Illzach
Illzach | |||
---|---|---|---|
Preĝejo en Illzach | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Alzaco | ||
Departemento | Haut-Rhin | ||
Arondismento | Mulhouse (Mülhausen) | ||
Kantono | Illzach | ||
Komunumaro | aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco | ||
Urbestro | Jean-Luc Schildknecht (2014–2020) | ||
Insee-kodo | 68154 | ||
Poŝtkodo | 68110 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 680 (2009) | ||
Loĝdenso | 1 957,3 loĝ./km2 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 47° 47′ N, 7° 21′ O47.7830567.348611Koordinatoj: 47° 47′ N, 7° 21′ O | ||
Alteco | 228 ĝis 237 m | ||
Areo | 7,5 km2 | ||
Situo | |||
| |||
Illzach estas franca komunumo kun proksimume 15 000 loĝantoj situanta norde de Mulhaŭzo (Mulhouse/Mülhausen) en la departemento Haut-Rhin kadre de la regiono Alzaco.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Demografio
4 Ekonomio
5 Lokoj kaj monumentoj
6 Personoj ligitaj al la komunumo
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Geografio |
- La kumunumo de Illzach estas la kvara de la departemento Alta-Rejno kaj estas grava elemento en la urba unuo de Mulhouse, proksime de la germanaj kaj svisaj landlimoj, facile alirebla per la aŭtoŝoseoj A35 kaj A36. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7,5 km².
La komunumo entenas la kvartalon Modenheim.
Historio |
- La loko estis ekokupita 4 jarmiloj antaŭ nia erao kun alveno de agrikulturistoj, kiuj konstruas rektangulajn kabanojn en la industriaj zonoj de Modenheim - insulo Napoleono.
- En la gaŭlo-romia epoko, Illzach nomis sin Uruncis. Situante ĉe la kruciĝo de strategiaj romiaj vojoj, la vilaĝo spertis ian prosperecon, tion atestis la ekzisto de varmbanejoj, sed ĝi troviĝas ankaŭ sur la vojo de la invadoj. Plurfoje detruita, ĝi estis fortikigita meze de la 4a jarcento P.K. kun garnizono de ĝermanaj kunhelpantoj, ĝis meze de la 5a jarcento .
- En 1437 la Respubliko de Mulhouse akiris la vilaĝojn Illzach kaj Modenheim por 3200 florintoj. Sekve al tio Illzach spertis fruan respublikan funkciadon kaj poste estos aliancanta al la Helveta Konfederacio ĝis la franca revolucio. Tamen, troviĝante ekster la remparoj de Mulhouse, la vilaĝanoj suferis pro la konfliktoj oponantaj la Respublikon de Mulhouse al la loka nobelaro, kiu provis akiri la regadon. Illzach kaj Modenheim estis plurfoje detruitaj: fare de la Armanjakoj en 1444, de la najbara reganto Pierre de Réguisheim en 1446, de la aŭstroj en 1468 kaj 1589.
- En 1798 la Granda Konsilio de la Respubliko de Mulhouse voĉdonis favore al la kuniĝo de la urbo al Francio. Illzach kaj Modenheim iĝis franca komunumo.
- Legendo rakontas, ke tri Illzach-anoj forlasante urban restoracion post troa drinkado, decidis kapti la lunon en la rivero Ill pere de pluv-ombrelo. Ili ja estis bone rimarkitaj, tial la Illzach-anoj estis krom-nomitaj "luno-kaptantoj".
Demografio |
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
6688 | 10.575 | 14.988 | 15.396 | 15.485 | 14.947 | 15015 | 14.889 | 14568 |
Nombro konata ekde 1962 :Loĝantaro sen duobla kalkulo |
Prognizita por 2006 : 15311 loĝantoj
Ekonomio |
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la haveno Ile Napoléon administrata de la komerca kaj industria ĉambro Sud-Alzaco Mulhouse.
Lokoj kaj monumentoj |
- katolika preĝejo Sankta Johano la Baptanto (Saint-Jean-Baptiste) 20-a jarcento
- protestanta templo 17-a jarcento/18-a jarcento, restaŭrita en 1886.
Personoj ligitaj al la komunumo |
Jean-Désiré Ringel de Illzach (1849-1916), skulptisto kaj gravuristo, naskita en Illzach.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Haut-Rhin
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la urbo-domo de Illzach
- Illzach sur la retejo de la nacia geografia instituto
- Illzach sur la retejo de Insee
- Illzach sur la retejo de Quid
- Lokiĝo de Illzach sur mapo de Francio kaj ties apudaj komunumoj
- Mapo de Illzach sur Mapquest
| |||
Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim Alzaco - Listo de urboj de Francio |