Ringoj de Saturno
Saturno kaj ĝiaj ringoj
La ringoj de Saturno estas plej brilaj kaj videblaj
planedaj ringoj[1]
de la sunsistemo.
Ili konsistiĝas el multenombraj eroj da glacio kaj da polvo,
kies grando varias de la mikrometro ĝis kelkaj metroj, kiuj formas diskon de
400 000 kilometroj da diametro, kun tre malgranda dikeco
(kelkaj dekoj da metroj) orbitante en la ebeno de la saturna ekvatoro. Formas
ilin multenombraj samcentraj ringoj disigataj de malplenoj. Tiujn malplenoj, pli
malpli larĝaj, naskas pro efiko de orbita resonanco kun la
saturnaj lunoj
Ila albedo estas inter 0,2 al 0,6. Nudokule nevideblaj, ili estas
observeblaj per binoklo. La itala astronomo Galilejo vidis ilin en 1610, sen
kompreni iliajn naturon, kiu estis komprenita kaj klarigata de Christiaan Huygens
en 1655.
Krom la brilaj ringoj en la saturna ekvatora ebeno, malbrila, malfacile
videbla ringo[2]
sekvas la retrogradan orbiton de la luno Febo.
Enhavo
1 Observoj
1.1 Malkovro
1.2 Nunaj observoj
2 Fizikaj ecoj
2.1 Priskribo
2.1.1 Identigitaj ringoj
2.1.2 Ringa "atmosfero"
2.1.3 Spokoj
2.1.4 La ringo de Febo
2.2 Deveno
2.3 Dinamiko
2.3.1 Paŝtistaj satelitoj
2.3.2 Svarmadoj en la ringoj
3 Notoj kaj referencoj
4 Eksteraj ligiloj
Observoj |
Malkovro |
La itala astronomo Galilejo rimarkis ilin en 1610 sed kredis vidi « du grandajn
lunojn tuŝantajn la planedon », « orelojn » aŭ « ansojn »[3].
En 1612 ĉi-tiuj malaperis kaj Galilejo sin demandis « ĉu Saturno voris siajn
infanojn ». Ili reaperis en 1613, sed ilia formo ŝanĝis. Galileo
ne plu komprenas[4].
En 1655, Christiaan Huygens, observinte Saturnon per pli bona lorno, estas la
unua, kiu ekkomprenis ke la planedon ĉirkaŭas ringo[5].
En 1659 li eldonigas sian verkon "Systema Saturnium"[6]
en kiu li kialigas la variantajn aspektojn de la saturna ringo.
En 1666 ankaŭ Robert Hooke observis la ringon ka la ombrojn ĵetitajn sur ĝi.

Tio, kion vidis Galilejo en 1610 kaj 1616

Tio, kion vidis Huygens en 1655

Tio, kion vidis Robert Hooke en 1666
En 1675, Giovanni Domenico Cassini malkovras, ke la ringo konsitiĝas el
pluraj samcentraj disigataj ringoj, la plej granda disigo, larĝa de 4 500
kilometroj estos nomita « Malpleno de Cassini ».
En 1787, Pierre-Simon Laplace hipotezas, ke la ringo konsistiĝas el granda
nombro da maldikaj solidaj ringoj. James Clerk Maxwell elmontras[7]
en 1859, ke solida ringo estus nestabila kaj frakasiĝus. Li sugestas, ke la
ringoj komponiĝas el multenombraj partikloj, orbitantaj sendepende ĉirkaŭ Saturno.
Lia teorio estas pravigata en 1895 per spektroskopia analizo fare de
James Edward Keeler en la Observatorio Lick.
En 1874, Étienne Léopold Trouvelot observas en la ringoj radiajn striojn[8],
kiuj elvokas spokojn de rado. De 1896 al 1898, aliaj astronomoj[9],
inter kiuj Eugène Antoniadi, A. Anatole Wonaszek kaj Josep Comas i Solá
observis kaj desegnis tiajn "spokojn", kies deveno restas ankoraŭ malbone konata[10].
Nunaj observoj |
Kontaŭluma vido de Saturno de Cassini 15-a de septembro 2006
En 1981, la kosmosondilo Voyager 1 konfirmis detalojn ĝis tiam
nebone vidataj, tiel precize tiuj spokoj.
En 2004, la kosmosondilo Cassini-Huygens orbitiĝinte
ĉirkaŭ Saturno[11],
alportos novajn informojn pri la spokoj kaj plurfoje trairis la ringan ebenon[12].
Ĝi trovas spuron da atmosfero ĉirkaŭ la ringoj.
En 2009, per la infraruĝa kosmoteleskopo Spitzer, astronomoj malkovras novan ringon[13],
en la orbito de
Febo. Ĝi estas videbla nur per infraruĝo pro ĝia malgranda denso, ĝia
dikeco estas dudekoblo de la saturna diametro, ĝia interna rando situas je 6 milionoj da
kilometroj for de la surfaco de la planedo, ĝia ekstera rando je ĉirkaŭ 12 milionoj da
kilometroj. Tiu ringo estas verŝajne la fonto de malhela materialo, kiu donas ĝian
apartan aspekton al la satelito Japeto, kies unu
duonsfero esta nigra kaj la alia blanka.
Fizikaj ecoj |
Artista vido: Aglomeroj da glacieroj formantaj la saturnajn ringoj. Tiuj aglomeroj senĉese disiĝas kaj reformiĝas
La ĉefaj ringoj etendiĝas de 7 000 ĝis 80 000 kilometroj de la saturna
ekvatoro, ilia averaxa dikeco estas taksata je 10 metroj[14].
Ili komponiĝas je 99,9 % el partikloj da akva glacio kun kelkaj malpuraĵoj,
silikato kaj organika kemiaĵoj ĝenerale nomataj tolinoj.
La grando de tiuj partikloj estas inter 1 centimetro kaj 10 metroj. Ĉiu partiklo orbitas
sendepende ĉirkaŭ Saturno. Tiuj eroj senĉese aglomeriĝas kaj disiĝas pro kolizioj
aŭ tajda forto.
La tuta maso de la ringoj estas ĉirkaŭ 3 x 1019 kg, preskaŭ tiu de
luno kiel Mimaso, sed eble tiu estas subtakso pro la aglomeriĝo de
glacieroj.
Priskribo |
Ĉefaj Saturnaj ringoj A, B kaj C. Pli palaj ringoj estas D kaj F
De Tero, tri ringoj estas videblaj: du ĉefaj ringoj (A kaj
B) kaj alia, malpli videbla : la ringo C . La interspaco inter
la ringoj A kaj B estas la "malpleno de Cassini". La ringo A meme estas dividita
de la malpleno de Enke.
La kosmosondiloj Voyager malkovris kvar aliajn malpli videblajn ringojn. La
ringo F, unu el la eksteraj, havas malsimplan strukturon formatan de pluraj
ringetoj "nodataj" unuj kun la aliaj. La ringo F, plej ekstera, etendiĝas sur
240 000 kilometroj kaj grade dikiĝis ĝis la
encelada orbito (~ 238 000 km) kun dikeco de
60 000 km.
Identigitaj ringoj |

Maldekstre-dekstren, la saturnaj ringoj D, C, B, A kaj F. (Mozaika bildo en veraj koloroj, Cassini 9-a de majo 2007)
| Nomo | Interna radiuso (km) | Interna radiuso (RS)[16] | Ekstera radiuso (km) | Ekstera radiuso (RS) | Larĝeco (km) | Dikeco (metro) |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ringo D | 66 900 | 1,110 | 74 510 | 1,236 | 7 610 | |
| Malpleno de Guérin | 74 510 | 1,236 | 74 658 | 1,239 | 148 | |
| Ringo C | 74 658 | 1,239 | 92 000 | 1,527 | 17 342 | 5 |
| Ringo B | 92 000 | 1,527 | 117 580 | 1,951 | 25 580 | 5- 10 |
| Malpleno de Cassini | 117 500 | 1,95 | 122 200 | 2,03 | 4 700 | |
| Ringo A | 122 170 | 2,027 | 136 775 | 2,269 | 14 605 | 20- 40 |
| Malpleno de Encke | 133 589 | 2,216 | — | — | 325 | |
| Malpleno de Keeler | 136 530 | 2,265 | — | — | 35 | |
| R/2004 S 1 | 137 630 | 2,284 | — | — | ? | |
| R/2004 S 2 | 138 900 | 2,305 | — | — | ? | |
| Ringo F | 140 180 | 2,326 | — | — | 30 - 500 | |
| Ringo G | 170 000 | 2,82 | 175 000 | 2,90 | 5 000 | 105 |
| Ringo E | 181 000 | 3 | 483 000 | 8 | 302 000 | 107 |
La ringoj A kaj C montras substrukturojn, (malplenaĵoj kaj ringetoj). La malpleno
de Cassini (kiu fakte ne estas malplena da materio) montras ankaŭ
submalplenojn[17]

Supra parto (Visible Light): Oblikva vido (4 °) de la Saturnaj ringoj. Maldekste-dekstren, ringoj C, B, kaj A; la ringo F estas pale videbla dekstre-supre. (Mozaika bildo en veraj koloroj, Cassini 12-a de decembro 2004)
Malsupra parto (Radio Signal) Bildigo de la absorbo de radioondoj, la koloroj montras informojn pri la grandoj de la ringaj partikloj (observo de la 3-a de majo 2005)
Ringa "atmosfero" |
La ringoj estas ĉirkaŭataj de maldensa atmosfero[18]
da oksigeno, kiu similas la atmosferon de la
jupiteraj lunoj Eŭropo
kaj Ganimedo.
Tiu atmosfero naskas de la sublimado de la akva glacio. Sub la efiko de la suna
ultraviola radiado la akva vaporo malkombiniĝas el hidrogeno kaj
oksigeno, la hidrogeno disiĝas en la vakuo kaj la oksigeno, danke al
la ekvilibro de gravitaj fortoj, restas apud la ebeno de la ringoj.
Spokoj |
Ĝis 1980 oni kredis, ke la strukturo de la ringoj estis kialigebla de nur
gravita forto. La bildoj de Voyager 2 konfirmis la ĉeeston de radiaj strukturoj
en la ringo B, tiel nomataj spokoj[19],
nekialigeblaj per nura leĝoj de Kepler. Tiuj spokoj ŝajnas
malhelaj en retrodifuza lumo, kaj helaj en antaŭdifuza lumo. la transpaso okazas
je faza angulo de 45 gradoj. Ĉar la spokoj turnas preskaŭ
sinkrone kun la saturna magnetosfero, la ĉefa teorio estas, ke ili konsistiĝas
el mikroskopaj ŝargitaj polveroj tenataj fore de la ringa ebeno pro
elektrostatikaj fortoj[20].
La procezo naskanta la elektrajn ŝargojn estas
ankoraŭ nekonata; oni hipotezis, ke elektraj pertuboj estus
kaŭzataj de fulmoj[21]
en la saturna atmosfero aŭ alfrapo de mikrometeoroidoj sur la glacierojn de la ringo.
La spokoj estas sezona fenomeno: ili aperas ĉefe en la saturna ekvinokso. Ili
ne aperis sur fotoj de Cassini en la komenco de 2004, sed reaperis ekde
la 5-a de septembro 2005[22],
tio, kiu ŝajnas pravigi la "meteologian" devenon de la spokoj.
La ringo de Febo |
La 6-a de oktobro 2009, estis malkovrata la
maldensa toro da materialo en la ebeno
kaj la interno de la orbito de Febo. Kvankam tre ampleksa, tiu ringo
estas nevidebla, krom en infraruĝo. NASA malkovris ĝin
per la infraruĝa kosma observatorio Spitzer[23]
La dikeco de tiu ringo estas ĉirkaŭ dudekoble de la saturna radiuso. La partikloj, kiuj
konsistas tiun ringon estas verŝajne elŝiritaj el Febo (pro meteoroidaj
alfrapoj). Ili do sekvas ties retrogradan orbiton[24]
La ekzisto de tia ringo estis proponita de Steven Soter en 1974, por kialigi la
malsamajn kolorojn de la duonsferoj de Japeto. La polveroj de la ringo,
alfrapinte la surfacon de Japeto, estigas procezon de sublimado de la glacio, tiu,
kiu lasas nigran restaĵon. Pli malhela, tiu tavolo da restaĵo plirapidigas la glacian
sublimadon pro sorbo de la suna lumo.
Deveno |
La ringoj de Saturno estas eble tiel oldaj kiel Saturno mem. Estas du ĉefaj teorioj pri
ilia deveno.
- Laŭ la teorio proponita de Édouard Roche en la 19-a jarcento, la ringoj estis iam saturna luno, kies orbito malgrandiĝis ĝis kiam tajda forto estigita de Saturno diserigis ĝin. Alia versio estas, ke luno estis frakasita pro alfrapo de granda asteroido aŭ kometo.
- Alia teorio estas, ke la ringoj estas restaĵoj de la nebulozo el kiu Saturno formiĝis. Tiu dua teorio estas malpli konsentita, ĉar la saturnaj ringoj ŝajnas nestabilaj sur periodo de milionoj da jaroj, kaj devas esti freŝdate kreitaj.
Eblas, ke granda luno (ĉ 300 km de diametro) estis frakasita dum la
Granda Malfrua Bombado, periodo de la sunsistema historio dum kiu okazis abundaj
alfrapoj de asteroidoj kaj kometoj, ĉirkaŭ kvar miliardoj da jaro antaŭe.
La heleco kaj pureco de la glacio konsistantaj la ringojn pensigas, ke ili estus pli
junaj ol Saturno mem, eble de 100 milionoj da jaroj, ĉar se ne, la kumulo de
meteoroida polvo malheligus ilin. Tamen, novaj esploroj montris, ke la
ringo B estas sufiĉe mashava por "dilui" la meteoroidan materialon sur daŭroj
komparebla kun la aĝo de la sunsistemo, periodo de la sunsistema historio[25].
La senĉesa aglomeriĝo kaj disiĝo de la ringaj partikloj kialigas la ŝajnan
"freŝecon" de la ringoj.
La teamo de ultraviola bildigo de Cassini (UVIS), estrita de
Larry Esposito, per stela eklipso malkovris dektri
objektojn, de 27 metroj al 10 kilometroj en la ringo F. Ili estas travideblaj,
tio, kio pensigas ke ili estas maldaŭraj amasiĝoj de glacieroj de kelkaj metroj de
diametro.
Dinamiko |
Prometeo altiras erojn el la ringo F
Ondoj kauzataj de Dafno en la malpleno de Keeler
La granda maldikeco de la ringoj estas ŝuldata al kolizioj inter ĝiaj konsistigantaj
partikloj. Ĉiu ero orbitas sendepende ĉirkaŭ Saturno; se ero orbitus "supre" de
la ebeno de la ringo, ĝi trairus ĝin po du foje je ĉiu rivoluo ĉirkaŭ la planedo.
Kolizioj tiam pli ofte okazus, tio kiu emas uniformigi la rapidecojn de ĉiuj la ringaj
partikloj[26].
Paŝtistaj satelitoj |
Orbitante ekstere de la ringoj (kvankam iuj estas ene de ilia maso) troviĝas pluraj
malgrandaj lunoj asociataj kun la ringoj. Tio estas tipa
konfiguracio en ĉiuj planedaj ringoj de la gasgigantoj.
La saturnaj ringoj estas influataj de tiuj saturnaj lunoj.
Iuj el ili, momataj paŝtist-satelitoj, havas efikon kunteni la partiklojn en la
ringoj kaj igi ties randojn netaj.
Atlaso, Prometeo kaj Pandoro malhelpas la disperson de la partikloj de la ringo F, Prometeo eĉ elŝiras periode fadenojn da materialo el
tiu ringo.
Malplenoj en la ringo estas kaŭzata de lunoj: la malpleno de Cassini ŝajnas
esti ŝuldata al orbita resonanco kun Mimaso.
Pajno situas en la malpleno de Encke kaj gardas ĝin malplena,
samkiel Dafno, orbitanta en la malpleno de Keller,
gardas ĝin sen polvo kaj estigas ondojn sur ĝiaj randoj.
Svarmadoj en la ringoj |
Estas en la ringoj senĉesa skuado
[27] :
ondoj, kolizioj, kumuliĝoj da materio. Laŭ la nunaj teorioj, la moviĝado en la
ringoj estus ŝuldata al kvindeko da satelitoj:
- Iuj situas ene de la ringoj.
- Aliaj situas ekstere, sed estigas ondojn, je longa distanco kaj dum longa tempo.
- Kelkaj situas inter la ringoj, kaj, eĉ se ili estas malgrandaj (longaj de kelkaj
kilometroj) ili estigus perturbojn kiuj movigas la ringajn partiklojn.
La kosmosondilo Cassini permesis plibonigi oniajn konojn pri la evoluoj de la ringoj. La
ringo F estis profunde studita; ĝi estas "gardita" de la lunoj Prometeo kaj Pandoro,
kies tajda efiko tie estas tiel forta, ke nenia satelito povus tie kreiĝi.
En 2004, nebulaj objektoj estis viditaj en ĉi-tiu ringo, maldaŭre nomataj
S/2004 S 3 kaj S/2004 S 6[28],
tiuj objektoj povas esti efemeraj lunoj, kiuj senĉese formiĝas kaj diseriĝas..

Notoj kaj referencoj |
↑ La ringoj de la planedoj (france)
↑ Nova ringo por Saturno (Esperante)
↑
Historical Background of Saturn's Rings (Historio de la saturnaj ringoj) (angle)
↑ Galileo kaj la malaperiĝintaj saturnringoj (germane)
↑
La découverte des anneaŭ de Saturne (Malkovro de la Saturnaj ringoj) (france)
↑
"Systema Saturnium" de Huygens legela ĉe reto (latine); Smithsonian Institution Libraries
"Systema Saturnium", traduko (nederlande)
↑
James Clerk Maxwell on the nature of Saturn's rings (J. C. Maxwell pri la eco de la saturnaj ringoj) (angle)
↑
La desegno de Étienne Léopold Trouvelot (france)
↑
Tri jaroj da spokoj
kaj Nenormalaĵoj en la ringoj(france)
↑
Spokoj en la Saturna Ringo B (angle)
↑
La kosmosondilo Cassini-Huygens orbitiĝis ĉirkaŭ Saturno (france)
↑
La preterflugo de la ringoj, plejproksimiĝo por Cassini (france)
↑
Nova ega ringo ĉirkaŭ Saturno (france)
Kosma observatorio malkovras plej grandan ringon ĉirkaŭ Saturno (angle)
↑ Sciencistoj trovas gravitan disondon en la saturna ringo (angle)
↑ Saturnian Rings Fact Sheet (angle)
↑ RS = Radiuso de Saturno (60 268 km).
↑
Novaj nomoj por la malplenoj de la saturna ringo (angle)
Granda bildo
↑
La saturnaj ringoj havas sian propran atmosferon :
Les anneaux de Saturne ont leur propre atmosphère (el Futura Science) (france)
Saturn's Rings Have Own Atmosphere (el Science Daily) (angle)
↑
Spying Spokes, (el Astrobiology Magazine) (angle)
↑
Saturnaj Spokoj (angle)
↑ Strioj da fulmo : Saturnaj fulmotondroj estigus striojn en la ringaro ] (germane)
↑
Perditaj kaj retrovitaj spokoj (angle)
↑
La plej granda saturna ringo (angle)
↑
Plej granda planeda ringo malkovrata (angle)
↑
La saturnaj ringoj estas eble malnovegaj (el Futura science) (france)
↑ La saturnaj ringoj: kial ili estas plataj? (angle)
↑ Saturnaj ringoj: pli ondataj ol ebenaj (germane)
↑ La mistero de la nuba luno, el "Cassini-misio ekvinoksa" (de "Jet Propulsion Laboratory") (angle)
Eksteraj ligiloj |
germane La saturnringoj
angle Saturnian Rings Fact Sheet (Slipo pri Saturnaj ringoj)
angle Cassini; Misio Ekvinokso: Saturnaj ringoj
angle Saturn's Rings, el The Astrophysics Spectator
angle "La supo da alfabeto" de la saturnaj ringoj
esperante http://eo.translaten.com/agaudi.wordpress.com/2009/09/22/los-anillos-de-saturno-en-equinoccio/index.html La ringoj de Saturno en ekvinokso]
hispane La sekretoj de la ringoj de Saturno
france Données sur les anneaŭ de Saturne (Informoj pri la Saturnaj ringoj)
france Les anneaux des planètes (la planedaj ringoj)
france Saturno, Senjoro de la ringoj (el Astrosurf)
france La mondo de la ringoj
france La saturnaj ringoj, de "Imago Mundi"
france La planedaj ringoj (el Vizito al Sunsistemo)
| ||||||||||||||||||