Re (Vestfold)








Re (Vestfold) (Norvegio)

DMS

Red pog.svg



Koordinatoj: 59°25′00″N 10°16′00″O  /  59.416666666667°N, 10.283333333333°O / 59.416666666667; 10.283333333333 (Re (Vestfold))

Re estas komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio. Ĝi kovras areon de 225 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2016 havis 9 361 loĝantojn. La komumuma teritorio limas norde al Hof kaj Holmestrand, okcidente al Horten, sude al Tønsberg kaj Stokke, oriente al Andebu kaj Lardal. Kun siaj grandaj kampoj laŭlonge de la historia "episkopa vojo", kiu kondukiĝas tra la teritorio, la komunumo estas inter la plej fekundaj agrikulturaj regionoj de Norvegio.



Historio |


La komunumo Re kreiĝis komence de la jaro 2002, per kunligo de la antaŭaj komunumoj Våle kaj Ramnes. La nova nomo Re memorigas pri la "batalo ĉe Re" en 1177, pri kiu raportis la poeto kaj kronikisto Snorri Sturluson en la sagao Heimskringla.





impreso de la komunuma pejzaĝo





Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo (norvege)



  • Kategorio Re (Vestfold) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár