Bad Reichenhall










































































Bad Reichenhall





Blazono

Bad Reichenhall (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Bad Reichenhall in BGL.svg

Federacia lando

Bavario

Distriktaro

Supra Bavario

Distrikto

Distrikto Berchtesgadener Land

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

47°43′54″N 12°52′53″O  /  47.73167°N, 12.88139°O / 47.73167; 12.88139 (Bad Reichenhall)Koordinatoj: 47°43′54″N 12°52′53″O  /  47.73167°N, 12.88139°O / 47.73167; 12.88139 (Bad Reichenhall)

Alto super la marnivelo

473 m

Areo
41,92 km²

Loĝantaro
17443 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
08651

Poŝtkodo
83435

Aŭtomobila kodo
BGL

Oficiala Municipokodo
09172114

Komunumestro
Herbert Lackner

Partio de komunumestro
CSU

Adreso de la administrejo
Rathausplatz 1 (malnova urbodomo Altes Rathaus)
Rathausplatz 8 (nova urbodomo Neues Rathaus)

Oficiala retejo

https://www.stadt-bad-reichenhall.de/







v  d  r


Information icon.svg



Bad Reichenhall estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Berchtesgadener Land kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 17 443 loĝantojn.


Bad Reichenhall situas en la valo de rivero Saalach, en distanco de 14 kilometroj de la aŭstria urbo Salzburg. La montoĉirkaŭita urbo estas ŝatata vintra kaj kuraca loko. En ties proksimo troviĝas monto Predigtstuhl (1650 m), al kiu portas pendfervojo.


La loko estis grava salminejo en la romiaj kaj mezepokaj tempoj; por tio engaĝiĝis ege ankaŭ episkopo Ruperto de Salcburgo. La florada epoko de la urbo estis ĉirkaŭ la regado de Karolo la Granda (ĉirkaŭ la jaro 800 de nia erao). Tamen oni ankoraŭ ekspluatas salon, sed la salakvoj (kies mineralenteno povas atingi eĉ 24 %) servas por kuracado.


La urbo preskaŭ neniiĝis en incendio de 1834, sed ĝi estis rekonstruita.



En la novaĵoj |


En Bad Reichenhall la 1-an de novembro 1999 okazis masakro: la tiam 16-jara Martin Peyerl malplenpafis el sia dormĉambra fenestro kelkajn fusilojn de sia patro antaŭ ol sinmortigi.


Je la 2-a de januaro 2006 Bad Reichenhall denove aperis en la novaĵoj pro la kolapso de la tegmento de kovrita sketejo pro fortega neĝado, ĉe kiu dekkvin homoj mortis, inter kiuj dek du infanoj kaj junuloj, kaj minimume 35 homoj vundiĝis, grandparte grave. Daŭra neĝado malfaciligis la savajn laborojn.



Vidindaĵo |


Vidindaĵo estas la romanstila baziliko (Sankta Zeno), kiu estis trakonstruita en 1512–1520 de Agoston-ordena abatejo, fondita en 1136.







  • Bad Reichenhall en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Bad Reichenhall en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo (germane)


  • retejo de la loka turisma oficejo (germane)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár