Pola Esperanto-Junularo
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas ĉiun duan monaton en iu urbo de Pollando.
Enhavo
1 Celoj
2 Estraro
3 Kunlaboraj rilatoj
3.1 Kun Varsovia Vento
3.2 Kun GEJ
3.3 Kun EK MASI kaj SKEJ
3.4 Kun ĈEJ kaj GEJ
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Celoj |
PEJ okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Estraro de PEJ.
Elektita dum la PEJ-kunveno, okazinta en Lublino de la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018[1]
Tomasz Szymula: prezidanto;
Romualda Jeziorowska: vicprezidanto;
Tobiasz Kubisiowski: sekretario;
Piotr Hołda: kasisto
Kunlaboraj rilatoj |
Kun Varsovia Vento |
PEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili inter alie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
Ago-Semajno – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ĝis 2008/2009)
Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Kun GEJ |
Junulara E-Semajno (JES) – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ekde 2009/2010)
Kun EK MASI kaj SKEJ |
Kune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.
Kun ĈEJ kaj GEJ |
65-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Liberec, Ĉeĥio (2009)- Aktivula renkontiĝo en Dresdeno, Germanio (28.10–30.10.2011)[2]
Referencoj |
↑ Tobiasz. Nova Estraro de PEJ. Alirita 2018-04-22.
↑ Aktivula Renkontiĝo de ĉeĥa, germana kaj pola junularoj
Vidu ankaŭ |
- Estraro de PEJ
Pola Studenta Esperanto-Komitato – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retpaĝaro de PEJ
- Informpaĝo en la TEJO-vikio
- Diskutlisto de PEJ
Fotaro de PEJ ĉe Flickr
|