Gjirokastër
Gjirokastër (konata ankaŭ sub pluraj alternativaj nomoj) estas urbo en la suda Albanio kun 43 000 loĝantoj. Kuŝanta en historia regiono Epiro, ĝi estas la ĉefurbo kaj de la distrikto Gjirokastër kaj de la pli granda provinco Gjirokastër. Ĝia historia urboparto estas Monda heredaĵo de Unesko, listigita kiel "malofta ekzemplo de bone konservita otomana urbo, konstruita fare de terkultivistoj de granda biendomo". Gjirokastër situas en valo inter la montoj Gjerë kaj la rivero Drino, je 300 metroj super la marnivelo. Gjirokastër estas la naskiĝloko de la iama albana komunisma gvidanto Enver Hoĝa kaj fama verkisto Ismail Kadare. Ĝi gastigas la Universitaton Eqrem Çabej
Laŭ albanoj, la urbo estas hejmo de etna greka komunumo, same kiel la komunumoj de vlakoj kaj romaoj. Gjirokastër estas konsiderata la centro de la greka komunumo en Albanio.