Carl Melville






la Gustav-Adolf-fontano (Erfurt), verko de Melville.


Carl Georg Ludwig MELVILLE (naskiĝinta en la 29-a de oktobro 1875 en Jelgava, mortinta en la 18-a de februaro 1957 en Sonneberg) estis germana skulptisto kaj medaldezajnisto.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Graveco


    • 2.1 Verkoj (elekto)




  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Literaturo





Vivo |


La filo de juristo studis ek de 1894 natursciencojn dum kvar semestroj ĉe la Minakademio Freiberg. De 1901-03 li trejnitis kiel skulptisto en Berlino. Poste li studis ĝis 1906 du semestrojn ĉe la Arta altlernejo de Kassel, estante disĉiplo de Carl Bernewitz.


De la 1-a de julio 1909 ĝis la 30-a de junio 1934 li instruis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto, kie li estris la seminarion por skultpistoj kaj modelistoj. Li lernigas modeladon al majstroj skulptistaj kaj studon de naturo laŭ la viva modelo. Krome li konatigis trukojn por prilaborado de legno, ŝtono kaj ceramiko.


En la 16-a de januaro 1923 oni nomumis lin profesoro, en 1934 li pensiuliĝis pro dekreto farita de la ministro pri ekonomio kaj laboro.



Graveco |


Melville modeladis figurojn kaj figurgrupojn, portretbustojn, bestoskulptaĵojn kaj monumentojn el bronzo kaj ŝtono. Krome li fabrikis medalojn. Publike oni trovis kelkajn laborojn en kaj ĉirkaŭ Erfurto, krome monumenton por falintaj soldatoj en Frankenberg kaj tomboŝtonoj en Kassel, Quedlinburg kaj Mühlhausen (Turingio). Aliaj verkoj admireblas en la kolektoj de Anger-muzeo kaj de la kasela Muzeo Fridericianum.



Verkoj (elekto) |




Monumento por Richard Breslau.



  • kvar kuŝiĝantaj figuroj ĉe la Hohenzollern-ponto en Erfurto

  • Gustav-Adolf-fontano (Erfurt)

  • du figuroj en la Urba parko de Erfurto

  • monumento por Richard Breslau (Brunnenkunst), en Erfurto

  • plastikaĵo super la ĉefa enirejo de la Heinrich-Mann-gimnazio (Erfurt)

  • Dancanta urso (Anger-muzeo, Erfurt)

  • Bismarck-medalo



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Carl Melville en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Literaturo |


  • Ruth Menzel: Kunstgewerbeschule Erfurt 1898–1944. Programm und Wirkung. (Ekspozicia katalogo), Galerie im Hause Dacheröden, Erfurt 1992.



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár