Aoos
Aoos aŭ Vjosë (greke Αώος) estas rivero en nordokcidenta kaj sudokcidenta Albanio.
Ĝia totala longeco estas preskaŭ 272 kilometroj (169 miloj), de kiu la unuaj 80 kilometroj (50 miloj) estas en Grekio kaj la restantaj 192 kilometroj (119 miloj) estas en Albanio.
Ĝia fonto estas en Grekio, specife en la Pindo montoj en Epiro, proksime al la vilaĝo de Vovousa.[1][2] Unu artefarita lago estis konstruita ĉe altitudo de 1350 metroj kaj estas akvo-energia akvobaraĵo en loko ekde 1987.[3] Ĝi fluas tra la Vikos–Aoos Nacia Parko, kie ĝi formas imponajn kanjonojn. Ĝi fluas tra Konico kaj eniras Albanion proksime al Çarshovë. Ĝi daŭras nordokcidente tra Përmet, Këlcyrë, Tepelenë, Memaliaj, Selenicë kaj Novoselë. Ĝi fluas en la Adriatiko, nordokcidente de urbo Vlorë.
Enhavo
1 Nomo
2 Homa historio
3 Grekio
4 Mapo
5 Referencoj
6 Fonto
Nomo |
La rivero estas konata kun malsamaj nomoj. Dum antikveco ĝin vokis Aoos (Ἄωος, Ἀῶος, Ἀῷος) en la greka kaj Aous en latina. En Albanio ĝi estas vokita Vjosë aŭ Vjosa, kiam en Grekio ĝi estas konata de ĝia antikva nomo (Αώος en la moderna greka orthografio), tiel kiel Vovousa (Βοβούσα) aŭ Aias (Αίας, Αἴας).[4]
Homa historio |
En la greka mitologio, Aoos estas epiteto aŭ nomo de Adonis.[5][6] Aoos estis ankaŭ la nomo de la unua reĝo de Kipro. rivero kaj monto en Kipro estis ankaŭ nomita Aous.[7][8]
Hecateo (550–476 BC) mencias al la rivero kiel Aias (greko: Αἴας), la nomo Anios (greke Αἴας: Ἄνιος) uzas Plutarko en Caesar, kiam Polibio, Livio kaj Strabono uzas la terminon Aoos.[9] La Tesprotia tribo de Paraoeoi ricevis ilian nomon de la rivero, kiel loĝantaj apud ĝin. Paŭzanio skribas pri "ŝarkoj" (greke θηρία) en la rivero, kiel ĝi fluas tra Tesprotio.[10] Ĝi estis menciita kiel Avos (greke Αύος) de Stephanus de Bizantium[11] en la 6a jarcento AD.
Grekio |
La Vikos–Aoos Nacia Parko (greke Εθνικός Δρυμός Βίκου–Αώου, Ethnikós Drymós Víkou–Aóou), fondita la jaro 1973 estas nacia parko en la regiono de Epiro en nordokcidenta. La nacia parko ampleksas 126 kvadratajn kilometrojn (31,135 akreojn) de monta tereno, kun multenombraj riveroj, lagoj, kavernoj, profundaj kanjonoj, densaj pinofitoj kaj falfoliaj arbaroj. [12]
Mapo |
Referencoj |
↑ Acta hydrochimica et hydrobiologica
↑ Epirus Vetus: the archaeology of a late antique province
↑ Egnatia Municipality
↑ Λαμπρίδης Ιωάννης "Ζαγοριακά", Τυπογραφείον Αυγής, Αθήνα, 1870
↑ Parthenius of Nicaea
↑ Greek and Egyptian Mythologies
↑ Orion: the myth of the hunter and the huntress
↑ Parthenius of Nicaea
↑ Dictionary of Greek and Roman Geography (1854)
↑ Paus. 4.34,"But the rivers of Greece contain no terrors from wild beasts, for the sharks of the Aous, which flows through Thesprotia, are not river beasts but migrants from the sea."
↑ Ethnica Epitome,"Παρά τον Αύον ποταμόν"
↑ Trakolis: p. 3
Fonto |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aoös en la angla Vikipedio.