Peŝto




Pest [peŝt] estis hungara urbo ĝis 1873, unu el la 3 fondintoj de Budapeŝto. Nuntempe oni uzas "Pest", kiel sinonimo de la ĉefurbo. Historie ĝi estis longe kvestora libera reĝa urbo. Geografie Pest estas urboparto de Budapeŝto en la maldekstra bordo de Danubo. Administre Pest konsistas el 16 distriktoj, kiel submunicipoj.




Blazono de Pest en 1703




Pest en 1684, dume Buda estas sieĝita




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Famuloj


  • 4 Nomportantoj


  • 5 Statistiko


  • 6 Fontoj





Historio |


La romianoj havis tie fortreson Contra-Aquincum, en verko de Ptolemeo la loknomo aperis kiel Πέσσιον (Pession), sed vera urbo evoluis dum la hungara dominado. La unua hungara mencio pri Pest okazis en 1148. Ĝi havis tiutempe defendan muron, tamen la tataroj en 1241 faris ruina la urbon. Dum dominado de turkoj la urbo malevoluis. Pest estis longe nur malgranda frato de Buda. La abrupta evoluo okazis en la 19-a jarcento, spite tion, ke en 1838 granda inundo forviŝis Pest-on. Ankaŭ la revolucio okazis tie, kaj ne en Buda en 1848. Dum la revolucio jam oni uzis la unuan konstantan ponton al Buda, tiel la 2 urboj estis duoblaj urboj. Ili unuiĝis kune kun Óbuda en 1873.



Vidindaĵoj |



  • Palaco Redout

  • restintaj urbomuroj




Ĉedanuba parto de Pest, fone Monto Gellért videblas




Inundo en Pest en 1838


.



Famuloj |




Teatro Hungara de Pest en 1837




Konstruaĵo tiam nomata Redout en Pest laŭ la Danubo




Ĉedanuba parto de nuntempa Pest



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Pest.


Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj mortintaj en Pest.


  • en la urbo loĝis kune ekzemple Sándor Petőfi kaj Mór Jókai

  • en la urbo naskiĝis kaj mortis:


    • arkitektoj József Hild kaj Ferenc Wieser


    • entreprenisto Ignác Schlick


    • historiisto Miklós Jankovich


    • juristo Mátyás Antal Markovics


    • kuracisto Sámuel Rácz


    • matematikisto János György Schmidt


    • pentristoj Alajos Györgyi Giergl, József Pesky, Constantin Daniel Rosenthal kaj Henrik Weber


    • politikisto László Teleki

    • Ferenc Komlóssy (aktoro)

    • József Teleki (guberniestro)

    • vicurbestro János Boráros



  • en la urbo naskiĝis:

    • arkitektoj Ödön Lechner, Frigyes Schulek, Frigyes Feszl kaj Ignác Alpár


    • astronomoj Miklós Konkoly-Thege kaj János Ferenc Zách


    • dirigento László Erkel


    • dramisto Dezső Szomory


    • fizikisto Loránd Eötvös


    • inĝeniero Kálmán Kandó


    • inventisto Tivadar Puskás


    • jakobeno kaj martiro Ignác Martinovics


    • ĵurnalisto Theodor Herzl


    • poeto János Vajda


    • pentristo Károly Lyka

    • politikistoj István Tisza, Ignác Darányi, Sándor Károlyi, Zsigmond Perényi, Andor Festetics kaj Frigyes Podmaniczky

    • verkistoj Miksa Falk kaj Felix Salten



  • en la urbo mortis:


    • aktoroj Béni Egressy, Gábor Egressy kaj Zsigmond Szentpétery

    • arkitekto Mihály Pollack


    • botanikisto Pál Kitaibel

    • historiisto, monaĥo György Pray

    • politikisto Miklós Wesselényi (filo)

    • poetoj Gergely Czuczor, Mihály Vörösmarty kaj József Bajza (poeto)

    • verkisto András Fáy


    • violonisto János Bihari





Nomportantoj |




Pentraĵo pri Buda kaj Pest en 1617. Tiu lasta urbo situas en la malsupra parto.




  • historiisto Frigyes Pesty


  • ministro Pál Pesthy

  • 6817 Peŝto



Statistiko |


En la 12-an de aŭgusto 2013 la serĉilo trovis 848 trafojn pri "Pest (urbo)".



Fontoj |


  • [1]



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár