Granges-Paccot













































Granges-Paccot

Blazono de Granges-Paccot


Blazono de Granges-Paccot

Granges-Paccot


Granges-Paccot
Kantono
Friburgo
Distrikto
Sarino

Koordinatoj 

46°49′29″N 7°8′30″O  /  46.82472°N, 7.14167°O / 46.82472; 7.14167 (Granges-Paccot)Koordinatoj: 46°49′29″N 7°8′30″O  /  46.82472°N, 7.14167°O / 46.82472; 7.14167 (Granges-Paccot)
Nombro de enloĝantoj
2608
Areo
4,00 km²
Alteco
620 m super marnivelo
Poŝtkodo
1763
Komunumkodo
2198

Mapo de Granges-Paccot


Mapo de Granges-Paccot







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Bildoj





Pri la komunumo |


Granges-Paccot (prononcu granĵ-pako, historia germanlingva nomo Zur Schüren) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Granges-Paccot situas en la Friburga Mezlando, norde de la kantonĉefurbo Friburgo, ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Schiffenen, baraĵlago de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Granges-Paccot kaj la kvartaloj Agy kaj La Faye.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,00 km², de kiuj 15,3% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 31,0% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Granges-Paccot limas en nordoriento kaj oriento al Düdingen, en sudo al Friburgo, en [[okcidento al Givisiez, kaj en nordokcidento al La Sonnaz.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo kaj la svisa aŭtovojo A12. Sur la komunuma teritorio situas la alveturejo Friburgo-Nordo al la aŭtovojo, kie ĝi kruciĝas kun la kantona ĉefvojo. Kvankam du fervojlinioj pasas tra la komunuma teritorio, ĝi ne disponas pri stacidomo. Tamen ĝi per du buslinoj de la urba busreto de Friburgo bone estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Granges-Paccot datiĝas el la jaro 1317 kiel Grangiarum. Dum la 13-a jarcento Granges formis kune kun Givisiez senjorujon, kiu apartenis al la familio de Englisberg, kiu tie posedis burgon. La senjorujo tiam fariĝis havaĵo de la familio de Billens, kiu ĝin vendis en la jaro 1317 al la civita hospitalo de Friburgo. En la 16-a jarcento la familio Paccot mastrumis la bienon Paccot, kiu konsistis el proksimume 10 vilaĝejto kun kamparanejoj kaj muelilo. En la jaro 1793 Granges-Paccot disiĝis de Givisiez kaj fariĝis aparta komunumo.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Granges


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Martin Nicoulin: Granges-Paccot en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-16)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Granges-Paccot

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Granges-Paccot – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár