Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo
Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de julio 1759 (1759-07-24) en Torino | |
Morto | 10-an de januaro 1824 (1824-01-10) (64-jara) en Moncalieri | |
Tombo | Baziliko de Superga [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Savoja dinastio [#] | |
Patro | Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo [#] | |
Patrino | Maria Antonia Ferdinanda of Spain [#] | |
Gefratoj | Princess Maria Anna of Savoy • Marie Joséphine of Savoy • Princess Maria Theresa of Savoy • Princess Maria Carolina of Savoy • Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo • Karlo Felikso de Savojo • Giuseppe Benedetto, Count of Asti • Prince Maurizio, Duke of Montferrat • Amedeus Alexander of Savoy • Maria Elisabetta Carlotta of Savoy [#] | |
Edzino | Maria Theresa of Austria-Este [#] | |
Idoj | Maria Beatrice of Savoy • Princess Maria Teresa of Savoy • Maria Anna of Savoy • Maria Kristina de Savojo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | reĝo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Viktoro-Emanuelo la 1-a de Savojo (itale Vittorio Emanuele) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino,je la 24-a de julio 1759 kaj mortis en Moncalieri je la 10-a de januaro 1824.
Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonino de Hispanio (1729-1785).
Li fariĝis duko de Aosto (ĉ1780), markizo de Rivoli (1792), markizo de Pianezza (1793), hereda princo de Sardio (1796-1802), 5-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1802-1821).
Li edziĝis en Torino je la 25-a de aprilo 1789 kun la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Esto (1773-1832), kaj ili havis 7 gefilojn :
Carlo Emanuele Vittorio Amedeo (princo de Piemonto 1796-1799).
Maria Beatrice Vittoria Giuseppina (1792-1840), estonta edzino de la granda duko Francesko la 4-a de Aŭstrio (1779-1846).
Maria Adelaido Clotilda Xaveria Borbonia (1794-1802).- Filino X, kiu vivis 21 tagojn en 1800-1801.
Maria Teresa Ferdinanda Felicita Gaetana Pia (1803-1879), estonta edzino de la duko Karlo la 2-a de Parmo (1799-1883).
Maria Anna Carolina Pia (1803-1884), estonta edzino de la imperiestro Ferdinando la 1-a de Auŝtrio (1793-1875).
Maria Cristina Carolina Giuseppina Gaetana Elisa (1812-1836), estonta edzino de la reĝo Ferdinando la 2-a de la "Du Sicilioj" (1810-1859).
Li aktive partoprenis la ofensivon de la sardaj trupoj en Savojo dum 1793. Sed ekde 1796 la konkeroj de la francaj armeoj revoluciaj reduktis la reĝlandon de Sardio al ĝia insula parto kaj li rifuĝis kun la tuta reĝa familio en Sardio de 1799 ĝis 1814, kiam li povis reokupi la kontinentan parton (Piemonto kaj Savojo) post la defalo de la franca imperiestro Napoleono la 1-a. Li poste ricevis en 1815 la respublikon de Ĝenovo per la traktato de Vieno. Sed ĉar li nenion faris ĝis 1814 kaj fanfaronis, ke li "dormis ekde 1792", la popolo donis al li la mokan kromnomon de "reĝo de marmotoj".
Instige de sia edzino, li regis persone laŭ reakcia programo kaj eksoficigis en 1817 la ministron Vallaise, kiu celis pli kolektivan regadon. Fakte li opinialternis inter la diversaj klanoj de la kortego sed ĉiam oponis Aŭstrio-Hungarion interne kaj ekstere.
Malamanta la demokratiajn idealojn kaj minacata de revolucia ribelo en 1821, li preferis abdiki je la 13-a de marto 1821 favore al sia frato Karlo-Felikso ol konsenti konstitucion al siaj regnanoj. Li poste ekziliĝis portempe sed revenis al Piemonto en 1822.
Li mortis en 1824 kaj estas entombigita en la Baziliko de Superga.
Antaŭe: | Duko de Savojo | Poste: |
---|---|---|
Karlo Emanuelo la 4-a | 1802 - 1824 | Karlo Felikso |
Antaŭe: | Reĝo de Sardio | Poste: |
---|---|---|
Karlo Emanuelo la 4-a | 1796 - 1819 | Karlo Felikso |
Eksteraj ligiloj |
Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo.- Genealogio de la savoja dinastio
|