Safnern

















































Safnern

Blazono de Safnern


Blazono de Safnern

Safnern


Safnern
Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°8′59″N 7°19′22″O  /  47.14972°N, 7.32278°O / 47.14972; 7.32278 (Safnern)Koordinatoj: 47°8′59″N 7°19′22″O  /  47.14972°N, 7.32278°O / 47.14972; 7.32278 (Safnern)
Nombro de enloĝantoj
1873
Areo
5,62 km²
Alteco
436 m super marnivelo
Poŝtkodo
2553
Komunumkodo
0746

Mapo de Safnern


Mapo de Safnern







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Safnern (malnova franclingva nomo Savagnier) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1873 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Safnern situas en oriento de la urbo Bielo ĉe la sudorienta flanko de la monto de Bütten. En sudoriento de la komunumo la Nidau-Büren-Kanalo tranĉas la malnovan fluvojon de Aro, kiu formas la sudorientan limon de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Safnern la setlejoj Underi Ey, Blämund, kaj Berhardsguet.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 43,5% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Safnern limas en nordo al Pieterlen, en oriento al Meinisberg, en sudoriento al Büren ĉe Aro, en sudo al Scheuren, en sudokcidento al Orpund, kaj en nordokcidento al Bielo.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235.1 de Bielo al Büren ĉe Aro.
Proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo troviĝas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A5 kun la svisa aŭtovojo A16 kaj la nuntempe konstruata konekto al la svisa aŭtovojo A6. Al la publika transportreto la komunuo estas konektita per la loka buslinio n-ro 72 de la stacidomo de Bielo al Meinisberg.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Safnern datiĝas el la jaro 1251 kiel Savenieres. Dum mezepoko al la komunumo apartenis pliaj setlejoj kiel Büttenberg, la kastelo sur la monteto Schlösslihubel kaj Stadholz, kiuj dezertiĝis. Bienposedantoj estis la Grafoj de Nidau, kiuj faris donacojn al la Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1398 Safnern fariĝis kun la tuta grafejo havaĵo de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Safnern apartenis al la Voktejo Nidau. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Büren. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Nidau kaj fariĝis en la jaro 2010 parto de la administra distrikto Bielo.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto Anne-Marie Dubler: Safnern en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-06)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Safnern

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Safnern – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár