Adolf Loos



















































Adolf Loos

Adolfloos.2.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

10-an de decembro 1870 (1870-12-10)
en Brno

Morto

23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23) (62-jara)
en Vieno

Tombo

Centra Tombejo de Vieno

Ŝtataneco

Aŭstrio

Alma mater

Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno • teknologia universitato Dresdeno

Profesio

arkitekto, verkisto, arkitekturkritikisto

Lingvoj

germana lingvo

Verkaro
Looshaus
Familianoj

Edz(in)o

Lina Loos, Elsie Altmann-Loos, Claire Beck Loos



Patro
Adolf Loos







v  d  r


Information icon.svg



Adolf LOOS (naskiĝinta la 10-an de decembro 1870 en Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio), mortinta la 23-an de aŭgusto 1933 en Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.


Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).



Looshaus.jpg


Li distingis sin de la secesio, pli poste de la historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.


Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.



Eksteraj ligiloj |




  • Adolf Loos en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Adolf Loos en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár