Vauffelin

















































Vauffelin

Blazono de Vauffelin


Blazono de Vauffelin

Kanalo de Suze en Frinvilier, komunumo Vauffelin


Kanalo de Suze en Frinvilier, komunumo Vauffelin
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009
Courtelary

Koordinatoj 

47°11′11″N 7°18′0″O  /  47.18639°N, 7.3°O / 47.18639; 7.3 (Vauffelin)Koordinatoj: 47°11′11″N 7°18′0″O  /  47.18639°N, 7.3°O / 47.18639; 7.3 (Vauffelin)
Nombro de enloĝantoj
438
Areo
5,96 km²
Alteco
707 m super marnivelo
Poŝtkodo
2537 Vauffelin
2535 Frinvilier

Komunumkodo
0447

Mapo de Vauffelin


Mapo de Vauffelin







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Vauffelin (en la germana lingvo: Füglisthal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.


Vauffelin, Frinvilliers kaj Plagne formas ekde la unua de januaro 2014 la komunumon Sauge.



Geografio |


Vauffelin situas nordoriente de la urbo Bielo en seka valo norde de la ĵurasa montkresto Bözingenberg. En okcidento la komunumo etendiĝas al la ravino de Suze, kie tie trapasas la sudan nontoĉenon de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vauffelin kaj Frinvilier (kiu situas okcidente de Suze, sude de la ravino), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,96 km², de kiuj 56,8% estas kovritaj de arbaro, 35,7% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Vauffelin limas en nordo al Plagne, en okcidento al Romont, en sudo al Pieterlen, en sudokcidento al Bielo, en okcidentsudokcidento al Orvin, kaj en okcidento al Péry.



Trafiko |


En okcidento de la komunumo tra Frinvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto. Frinvilier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La vilaĝo Vauffelin mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 1325. Ĝin konektas la poŝtaŭtolinio de Bielo al Romont al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Vauffelin datiĝas el la jaro 1228 kiel Vualfelim
[3], dum la unua mencio de Frinvilier datiĝas el la jaro 1393 kiel Frunwelier.[4] La du vilaĝoj dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Erguel en la Princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Vauffelin kaj Frinvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Vauffelin voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[6]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Vauffelin en Historia Leksikono de Svislando (2012-04-20)


  4. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Frinvilier en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-07)


  5. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Erguel en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)


  6. Fonto: Anne Beuchat-Bessire: Courtelary (oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-08)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Vauffelin

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vauffelin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár