Famo







Fama aŭ Feme, personigo de la "famo" kaj "klaĉo" en la Helena mitologio, filino de Geo


Famo povas esti


1. Publikaj, rondirantaj, neprecizaj asertoj




  • Klaĉo, fiinformoj estas interŝanĝitaj pri persono foresta


  • Onidiro, famo ĉirkaŭanta povas esti ofte malvera famo


2. Publika opinio pri persono, sed ankaŭ pri entreprenoj, abstraktaĵoj...



  • Fameco, ampleksa konateco kun alta grado de atento de la publiko kaj de la amaskomunikiloj (vidu la artikolon famulo); la kontraŭa nocio estas misfamigo[1]


  • Reputacio, opinio ĝenerala de la publiko pri iu


  • Prestiĝo, ĝenerala socia estimo, imponeco pro ŝajno de beleco, gloro, ĉiesa admiro


  • Renomo, ekz. scienca renomo


  • Gloro, socia aprezado pro elstaraj agoj, meritoj, talento, genio



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri famo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:









  • Citaĵo

     Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. 







  • Citaĵo

     Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas. 







  • Citaĵo

     Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas. 



Referencoj |





  1. ReVo  Famo en ReVo


  2. Lernu










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo