Florlingvo
Blanka dianto instigas al pureco
La signifo de la miozoto estas tre konata kaj popola: ne forgesu min
Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter geamantoj (en ajna stato de amrilato) per sendo de floroj kiuj ĉiu havas priama signifo. Ties origino estis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj.
Historio, aŭtoroj:
Listo:
Akvolilio: "Vi estas frosteca"
Dianto
- rozkolora dianto: "Mi respondas al vi jese"
- ruĝa dianto: "Vi instigas min al amoraj sentoj"
- blanka dianto: "Vi instigas min al puraj sentoj"
- plurkolora dianto: "Mi plupripensos"
- rozkolora dianto: "Mi respondas al vi jese"
Digitalo: "Mi jam travivis seniluziiĝojn"
Filadelfo: memoro (eble pro ties persistemea aromo), ankaŭ "Vi ebriigas min"
Hedero: "Mi mortas tie, kie mi alkroĉiĝas"; t.e. eterna fideleco
Kalendulo: ĉagreno
Konvolo: reveninta feliĉo
Krizantemo: "Mia koro estas libera"
Lekanteto: "Ni profitu je juneco"
Lilio: pureco
Miozoto: ne forgesu min
- Mito
Dum la mezepokoj iam kavaliro kun sia amatino promenis laŭlonge de rivero. Dum la plukado de fasko da floroj li falis en la akvon pro la pezo de sia kiraso. Dum li dronis li ĵetis la faskon da floroj al sia amatino kaj kriis "Ne forgesu min". Ĉi tiu floro estas ligata al romantikismo kaj tragikeco kaj ofte estis portata de virinoj kiel signo de fideleco kaj senfina amo.
- En aliaj lingvoj
- France: Ne m'oublie pas; Myosotis des bois
- Angle: forget-me-not
- Germane: Vergißmeinnicht
Musko: "Amikeco, nenio pli"
Mirto: Geedza amo
Blanka narciso estas simbolo de memamo ekde grekoromia klasikismo
Narciso: memamo
Olivarbo (branĉaĵo de): repacigo
- floroj de Oranĝujo: pureco
Penseo: "Pensu pri mi, kiel mi pensas pri vi"
Peonio: "Mi hontas pri tio, kion mi faris"
odora pizo: Mi ne kredas vin
primolo: unua amo
Ranunkolo: perfido, malico
Rozo:
- ruĝa rozo: pasia amo
- flava rozo: vi estas nefidela
- ruĝa rozo: pasia amo
Siringo
- blanka siringo: unua amorevo
- viola siringo: "Ĉu vi amas min plu?"
- blanka siringo: unua amorevo
Tulipo: "vi estas ne kapabla ami"
Vinko: dolĉa memorado
Visterio: tenereco
Eksteraj ligiloj |
- http://www.zauber-pflanzen.de/liebblsp2.htm
- http://www.meemelink.com/books%20pages/17525.La%20Tour.htm
- http://www.jfpc.or.jp
- http://www.earthlypursuits.com/FlwrsPer/FPtitle.htm