Carl Theodor von Piloty



















































Carl Theodor von Piloty

Karl von Piloty.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de oktobro 1826 (1826-10-01)
en Munkeno

Morto

21-an de julio 1886 (1886-07-21) (59-jara)
en Münsing

Tombo
Alter Südfriedhof

Ŝtataneco

Germanio

Alma mater
Academy of Fine Arts, Munich

Profesio
pentristo, universitata profesoro

Lingvoj

germana lingvo
Familianoj

Infanoj
Oskar Piloty, Robert Piloty

Patro
Ferdinand Piloty

Frat(in)o
Ferdinand von Piloty







v  d  r


Information icon.svg



Carl Theodor von Piloty, ankaŭ literumata Karl (naskiĝis la 1-an de oktobro 1826 en Munkeno; mortis la 21-an de julio 1886 en Ambach am Starnberger See, nuntempe parto de la komunumo Münsing) estis germana pentristo.



Vivo |






la itala astrologo Giovanni Battista Seni ĉe la mortinta Wallenstein (1855)


Piloty post la lernejaj jaroj iĝis pentristo kaj specialiĝis pentri grandformatajn realismajn scenojn de historiaj eventoj, kun plej detala bildigo de vestaĵoj, objektoj, vizaĝoj kaj fonoj de la scenoj. Li iĝis fama en tiu ĝenro de pentroarto, kaj en 1856 fariĝis profesoro de la Akademio de Bildaj Artoj en Munkeno. En 1874 li iĝis ties direktoro. Li estis ambicia kaj aprezata instruisto; inter liaj studentoj inter alie estis la pentristoj Franz von Lenbach, Franz Defregger, Rudolf Epp kaj Hans Makart.


Lia monumenta pentraĵo „Allegorie Monachia“ ekde septembro 2004 denove publike videblas en la nova urbodomo de Munkeno. Ĝi grandas 15,30 oble 4,60 metrojn; en la pentraĵego bildiĝas 128 personoj el la urba historio de Munkeno, eksplicite malatentante membrojn de la nobela dinastio de Vitelsbaĥoj. La verko unuafoje ekprezentiĝis la 21-an de julio 1879 en la munkena urbodomo, sed en 1952 transportiĝis al arkivo. La restaŭrado daŭris inter la jaroj 2000 kaj 2004 kaj kostis duonmilionon da Eŭroj.


Ankaj lia patro Ferdinand Piloty (la pli maljuna, 1786-1844) kaj lia frato Ferdinand von Piloty (la pli juna, 1828-1895) estis pentristoj. Ferdinand von Piloty la pli juna kreis monumentajn murpentraĵojn en la Bavaria Nacia Muzeo (Bayerisches Nationalmuseum), en la munkena muzeo Maximilianeum, en la urbodomo de Landsberg am Lech kaj en la kastelo Neuschwanstein.






Morto de Julio Cezaro (1865)






la ĝermana nobelino Thusnelda en la triumfa parado de la romia armeestro Germanicus (1873)


La filo de Carl von Piloty, Oskar Piloty, estis signifa kemiisto, kiu mortis soldatserve en la Unua Mondmilito.



Elektitaj verkaĵoj |




  • Baniĝantaj knabinoj (1849)


  • La nutristino (1853)


  • Bildoj por la muzeo Maximilianeum en Munkeno (1854)


  • Seni (la itala astrologo Giovanni Battista Seni) ĉe la mortinta Wallenstein (1855, Munkeno, muzeo Neue Pinakothek)


  • Nerono post la incendio de Romo (1860, Budapeŝto kaj Munkeno)


  • Enmarŝo de la krucmilitistoj en Jerusalemo (1860)


  • Maria Stuart aŭdanta sian verdikton pri morto (1869, Munkeno, muzeo Neue Pinakothek)




  • (la ĝermana nobelino) Thusnelda en la triumfa parado de (la romia armeestro) Germanicus (1873, Munkeno, muzeo Neue Pinakothek)


  • Allegorie Monachia (alegorio de Munkeno, 1879, Munkeno, urbodomo)


  • Morto de Julio Cezaro (1865)

  • La mateno antaŭ la Batalo sur Blanka Monto

  • La malliberigo de la filoj de la reĝo Eduardo la 5-a de Anglio

  • La morto de Aleksandro la Granda

  • La liberigo de Jerusalemo fare de Gotfredo de Bouillon


  • Fondiĝo de la Katolika Ligo per la duko Maksimiliano la 1-a de Bavario (manĝosalono de la fondaĵo Maximilianeum en Munkeno)



Eksteraj ligiloj |


  • artikolo pri la pentristo en la germanlingva enciklopedio Meyers de 1905



  • Carl Theodor von Piloty en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Carl Theodor von Piloty en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár