Petroșani
Petroșani | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Hunedoara | ||
Alinome | Petrozsény (hungare), Petroschen (germane) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 25′ N, 23° 22′ O45.41222222222223.373333333333Koordinatoj: 45° 25′ N, 23° 22′ O | ||
| |||
Alto super maro | 609 m | ||
Poŝtkodo | 330001 | ||
Loĝantaro | 37,160 (en 2011; 43.197 en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 86990 | ||
Petroșani [petroŝanj] (hungare: Petrozsény [petroĵenj]) estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Orienta Jiu en la Petroșani-baseno. Administre apartenas al ĝi Dâlja Mare, Dâlja Mică, Peștera, kaj Slătinioara.[1]
Petroșani sude limas al la najbara distrikto Gorj kaj ampleksas parteton de la tiea nacia parko Defileul Jiului.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Renomaj personoj
4 Vidu ankaŭ
5 Notoj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 12 193 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 estis jam 52 290 (rumanoj, 11 % da hungaroj). Ĝi estas la centro de la karbominado en la valo de Jiu. Tie troviĝas unu el la plej gravaj trovejoj de ŝtonkarbo en Eŭropo.
Historio |
Ĝia unua mencio skriba estis el 1850. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). En 1968 oni aligis al ĝi Livezeni, kiu en 1910 havis 4 158 loĝantojn, el kiuj 25 % estis hungaroj.
En 1968 Livezeni estis aliigita al ĝi.
Renomaj personoj |
István Csutak (n. 28-a de februaro 1956): inĝeniero, politikisto, registaroficisto.
Miklós Esztó (8-a de oktobro 1913 – Budapest, 12-a de aŭgusto 1986): inĝeniero pri minejoj.
Zoltán Esztó (19-a de septembro 1919 – Budapest, 20-a de februaro 1990): inĝeniero pri minejoj.
Éva Fodor Nagy (n. 2-a de februaro 1928): pentristino, grafikistino.
Ferenc Gillemot (Budapest, 11-a de septembro 1875 – proksime de tiu urbo, 9-a de novembro 1916): trejnisto, sportĵurnalisto.
Jenő Grigercsik (12-a de januaro 1913 – Cluj-Napoca, 6-a de marto 1983): meteorologo.
Mihály Guttman (31-a de julio 1926 – 20-a de majo 2013): muzikinstruisto, orkestrestro.[2]
László Gyarmathi (24-a de junio 1908 – Debrecen, 24-a de aŭgusto 1988): matematikisto, kandidato pri matematikaj sciencoj (1966).- Tibor Inczefi (n. 16-a de oktobro 1950): ĵurnalisto.
Béla Kéki (30-a de decembro 1907 – Budapest, 5-a de aprilo 1993): bibliografo, libro-kaj libroscienca fakverkisto, muzikkritikisto.
Ildikó Kiss Törék (n. 24-a de septembro 1945): aktorino.
Alex Leon, familiara nomo Sándor Löwinger (30-a de majo 1907 – post 8-a de marto 1944, Ostrog, Sovetunio): pentristo, grafikisto.
Nicolae Linguraru, pseŭdonimo Nicolae Guță) (n. 3-a de decembro 1967): kantisto.
István László Mátyás (n. 14-a de oktobro 1967): grafikisto.
István Nagy (n. 13-a de marto 1959): aktoro, reĝisoro.
Călin Peter Netzer (n. 1-a de majo 1975): filmreĝisoro
Aurel Popa (26-a de majo 1917 – ?, 18-a de decembro 1981): komponisto.
Mircea Popa (n. 24-a de marto 1942): pentristo.
Lajos Ernő Rácz (n. 15-a de januaro 1928): medicin- kaj farmacifakverkisto, docento.
Antal Schneider Németh (n. 13-a de februaro 1939): instruisto pri psikologio kaj teatra reĝisoro en Oradea.
Marius Stănescu (n. 11-a de junio 1966); aktoro.
Béla Szlamka: pentristo
Alfonz Varga (n. 11-a de decembro 1938): sportisto, sportgvidanto, kavernesploristo, fotisto[3].
Ferenc Vigh (25-a de januaro 1893 – Budapest, 1-a de januaro 1967): inĝeniero pri minejoj, kandidato pri teknikaj sciencoj (1955).
Vidu ankaŭ |
- Artistkolonio de Valea Jiului
Notoj |
↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
↑ Guttman Mihályt ünnepeltük, Vasárnap
↑ Fotoj de Varga Alfonz ĉe erfatur
Situo en la distrikto
La urba blazono
Domoj en Petroșani
La fervoja stacio
|