Gottfried August Bürger
Literaturo - Germanlingva literaturo - Germana lingvo
Gottfried August BÜRGER (naskiĝis la 31-an de decembro 1747 en Molmerswende - mortis la 8-an de junio 1794 en Göttingen) estis germana verkisto.
Li studis juron, sed laboris kiel oficisto, ekde 1789 li estis profesoro de estetiko en Göttingen, multe li tradukis kaj redaktis gazeton Deutsche Musenalmanach (Germana Almanako de Muzoj, 1779-1794). Li estas konsiderata kiel kreinto de germana balado, bazita sur la folklora tradicio. Mondan famon certigis al li la plej bona prilaboro de aventuroj de barono Münchhausen.
Verkoj |
Der Bauer an seinem durchlauchtigen Tyrannen (Kampulo al sia plej moŝta tirano, 1773)
Lenore (Lenora, 1774)
Das Lied vom braven Mann (Kanto pri brava viro, 1777)
Der wilde Jäger (Sovaĝa ĉasanto, 1778)
Des Pfarrers Tochter von Taubenhain (Filino de paroĥestro el Taubenhain, 1781)
Des Freiherrn von Münchhausen wunderbare Reisen zu Wasser und zu Lande, Feldzüge und lustige Abenteuer, wie er dieselben bei einer Flasche Wein im Zirkel seiner Freunde zu erzählen pflegte (La mirindaj vojaĝoj de barono de Münchhausen sur akvo kaj tero, militiroj kaj amuzaj aventuroj, pri kiuj li rakontadis ĉe botelo de vino en rondo de siaj amikoj, 1786)
En Esperanto aperis |
Per mirigaj aventuroj piprita vojaĝo de la barono Fonmunkhauzo (Burgjero Gotfredo Augusto). [El la germana lingvo trad. Ŝulco Rikardo. - 1. eld. Paderborn: Esperanto-Centro, 1991. - 31 p.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.ub.uni-bielefeld.de/diglib/2005/buerger_gedichte
- http://literaturnetz.org/autoren/gottfried_august_buerger
- http://gutenberg.spiegel.de/schiller/buergerg/buergerg.htm
- http://freiburger-anthologie.ub.uni-freiburg.de/fa/fa.pl?cmd=autoren⊂=list&add=autoren&id=16&sort=autor