Ferenc Medgyessy




Ferenc MEDGYESSY [ferenc medjeŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Medgyessy Ferenc (naskiĝis la 10-an de januaro 1881 en Debrecen, mortis la 20-an de julio 1958 en Budapeŝto) estis elstara hungara skulptisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál.




Memortabulo pri Medgyessy




Skulptaĵo pri arto en Debrecen




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj (elekto)


  • 3 Elektitaj disĉiploj


  • 4 Fontoj





Biografio |


Ferenc Medgyessy akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1903, poste li studis pentroarton kaj skulptoarton en Parizo en 2 akademioj. Lia debuta sukcesa skulptaĵo estis "Dancistoj" en 1912. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. En 1930 4 simbolaj skulptaĵoj antaŭ muzeo en Debrecen ricevis post 7 jaroj grandan premion (Grand-Prix) en Parizo. Li ricevis premion Kossuth en 1948 kaj 1957.



Verkoj (elekto) |



  • 4 simbolaj skulptaĵoj pri arto, scienco, arkeologio, etnografio en Debrecen


  • Stefano la 1-a (Hungario) 1940 en Győr


  • Sándor Petőfi 1948 en Debrecen

  • Konstruado de ponto 1950 en Budapeŝto

  • Sidanta knabino en 1956 en Debrecen


  • Zsigmond Móricz 1957 en Debrecen


  • János Arany 1957 en Debrecen



Elektitaj disĉiploj |



  • István Kamotsay

  • Sándor Kiss (skulptisto)

  • Iván Szabó (skulptisto)

  • Sándor Várady

  • Miklós Varga (skulptisto)



Fontoj |



  • [1]

  • [2]




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo