Finnlando































































































Suomen tasavalta (finne)
Republiken Finland (svede)


Finnlando

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Maamme

Lokigo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Helsinko

Oficiala(j) lingvo(j)

finna lingvo, sveda lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

kristanoj: luteranoj 80,6%, ortodoksuloj 1,1%

Areo
 % de akvo
338 145 km²
9,4 %

Loĝantaro

5 501 043

Loĝdenso

16 loĝ./km²

Horzono
UTC+02:00

Interreta domajno

.fi

Landokodo
FIN

Telefona kodo
+358

Plej alta punkto
Halti

Plej malalta punkto

Balta Maro
Politiko

Politika sistemo

parlamenta respubliko

Ŝtatestro

Sauli Niinistö

Nacia tago
6-a de decembro

Sendependiĝo
deklarita la 6-an de decembro 1917; disde Rusio
Ekonomio

Valuto

eŭro

Esperanto-movado

Landa E-asocio

Esperanto-Asocio de Finnlando







v  d  r


Information icon.svg



Finnlando (ankaŭ Finnio, Finnujo, Finlando, SuomioSuomujo, finna Suomi) oficiale la Finnlanda Respubliko (finna Suomen tasavalta)[1] estas lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio, Norvegio kaj, per surmara limo, kun Estonio. La lando estas membro de Eŭropa Unio (ekde 1995) kaj de UN (ekde 1955). En la jaro 2017 ĝi festis la 100-jariĝon[2].




Enhavo






  • 1 Pri la nomo de la lando


  • 2 Geografio


  • 3 Ĉefaj urboj


  • 4 Administra divido


    • 4.1 Gubernioj




  • 5 Lingvoj


    • 5.1 Lingvopolitike




  • 6 Ekonomio


  • 7 Politiko


  • 8 Historio


  • 9 Kulturo


    • 9.1 Famaj finnlingvaj aŭtoroj


    • 9.2 Kuirarto


    • 9.3 Religio




  • 10 Esperanto-movado en Finnlando


  • 11 Cetere


  • 12 Eksteraj ligiloj


  • 13 Vidu ankaŭ


  • 14 Referencoj


  • 15 Eksteraj ligiloj





Pri la nomo de la lando |


En la finna ĝi nomiĝas Suomi, en la sveda Finland. En Esperanto la plej ofta nomo estas «Finnlando», en kiu «finn» estas la radiko (do la anoj de la ĉefa etno nomiĝas «finnoj»); uzante la saman radikon, ankaŭ eblas nomi la landon «Finnujo» aŭ «Finnio» (kvankam tiuj formoj maloftas).


Ĉar al kelkaj malplaĉas neprononceblo de la duobla konsonanto en la radiko «finn»[3], iuj uzas la radikon «suom» anstataŭe, do nomas la landon SuomioSuomujo. Tiu formo plaĉas al iuj esperantistoj — ne nur tial, ke ĝi devenas de la finnlingva vorto Suomi anstataŭ el fremda fonto, sed precipe ĉar ĝi evitigas la leksikan kolilizion de «Fin-lando» kaj la neprononceblon de «Finnlando», «finnlingva» kaj tiel plu.


Aliaj preferas uzi la radikon «finland» por la lando, do diri «Finlando»; la enloĝantoj tiam nomiĝas «finlandanoj» (tio do malebligas facile distingi inter enloĝantoj de Finnlando kaj la etnaj finnoj: ekzemple ĉu la finnlandaj sameoj, kiuj ja estas «finnlandanoj» kaj «suomianoj», estas finlandanoj?).



Geografio |


Salpausselkä (elparolo: [ˈsɑlpausˌselkæ]) estas la tri paralelaj altaj terkrestoj en Suda Finnlando.



Ĉefaj urboj |




Helsinki: luterana katedralo, urbdomo, venda placo, la Suda haveno, marto 2002


finna nomo, sveda nomo (nombro de loĝantoj)




  • Helsinki, Helsingfors (628 208; 2015-12-31)


  • Espoo, Esbo (269 802; 2015-12-31)


  • Tampere, Tammerfors (225 118; 2015-12-31)


  • Vantaa, Vanda (214 605; 2015-12-31)




Turku: la rivero Aura dum aŭtuna alta akvonivelo



  • Oulu, Uleåborg ( 200 071; 2016-09-19)



  • Turku, Åbo (185 908; 2015-12-31)


  • Jyväskylä (138 997; 2016-01-31)


  • Lahti, Lahtis (102 358; 2012-01-31)


  • Kuopio (97 552; 2012-01-31)


  • Kouvola (87 592; 2012-01-31)


  • Pori Björneborg (83 510; 2014-09-30)



Administra divido |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provincoj de Finnlando.

20 provincoj (maakunta), 342 komunumoj (kunta).



Gubernioj |


Pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj fine de 2009.


Ĝis la 31-a de decembro 2009 estis ses gubernioj en Finnlando:




  • Suda Finnlando (Etelä-Suomen lääni)


  • Orienta Finnlando (Itä-Suomen lääni)


  • Okcidenta Finnlando (Länsi-Suomen lääni)


  • Oulu-gubernio (Oulun lääni)


  • Laponia gubernio (Lapin lääni)


  • Alando (Åland/Ahvenanmaa)



Lingvoj |


La oficialaj lingvoj de Finnlando estas la finna kaj la sveda, kiujn la konstitucio difinas la naciaj lingvoj. Specialan statuson havas ankaŭ la samea en la kvar plej nordaj komunumoj de la lando. Finnlanda konstitucio certigas la rajton de sameoj (kiel indiĝena popolo), ciganoj kaj aliaj grupoj vivteni kaj evoluigi sian lingvon kaj kulturon.


La finna estas la gepatra aŭ ĉefa lingvo de proksimume 92% de la loĝantaro[4]) kaj la sveda de 5,5%[5]). Aliaj lingvaj malplimultoj estas la rusa (ĉ. 0,8%) kaj la estona (ĉ. 0,3% de la loĝantaro). La samean lingvon denaske parolas proksimume kvarono el la pli ol 7 mil finnlandaj sameoj. Estas cigana komunumo de proksimume 10 000 homoj.


Multaj urboj havas oficialan nomon en ambaŭ naciaj lingvoj: ekzemple la ĉefurbo estas Helsinki en la finna, Helsingfors en la sveda, simile Turku/Åbo, Vaasa/Vasa. Se la lingvo de la plimulto estas sveda, oni rekomendas unuavice la svedan nomon por internacia uzo, ekz. Jakobstad en la sveda, Pietarsaari en la finna kaj simile Ekenäs/Tammisaari, Kristinestad/Kristiinankaupunki. En oficiale dulingvaj komunumoj ankaŭ la stratnomoj kaj vojmontrilaj tekstoj estas dulingvaj.


Konvencian esperantigitan nomon havas preskaŭ nur la du urboj, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la urbo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso: Helsinko, Tampereo kaj Raŭmo. Komence de la 20-a jarcento estis uzata ankaŭ la esperanta nomo Helsingforso por Helsinko. En la praktiko la uzado ankoraŭ varias, kaj oni ofte vidas ankaŭ la neadaptitajn nomojn Helsinki kaj Tampere. Esperantigoj de aliaj urbonomoj estas tre maloftaj, sed okaze aperantaj.


Municipo estas oficiale dulingva en Finnlando, se almenaŭ 3 000 personoj aŭ 8% de la loĝantaro parolas la malplimultan lingvon. En la insulara provinco Alando tamen nur la sveda lingvo estas oficiale uzata.


Unu el la konkurencaj avantaĝoj en Finnlando estis la scipovo de lingvoj. Ĉiuj studentoj ĝis la mezlernejo lernas almenaŭ du lingvojn, ĉefe la anglan kaj devige la svedan. Laŭ okazinta en 2005 studo (Eurobarometer), 60% de la finnlanda loĝantaro asertis, ke ili scipovas paroli la anglan, 38% la svedan kaj 17% la germanan[6].



Lingvopolitike |


La sveda lingvo ludis gravan rolon en historio de Finnlando, iam estinte la ĉefa lingvo de kulturo kaj edukado. Ĝi estas daŭre instruata devige en ĉiuj finnalingvaj mezlernejoj, same kiel la finna en svedlingvaj lernejoj. De tempo al tempo okazas diskutoj pri ĉesigo de tia devo, Civitana iniciato por forigi el la eduksistemo la devigan lernadon de la sveda favore al la lernado de aliaj lingvoj estis akceptita por parlamenta voĉdonado en 2014 sed ne sukcesis fariĝi leĝo[7].



Ekonomio |



  • GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).

  • Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).



Politiko |


Ŝtatestro de Finnlando estas prezidanto de la respubliko (finne tasavallan presidentti, svede republikens president). Jare 1919 – 2000 Finnlando havis semi-prezidentan sistemon, sed en fino de 1980-jaroj oni startis malpliigi forton de la prezidanto kaj el la jaro 2000 Finnlando havas parlamentan sistemon, kie la prezidanto ne havas grandan politikan forton. Periodo de prezidanto estas ses jaroj.


Finnlanda parlamento (finne eduskunta, svede riksdagen) inkludas 200 parlamentanojn. La periodo de parlamento estas kvar jaroj.


Legu:



  • Politikaj partioj en Finnlando

  • Finnlanda parlamento


  • Listo de la ĉefministroj de Finnlando.



Historio |


La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusia Imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Dum la rusia regado la finnoj restis lojalaj, kaj rekompence rajtis teni sian konstitucion kaj apartan valuton, kiam en Rusio eĉ paroli pri konstitucio estis malpermesate. Post la rusia revolucio de 1905 la finnlandanoj sukcesis havigi al si pliajn rajtojn. En 1906 Finnlando estis la unua en Eŭropo, kiu enkondukis vere ĝeneralan kaj egalan elekto-rajton — ankaŭ virinoj rajtis voĉdoni kaj esti elektitaj. En la unuaj elektoj 1907 la socialdemokratoj iĝis la plej granda partio.


Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la Oktobra revolucio en Rusio, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. En januaro 1918 la socialistoj per puĉo kaptis la povon en Helsinko, kaj sekvis interna milito. Sin reciproke buĉis la finnaj ruĝuloj kaj blankuloj, kaj en Tampereo okazis la plej granda batalo de la ĝistiama nordia historio. Multaj finnoj (speciale inter ruĝuloj) mortis en koncentrejoj pro malsato kaj malsanoj. La interna milito lasis en la socio profundajn vundojn.


Post la interna milito la regantoj tre favore sin tenis al Germanio, ĉar de tie ili dum la milito ricevis helpon. Oni decidis igi la ĵus sendependiĝintan Finnlandon reĝlando, kaj eĉ elektis germanan princon reĝo. Germanio tamen malgajnis la Unuan mondmiliton. Finnlando iĝis respubliko, kaj la taskojn de reĝo ricevis la prezidento.


Dum la jaroj 1920-30 estiĝis dekstremaj naciismaj organizoj, kiuj interalie instigis kverelojn kontraŭ la sved-lingvanoj. En 1930 oni post longa kampanjo de la dekstruloj malpermesis la agadon de la komunistoj, sed en 1932 la dekstro post nesukcesa puĉo grandparte perdis sian influon.


Eĉ pli firmigis la socion la atako de Sovetio en 1939. Dum longa intertraktado aŭtune 1939 Sovetio postulis de Finnlando cedon de teritorio por sekurigi Leningradon, kaj novembre Stalin transiris de vortoj al armiloj. Li tamen vane esperis helpon de la finnaj komunistoj: la tuta popolo unuanime partoprenis en la t.n. “Vintra milito” kontraŭ la agresinto.


Stalin ne sukcesis konkeri la tutan Finnlandon, sed ja estis ceditaj teritorioj, i.a. la dua plej granda urbo de tiama Finnlando, Viborgo (finne Viipuri). Finnlando komencis serĉi apogon de la faŝisma Germanio. En 1941 Finnlando partoprenis en la Hitlera atako kontraŭ Sovetio, unue por rekonkeri siajn perditajn teritoriojn, sed poste por konstrui “Grand-Finnlandon” (en finna historiografio tiu milito nomiĝas la Daŭriga milito).


Germanio tamen denove malvenkis, kaj Finnlando devis ekkonstrui novajn rilatojn kun sia granda najbaro. En la pactraktato (1944) Finnlando cedis pluajn teritoriojn al Sovetio, devis propraforte eligi el la lando restojn de la naziaj trupoj (vd. Laplanda milito), sed la lando estis neniam okupita de sovetiaj trupoj.


Post la milito la komunistoj denove rajtis agadi, kaj komence ili havis grandan influon. En 1948 estis subskribita traktato pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo kun Sovetio, kaj dum multaj jardekoj bonaj rilatoj kun Sovetio estis la fundamento de la finnlanda ekstera politiko.


Kvankam la demokratio neniam endanĝeriĝis, Sovetio ofte senteble influis ankaŭ la internan politikon. En 1962 Sovetio forte reagis kontraŭ koalicio de socialdemokratoj kaj dekstraj burĝaj partioj, kiuj celis malhelpi la reelekton de prezidento Urho Kekkonen (1900-1986). La koalicio dissolviĝis kaj Kekkonen estis reelektita.


Kekkonen, kiu sciis varti la delikatajn rilatojn de Finnlando al Moskvo, restis prezidento dum kvarona jarcento, de 1956 ĝis malsaniĝo en 1981. Precipe pro sia lerta ekstera politiko, Kekkonen ekhavis escepte fortan povon ankaŭ en la interna politiko.


Dum la tempo de Kekkonen la internacia pozicio de Finnlando daŭre fortiĝis. En 1975, kiam la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estis fondita en Helsinko, la neŭtraleco de Finnlando estis vaste rekonita.


Krom politikan, Sovetio havis ankaŭ grandan ekonomian signifon por Finnlando. La drasta malkresko de la komerco kun Sovetio/Rusio post la 1980-aj jaroj profundigis la ekonomian krizon, kaŭzitan de la internacia konjunkturo, kaj la senlaboreco atingis rekordon: de 3,4% en 1990 ĝi altiĝis en tri jaroj al 22%.



Kulturo |


Sisu estas tipa finna termino kiu signifas ion en la senco de "obstino, persisto, fera volo por fini certan, ofte longdaŭran taskon".



Famaj finnlingvaj aŭtoroj |


Aleksis Kivi - Elias Lönnrot - Mika Waltari - Arto Paasilinna, Juhana Heikki Erkko, Ulla-Lena Lundberg, Anja Snellman.



Kuirarto |



  • Finnlanda kuirarto

  • Finna pano



Religio |


La Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando (finne Suomen evankelis-luterilainen kirkko, svede Evangelisk-lutherska kyrkan i Finland) kaj la Ortodoksa Eklezio de Finnlando estas la du popolaj eklezioj de Finnlando.



Esperanto-movado en Finnlando |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Finnlando.

La historio de la frua Esperanto-movado estas legebla en jena artikolo el Enciklopedio de Esperanto: Frua Esperanto-movado/Finnlando.


Vidu ankaŭ : Finnlanda esperantista junulara organizo



Cetere |


Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).


En Finnlando troviĝas multe da sovaĝejaj kabanoj.



  • Saŭno


  • Sisu, finna identeca koncepto


  • Kalevala, la nacia finna epopeo


  • Puuko, malgranda tradicia finna tranĉilo


  • Sahti, tradicia finna biero

  • Festivalo Arta Lumo


  • Mynämäki, (multlingva arto)


  • Jean Sibelius, la plej konata finna komponisto


  • Kantelo, nacia finna muzikinstrumento

  • Timo Väänänen, finna muzikisto, kantelisto kaj esperantisto


  • Lordi, rokgrupo kiu partoprenis la Eurosong-festivalon


  • Vârttinä, kantgrupo


  • Wimme Saari, samea muzikisto de jojko


  • Mari Boine - samea kantistino


  • Eila Hiltunen, plej konata skulptistino pro la Sibelius-monumento en Helsinki.


  • Alvar Aalto, arkitekto


  • Aki Kaurismäki, reĝisoro


  • Mika Kaurismäki, reĝisoro


  • Gustaf John Ramstedt, diplomato, sciencisto.


  • Mauno Koivisto, politikisto


  • Urho Kekkonen, poltikisto



Eksteraj ligiloj |



  • www.finland.fi

  • www.visitfinland.com

  • www.sauna.fi

  • (multlingva retejo) SuomiFinland100




  • Finnlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Finnlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Vidu ankaŭ |



  • Vintra milito

  • Daŭriga milito

  • Listo de urboj de Finnlando

  • Landnomoj

  • La nunaj finnaj eŭro-moneroj, kaj la antaŭa nacia valuto finna marko

  • Finnoj

  • Svedlingvaj finnlandanoj

  • Kvarken (arkipelago kaj monda heredaĵo)



Referencoj |





  1. "Republic of Finland", or "Suomen tasavalta" in Finnish, "Republiken Finland" in Swedish, and "Suoma dásseváldi" in Sami, is the long protocol name, which is however not defined by law. Legislation recognises only the short name. (En angla)


  2. (franca) La Finlande célèbrera en 2017 le Centenaire de son accession à l’indépendance (Finnlando festos en 2017 la centjariĝon de sia aliro al la sendependeco), SuomiFinland100, allirite la 26-an de novembro 2018.


  3. Oni jes povas escepte prononci «finno» simile al sen-noma, distribuante nn inter du silaboj; tamen tio fiaskas pri nnl el «Finnlando»: unue, la sialbokomenca nl el Fin-nlando estas ne nur nekutima, sed eĉ fonetike malebla por multaj esperantistoj; due, tia dissilabado kolizius kun la morfologio (kp Gron-lando). La dissilabado Fin-n-lando implicas silabofaran [n̩], kiu en Esperanto ne ekzistas.


  4. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index_en.html


  5. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index.html


  6. Europeans and languages, 2005


  7. (finna) Monikielinen Suomi - ruotsi valinnaiseksi (finna plurlingveco - la sveda libere elektebla)




Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Finnlando en la vikio de UEA esperante

  • tradiciaj vestoj de Finnlando






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár