Markkleeberg
Markkleeberg | |||||
| |||||
Federacia lando | Saksio | ||||
Distrikto | Distrikto Leipzig | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°16′40″N 12°23′00″O / 51.27778°N, 12.383333°O / 51.27778; 12.383333 (Markkleeberg)Koordinatoj: 51°16′40″N 12°23′00″O / 51.27778°N, 12.383333°O / 51.27778; 12.383333 (Markkleeberg) | ||||
Alto super la marnivelo | 132 m | ||||
Areo | 31,36 km² | ||||
Loĝantaro | 24240 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0341 (Markkleeberg) 034297 (Wachau) 034299 (Gaschwitz) | ||||
Poŝtkodo | 04416 | ||||
Aŭtomobila kodo | L | ||||
Oficiala Municipokodo | 14729260 | ||||
Subdivido | 8 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||
Komunumestro | Dr. Bernd Klose | ||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | ||||
Oficiala retejo | http://www.markkleeberg.de | ||||
Markkleeberg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la en aŭgusto 2008 fondita distrikto Leipzig de la federacia lando Saksio, kaj antaŭe estis parto de la tiutempa distrikto Leipziger Land. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 24 240 loĝantojn.
Esperanto-vivo |
La urbo troviĝas tre proksime al Lepsiko, kaj ekde la komenco de la historio de Esperanto tie ĉiam loĝis movadanoj aktivaj en la lepsikaj Esperanto-kluboj kaj -institucioj. Inter alie el Markkleeberg venas Wolfram kaj Ulrike Diestel, tradukinto kaj ilustrintino de la romano La senĉesa rakonto de Michael Ende.
Ankaŭ Michael Behr, aktiva en la SEL (Saksa Esperanto-Ligo) kaj IFER (Internacia Foira Esperanto-Renkontoj) dum la 1980-aj jaroj loĝis en tie ĉi.

Urbodomo
Parka vilao nomata „Blanka Domo“
| ||||||