosnion kiel teritorion meze de Okcidento kaj Oriento (m. 1975)


  • 1893: Heinrich George, germana filma kaja teratra aktoro, teatrestro (m. 1946)


  • 1906: Léopold Sédar Senghor, senegala poeto kaj politikisto (m. 2001)


  • 1907: Jacques Tati, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro rusdevena (m. 1982)


  • 1909: István Horváth, rumania hungara poeto, verkisto (m. 1977)


  • 1918: Howard Hunt, CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (m. 2007)


  • 1918: Bebo Valdés, kuba pianisto kaj komponisto (m. 2013)


  • 1919: Krystyna Wańkowicz, pola sanitariistino kaj kurierino, soldatino de Pola Enlanda Armeo, partoprenantino de la ribelo de Varsovio, filino de verkisto Melchior Wańkowicz (m. 1944)


  • 1919: Rezső Sugár, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1988)


  • 1919: Magdolna Zsakó, rumania hungara, biologino, geografino (m. 2015)


  • 1920: Yusef Lateef, usona ĵazmuzikisto kaj multinstrumentisto (m. 2013)


  • 1921: Tadeusz Różewicz, pola poeto juddevena, partizano, dramisto, verkisto (m. 2014)


  • 1922: Attila Palkó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2012)


  • 1923: Stefan de Julien, pola subleŭtenanto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 1944)


  • 1923: Éva Czjek, hungara tradukistino al la germana lingvo (m. 2003)


  • 1925: Sándor Fazoli, rumania hungara historiisto, universitata adjunkto (m. 2010)


  • 1927: Irén Implon, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2011)


  • 1929: Vladimír Menšík, ĉeĥa teatra, filma kaj televida aktoro (m. 1988)


  • 1933: Peter Mansfield, brita fizikisto, Nobelpremiita pri medicino pro magneta resonanca bildigo


  • 1935: Tibor Fátyol, rumania hungara komponisto, primuzika verkisto


  • 1938: Heinz Fischer, ŝtatprezidento de Aŭstrio, membro de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista


  • 1938: Olga Orbán Szabó, rumania hungara rapiristino, mondĉampionino


  • 1939: Béla Zsók: rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (m. 2006)


  • 1940: Erzsébet Halasi, rumania hungara aktorino, filino de Gyula Halasi (m. 2014)


  • 1940: John Lennon, angla muzikisto, kunfondinto de la brita rokgrupo The Beatles, murdita (m. 1980)


  • 1941: Trent Lott, usona politikisto, membro de Respublikana Partio


  • 1944: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, pioniro de regeo, rastafaria movadano (m. 1987)


  • 1947: France Gall, franca kantistino, venkintino de Eŭrovido-Kantokonkurso


  • 1959: Boris Nemcov, rusa politikisto juddevena, ano de la Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, murdita (m. 2015)


  • 1960: Magdolna Csomortáni, rumania hungara lingvistino


  • 1966: David Cameron, ĉefministro de Britio, gvidanto de Konservativa Partio de Britio


  • 1972: Etan Patz, usona knabo, viktimo de malaperigo


  • 1975: Sean Lennon, usona muzikisto, verkisto, kantaŭtoro kaj aktoro


  • 1985: Dezső Bonczidai, rumania hungara pupaktoro



Mortoj |




  • 1047: Klemento la 2-a, saksa papo kontraŭbatalanta simonion (n. 1005)


  • 1251: Jolanda de Hungario, hungara reĝidino, avino de Filipo la 4-a (Francio) (n. 1219)


  • 1253: Roberto Grossatesta, angla episkopo, ŝtatulo, profesoro de la Universitato de Oksfordo (naskiĝis ĉirkaŭ 1175)


  • 1390: Johano la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1358)


  • 1436: Jakoba, germana dukino el Vitelsbaĥa dinastio (n. 141)


  • 1469: Filippo Lippi, itala pentristo de florenca renesanco (n. 1406)


  • 1555: Justus Jonas, la maljuna, germana teologo, humanisto kaj reformisto (n. 1493)


  • 1562: Gabrielo Falloppio, itala kuracisto, botanikisto, anatomiisto, kirurgo kaj naturalisto (n. 1523)


  • 1601: Nikolaus Krell, saksia kanceliero, ekzekutita (naskiĝis ĉirkaŭ 1601)


  • 1614: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (n. 1538)


  • 1709: Barbara Palmer, angla nobelulino, reĝa korteganino, amantino de Karlo la 2-a (n. 1640)


  • 1771: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, posedanto de 12 urboj, 257 vilaĝoj kaj 17 palacoj (n. 1689)


  • 1793: Jean Joseph Marie Amiot, franca jezuito, misiisto, scienculo, verkinto de la manĉura vortaro kaj tradukisto de La Militarto de Sun Tzu (n. 1718)


  • 1797: Gaono de Vilno, juda talmudisto kaj kabalisto, kontraŭulo de ĥasidismo (n. 1720)


  • 1802: Ferdinando, franca duko de la Duklando de Parma (n. 1751)


  • 1806: Benjamin Banneker, afrikusona libera negro, memlernanto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto (n. 1731)


  • 1831: Ioannis Kapodistrias, unua prezidento de sendependa Grekio, liberigita de Otomana Imperio (n. 1776)


