Andrea del Sarto


























Andrea del Sarto

Memportreto de Andrea del Sarto

Memportreto de Andrea del Sarto

Naskiĝo

16-an de julio 1486 (1486-07-16)
en Florenco, Italio

Morto

29-an de septembro 1530 (1530-09-29) (44-jara)
en Florenco

Sukcesis kiel

pentristo

vera nomo
Andrea d'Agnolo... Vannucchi







v  d  r


Information icon.svg



Andrea del Sarto (elparolata kiel en esperanto) estis florenca pentristo de la 16-a jarcento, naskiĝinta en Florenco la 16-an de julio 1486 kaj tie mortinta la 29-an de septembro 1530.



Nomo |


Li estis filo de la tajloro Agnolo, do li estis kutime nomata "[la filo] de la tajloro" (sarto itale signifas "tajloro"). Lia vera nomo estis Andrea d'Agnolo, t.e. Andrea [filo] de Agnolo, aŭ pli ĝuste Andrea d'Agnolo di Francesco di Luca Vannucchi, t.e. Andrea [filo] de Agnolo [filo] de Francesco [filo] de Luca [de la familio] Vannucchi.



Vivo |





Noli me tangere (Ne tuŝu min), pentrita de Andrea del Sarto en 1509 aŭ 1510


Tre juna, li lernis la pentradon ĉefe en la metiejo de Piero di Cosimo. Andrea lasis lin en 1508 kaj fondis kun alia juna pentristo memstarantan metiejon. Tie li kreis la unuajn pentraĵojn, kaj samtempe freskis klostrojn en florencaj monaĥejoj.


En 1517 aŭ 1518 Andrea del Sarto edziĝis kun la juna vidvino Lucrezia del Fede. Baldaŭ li forvojaĝis al Francio, kie li restis malpli ol du jaroj (laŭ Giorgio Vasari, fama biografisto de artistoj, li revenis al Florenco ankaŭ pro la peto de lia edzino).


Tre grava fresko farita post lia reveno al Florenco estas la Cenacolo (Sankta Vespermanĝo, 1520-1525). Ankaŭ tre fama estas la pentraĵo Madonna col Bambino, un angelo e un santo (Madono kun Jesuo Infano, anĝelo kaj sanktulo, 1522-1523), kutime nomata Madonna della Scala (= Madono de la Ŝtuparo) pro la ĉeesto de ŝtuparo en la bildo, kiu estas en la Prado-Muzeo en Madrido ekde 1819.




Andrea del Sarto, Madono de la Ŝtuparo, 1522-1523










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár