Prudente de Morais
Prudente José de MORAIS e BARROS | |
Prudente de Morais | |
3-a Prezidanto de Brazilo | |
En funkcio: 15-a de novembro 1894 – 15-a de novembro 1898 | |
Vicprezidento | Manuel Vitorino |
---|---|
Antaŭulo | Floriano Peixoto |
Sekvanto | Manuel Ferraz de Campos Sales |
Naskiĝo | 4-a de oktobro 1841 en Itu |
Morto | 3-a de decembro 1902 en Piracicaba |
Nacieco | Brazilo |
Politika partio | PRP |
Okupo | Advokato |
Subskribo | |
Prudente José de MORAIS e BARROS /pru'dentj ĵo'se djmo'rajzi 'baRŭz/ (naskiĝis la 4-an de oktobro 1841, en Itu, kaj mortis la 3-an de decembro 1902, en Piracicaba) estis la 3-a prezidento de Brazila Respubliko,
En 1889 li estis provizora prezidanto de San-Paŭlo, en 1890 iĝis senatano. Elektita prezidento en 1894, posedis la prezidantecon en la 15-a de novembro de tiu jaro.[1]
En la komenco de sia prezidanteco li venkis la Porfederacian Revolucion, sed poste devis kontraŭbatali la Internan Militon de Canudos.
Li estis grave malsana kaj en la 5-a de novembro 1897 suferis atencon, al kiu li senvunde postvivis. Post la fino de sia prezidanteco li iris al Piracicaba, kie li mortis pro tuberkulozo en 1902.
Enhavo
1 Bibliografio
2 Galerio
3 Referencoj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Bibliografio |
- BARRETO, Amaral Antônio, Prudente de Moraes: uma Vida Marcada, Editora I. H. G. S. P., 1971.
- KOIFMAN, Fábio, Organizador - Presidentes do Brasil, Editora Rio, 2001.
- PAULA, Assis José Eugênio, Prudente de Moraes: Sua Vida e Sua Obra, Editora Gr Sangirard, 1976.
- ROMANINI, Mauricio Guindani, Prudente de Moraes: o precursor da propaganda política no Brasil – Sua trajetória até a presidência da República em 1894, Dissertação (Mestrado em Comunicação Social),Universidade Metodista de São Paulo, São Bernardo do Campo, 2002.
- SILVA, Gastão Pereira da, Prudente de Moraes - o Pacificador, Editora Zélio Valverde, 1946.
- SILVA, Hélio, Prudente de Morais - 3º presidente do Brasil, Editora Três, 1983.
- SILVEIRA, Peixoto, A Tormenta Que Prudente de Moraes Venceu!, Editora Imesp, 1990.
Galerio |
Karikaturo en revuo Don Quixote (5-a de oktobro 1895)
Pentraĵo de Almeida Júnior (1890)
Familio (1875)
Referencoj |
↑ Prudente José de Morais e Barros. Brazila Oficiala Paĝo. Alirita 23-a de aŭgusto 2009.
Vidu ankaŭ |
- Listo de prezidantoj de Brazilo
Eksteraj ligiloj |
portugale Biografio (A Folha)
portugale Biografio (e-biografias)
Antaŭe: | 3-a Prezidanto de Brazilo | Poste: | |
---|---|---|---|
Floriano Peixoto | 1894–1898 | Campos Sales |
|