Opozicio (astronomio)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia fenomeno de Opozicio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Opozicio.

Astronomical opposition schema.svg

En astronomio, (kaj astrologio) la opozicio de du ĉielaj korpoj
signifas, ke viditaj elde tria (ĝenerale, elde Tero) ili aperas en du diametre kontraŭaj
punktoj de la ĉiela sfero. Du astroj estas en opozicioj kiam iliaj rektascensioj
diferas de 12 horoj, aŭ kiam iliaj ekliptikaj longitudoj
diferas de 180°


Plej ĝenerale, oni rigardas la opozicioj de unu astro (planedo, kometo, stelo
kun Suno. Astro estas en la opozicio kiam ĝia rektascensio diferas de 12 horoj
de tiu de Suno; la astro pasas al ĝia kulmino je
suna noktomezo. Se temas pri objekto proksima de la ekliptiko, tio
signifas ke Suno, Tero kaj la objekto (en ĉi-tiu ordo) estas laŭliniitaj, tie
estas en sizigio.


Koncerne planedon, la opozicio estas plej taŭga momento por observi ĝin ĉar:



  • Ĝi restas videbla dum tutan nokton, ĝi leviĝas je la sunsubiro kaj kuŝiĝas je la sunleviĝo

  • Ĝia disko aperas tute prilumita de la Suno

  • Ĝi estas tiam plej proksima de Tero. Tio estas ĉefe vera por Marso[1], kies distanco de Tero varias inter la opozicio (0,4 al 0,7 AU) kaj la konjunkcio (2,4 al 2,7 AU)[2].


En la sunsistemo, nur la superaj planedoj, tio estas, kies orbitoj estas eksteraj al la tera orbito, povas esti en opozicio kun Suno: tio estas Marso, Jupitero, Saturno, Neptuno,
asteroidoj (notinde 4 Vesta, foje videbla per nuda okulo je sia opozicio[3]),
kaj nanoplanedoj (Cereso, Plutono...)


La opozicio de Luno estas komune dirata "plenluno", kaj perfekta laŭliniiĝo Suno - Tero - Luno estigas lunan eklipson


Opozicio estas signata per la astronomia simbolo : Opposition.png



Vidu ankaŭ |


Konjunkcio (astronomio)



Notoj kaj referencoj |




  1. Malgranda notico pri la opozicioj de Marso (france), (angle)


  2. Pro la granda discentreco de
    la marsa orbito, la distanco Tero - Marso grande varias de unu opozicio al la alia.



  3. La mistera planedo Vesta en opozicio (france)



Eksteraj ligiloj |



  • france Opozicio, difino (el "Ciel des Hommes")



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo