Vlorë
Vlora (albane Vlorë, itale Valona, greke Βαλόνα) estas la dua plej granda havenurbo en meza Albanio, ĉe la Adriatiko, ĉe enirejo de la Vlorë-golfo. Ĝi havas ĉirkaŭ 87 000 loĝantojn (2004), kaj estas la administra centro de samnoma provinco kaj distrikto.
Ĝi havis ĉiam strategian signifon, batalis por ĝi multaj nacioj dum la historio. La 28-an de novembro 1912, Ismail Qemali tie proklamis sendependecon de Albanio. La italoj okupis ĝin dufoje (1915—1920, 1939).
Sur Insulo Sazano funkciis dum la dua mondmilito itala kaj germana submarŝipa apogpunkto, poste uzis ĝin Sovetunio ĝis 1961.
La haveno estas interligita kun la naftokampoj kaj kun la naftorafinejo de Cërrik.
Vidu ankaŭ |
- Historio de Albanio