Esperanto (hotelo)
Hoteloj kun la nomo Esperanto ekzistas en pluraj landoj (vidu la eksterajn ligilojn ĉi-sube). En plej multaj kazoj ili ne havas rilaton al la lingvo kun tiu nomo nek al ties parolantaro. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Tiu ĉi artikolo temas precipe pri hotelo en Slovakio.
Esperanto estas malaltnivela hotelo en la civito Pribylina en la okcidenta parto de la slovakia montaro Altaj Tatroj. La hotelo ne havas rektan ligon al la lingvo Esperanto, sed membroj de la Liptova Esperanto-klubo en la proksima urbo Liptovský Mikuláš kontaktiĝis kun la estroj kaj esperantistoj fojfoje okazigas neformalajn ekskursojn en la hotelon, pro scivolemo.
Esperanto en hotelo |
En la hotelo okazis la unua kogreso de Slovakia Esperantista Asocio je la 9-a ĝis 11-a de majo 1969. Ĉi tie okazis la fondkongreso de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) de la 31-a de majo ĝis la 1-a de junio 1997. Ekde la 21-a ĝis la 27-a de julio 2007 okazis SES (Slava Esperanto-Studado).
Eksteraj ligiloj |
Hoteloj kun la nomo "Esperanto":
- Esperanto Hotel, Burgas, Bulgario
Hotel Esperanto, Fulda, Germanio (ankaŭ kongresejo)- Esperanto, Selce, Kroatio
Esperanto, Bjalistoko, Pollando (meze de la jaro 2013 la nura kun retpaĝoj en esperanto)- Esperanto, Świdnica, Pollando
- Esperanto Lodge, Kafountine, Senegalo
Hotel Esperanto, Pribylina, Slovakio (vidu supre)
Krome ekzistas aro da restoracioj kun la nomo "Esperanto".