  • 1834: Wilhelm Neumann, germana eldonisto kaj verkisto apartenanta al romantikisma skolo (n. 1781)


  • 1841: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto el Prusio, urboplanisto kaj pentristo (n. 1781)


  • 1844; Elek Gegő, hungara franciskano, historiisto kaj esploristo pri la Ĉangohungaroj de Moldavio (n. 1804)


  • 1892: Ferenc Salamon, hungara historiisto, ano de Hungara Scienca Akademio (n. 1825)


  • 1915: Albert Farkas, hungara ĵurnalisto kaj verkisto kompilinta antologion de hungaraj poetinoj (n. 1842)


  • 1925: Kálmán Dékáni, hungara bibliotekisto kaj instruisto (n. 1875)


  • 1926: Márton Schreiner, hungara rabeno, filozofo, orientalisto (n. 1863)


  • 1934: Aleksandro la 1-a Karađorđević, la unua reĝo de Jugoslavio, murdita (n. 1888)


  • 1938: Elek Köblös, rumania hungara politikisto, redaktoro (n. 1887)


  • 1943: Pieter Zeeman, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de la fenomeno efiko de Zeeman (n. 1865)


  • 1950: Edna St. Vincent Millay, usona poetino gajninta prmion Pulitzer, ambaŭseksemulino (n. 1892)


  • 1955: Theodor Innitzer, aŭstra teologo kaj kardinalo (n. 1875)


  • 1958: Pio la 12-a, papo, servisto de Dio (pro lia protekto de judoj Hitler planis lian murdon aŭ homforkapton) (n. 1876)


  • 1959: Ishii Shiro, japana kuracisto kaj soldato de la dua mondmilito dum la Dua japana-ĉina milito, militkrimulo (n. 1892)


  • 1967: André Maurois, franca verkisto de biografiaj romanoj, eseisto (n. 1885)


  • 1967: Che Guevara, argentina markista revoluciulo kaj verkisto, murdinta opoziciistojn en mallibero, ekzekutita (n. 1928)


  • 1969: Mária Sándor, hungara operkantistino ludinta Carmen en la opero de Georges Bizet (n. 1895)


  • 1970: Jean Giono, franca verkisto kreanta fone de la mediteranea regiono Provenco kaj Antikva Grekio (n. 1895)


  • 1971: Anna Benkő, rumania hungara pojunulara verkistino (n. 1878)


  • 1971: Kálmán Nagy, rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto, tradukisto (n. 1939)


  • 1974: Oskar Schindler, germana komercisto kaj savinto de multaj judoj dum la dua mondmilito (n. 1908)


  • 1975: Julia Brystiger, pola-juda funkciulino en Pola Popola Respubliko, soveta komunista kunlaboristino, konata de sadismo kontraŭ malliberuloj, kunlaborantino de Jakub Berman (n. 1902)


  • 1975: Noon Meem Rashid, pakistana poeto de la moderna urdua poezio (n. 1910)


  • 1978: Jacques Brel, belga bardo, komponisto, poeto kaj kanzonisto (n. 1929)


  • 1982: Anna Freud, aŭstra-brita psikanalizistino specialiĝanta pri infananalizo (n. 1895)


  • 1985: Emílio Garrastazú Médici, prezidento de Brazilo, militisto (n. 1905)


  • 1988: Felix Wankel, germana inĝeniero kaj inventinto de la Wankel-motoro (n. 1902)


  • 1994: Fred Lebow, rumania devena usona maratonisto, fondinto de maratono de urbo Novjorko (n. 1932)


  • 1999: Milt Jackson, usona vibrafonisto (moderna ĵazo) (n. 1923)


  • 2006: Danièle Huillet, franca reĝisorino farinta 25 filmojn kune kun Jean-Marie Straub (n. 1936)


  • 2006: Marek Grechuta, pola kantisto, poeto, komponisto kaj pentristo (n. 1945)


  • 2010: Maurice Allais, franca Nobelpremiita ekonomikisto, kritika kontraŭ kelkaj ekonomiaj aspektoj de Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo kaj eŭro (n. 1911)


  • 2013: Wilfried Martens, flandra kristandemokrata politikisto, plurfoja ĉefministro de Belgio (n. 1936)


  • 2016: Andrzej Wajda, pola reĝisoro, scenaristo kaj senatano, gajninto de Oskar-premio, Ora Palmo kaj Ora Leono, aŭtoro de filmoj: Cindro kaj diamanto, Kanalo, Homo el fero, Katin aŭ pri Sinjoro Tadeo (n. 1926)


  • 2017: Jean Rochefort, franca aktoro, konata de la filmo La ferioj de S-ro Fazeolo (n. 1930)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Ugando, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1962)


  • Sud-Koreio: Tago de Hangul, festotago de la proklamaĵo de Korea alfabeto

  • Tago de Poŝtmarko

  • Monda Tago de Poŝto - fiksita de Universala Poŝta Unio


  • Romkatolika Kalendaro:

    • Sankta episkopo Denizo de Parizo kaj liaj kunuloj, martiroj


    • John Henry Newman, angla kardinalo, teologo kaj filozofo

    • Sankta Johano Leonardi, sacerdoto


    • Beatigita pola episkopo kaj kronikisto Wincenty Kadłubek





Tagoj de semajno |


La 9-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.




  • 9-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 9-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 9-a de oktobro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár