Akademio
Akademio estas asocio de kleruloj aŭ artistoj kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn, tiel nomita laŭ la Akademio de Platono.
Akademio ankaŭ estas supera kleriga instanco; kelklingve ĝi estas sinonimo por universitato, alilingve ĝi estas iom sub universitata nivelo.
Krome nomiĝas akademioj organizoj, kiuj gvidas kaj juĝas la evoluon de kelkaj lingvoj, ekz. la Franca Akademio kaj la Hispana Akademio.
La titolo Akademiano indikas la koncepton de Plenrajta Membro de arta, literatura, aŭ scienca akademio. En multaj landoj, ĝi estas honora titolo, sed en aliaj inkludas privilegiojn.
Enhavo
1 Celoj
2 Listo de Akademioj
3 Eksteraj ligiloj
3.1 Pri la Akademio de Platono
Celoj |
Laŭ Tazio Carlevaro, pluraj movadoj pri planlingvo kreis komitatojn kun lingva celaro. Tiu celaro tamen varias, kaj oni povas rekoni ĝenerale tri tipojn:
a) Akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj. Tipa ekzemplo estas la Akademio de Esperanto, kies celo estas la analizo (sed principe ne la gvido) de la lingvo-evoluo, kaj krome la konservo de la lingva unueco.
b) Akademioj kun lingvo-evoluigaj celoj. Tipa ekzemplo estas la frua Ido-Akademio, kiu okupiĝis ĉefe (eĉ se ne nur) pri la lingva plibonigo de la lingvo Ido. Ofte la lingvo-esplora kaj la lingvo-evoluiga celaro povas kunesti, ekz. ĉe la intermilita Ido-Akademio, kiu fiksis la lingvo-uzon, kaj relative malmulton reformis. Analoge funkciis la Kadem Volapüka de 1889 ĝis 1892.
c) Akademioj kun lingvo-diskutaj celoj. Temas pri komitatoj, kiuj ne havas preskriban, sed nur priskriban celon. Ili funkcias kiel opini-interŝanĝa forumo, ne kiel decidejo. Tiaj estis la Akademio de Latino sine Flexione (Academia pro Interlingua) kaj la Novial-Akademio.
Listo de Akademioj |
- La Akademio de Platono
- Akademio de Esperanto
- Akademio de Sciencoj
Accademia della Crusca (Akademio pri itala lingvo)
Académie française (Franca Akademio)
Euskaltzaindia (Akademio pri eŭska lingvo)
Kadem Volapüka (Akademio pri Volapuko)
Real Academia Española (Akademio pri hispana lingvo)
Royal Academy (Brita reĝa akademio)
Svenska Akademien (Sveda Akademio)
Academy of Interactive Arts and Sciences Akademio de interaktivaj artoj kaj sciencoj- Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino
Academia Brasileira de Letras (Akademio pri Portugala lingvo en Brazilo.- Academia pro Interlingua
- Internacia Scienca Akademio Comenius
Akademio Burg Fürsteneck (Germana privata lernejo por metia kaj kultura edukado, kiu nomas sin "Akademie")- Akademio de Arkadio
Eksteraj ligiloj |
Akademioj, lingvoj kaj planlingvoj, Věra Barandovská-Frank , pp. 15-39.
Prilingvaj institutoj de dek ok naciaj lingvoj, Johan Derks
Pri la Akademio de Platono |
- Historio de la loko de la Akademio
- Remalkovro de la loko de la Akademio
- Loko de la Akademio
- Demosion Sema laŭlonge de la vojo al la Akademio