Edward Lear






Edward Lear en 1887


La angla pentristo, ilustristo kaj verkisto Edward LEAR [lir] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Londono kaj mortis la 29-an de januaro 1888 en San Remo, Italio.


Liaj unuaj publikaĵoj estis pentraĵoj pri birdoj kaj ilustritaj vojaĝraportoj. Famon li tamen gajnis pro sia sensenca poezio. Sian unuan tiuspecan verkon A book of nonsense li origine kreis por la nepoj de sia dunganto. Ĝi estis riĉe ilustrita kaj entenis la plej ŝatatajn lirikaĵojn de Lear: limerikojn. Pluraj samspecaj verkoj sekvis, sed krom amuzon ili ankaŭ respegulis iusencan melankolion rezultantan el la depresioj je kiuj la aŭtoro suferis.



Famaj verkoj |



  • Illustrations of the Family of the Psittacidae, or Parrots (1832)

  • Illustrated excursions in Italy (1846)

  • A book of nonsense (1846)

  • Nonsense Songs, Stories, Botany and Alphabets (1871)

  • More Nonsense, Pictures, Rhymes, Botany, etc. (1872)

  • Laughable lyrics (1877)



En esperanto aperis |




  • La Strig' kaj la Kato—Trad. Pejno Simono.[1]

  • La Dongo, kies nazo lumemas. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 207.

  • La jumblioj. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 206.



Referencoj |





  1. La strig' kaj la kato (el Retarkivo 2005)





  • Edward Lear en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Edward Lear en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár