Fino de la Tero






Land's End.




Land’s End (fino de la tero en februaro).




Fino de la Tero kaj la malprofundaĵoj antaŭ la marbordo kaj la lumturo Longship.





vrako en la jaro 2003 de sinkinta kargoŝipo RMS Mülheim.


Fino de la Tero, angle Land’s End aŭ kornvale Penn an Wlas [KK] aŭ Pen an Wlas [UCR]), proksime de Penzance, Kornvalo, estas vilaĝo kaj samnoma terlango. La pinto de la terlango estas la plej okcidenta punkto de Anglujo sur la ĉefa insulo Grandbritio. Ĉirkaŭ 40 km sudoriente troviĝas sur la duoninsulo The Lizard la Lizard Point, la plej suda punkto de Grandbritio, do tuj en la najbareco. La ĉirkaŭ 45 km sudokcidente situantaj Scilly-insuloj estas la plej okcidenta punkto de Anglujo. Dum klara vetero eblas vidi la ĉirkaŭ 60 m altaj klifoj super la Atlantiko. Krome de la „Fino de la Tero“ oni povas vidi la du kilometrojn sude situantan Longship lumturon (1795, respektive novkonstruaĵo el la jaro 1893), kiu staras sur kvarcita kaj serpentinita insulo.


Proksime situas la lumturo Pendeen kaj norde de ĝi la Kabo Kornvalo. Ĉi tie komenciĝas la kanalo de Bristol kaj la Irlanda maro al la nordo kaj al la sudo la Manika Markolo.


Estas hotelo kaj aliaj turismaĵoj tie, sed ne vere iu vilaĝo.


Ĝi plej famas pro la kutimo vojaĝi de tie al John o' Groats.



Literaturo |


  • Emil Hübner: Antivestaeum. In: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE). Band I,2, Stuttgart 1894, Sp. 2561.



  • Fino de la Tero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Fino de la Tero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




50.068722222222-5.7171666666667








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár