Sonora-Dezerto
Sonora-Dezerto estas montara dezerta, seka areo en okcidenta parto de federacia ŝtato Arizono, sudorienta parto de Kalifornio, okcidenta parto de meksikaj federaciaj ŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Sonoro.
Al tiu varmega, seka areo apartenas ankaŭ la Kolorado- kaj Yuma-dezerto. Oni povis elformi kultiveblajn agrojn per akvumado, ekz en la valoj de Coachella kaj Imperial.
Dum la vintraj monatoj multaj turistoj vizitas la mildklimatajn ripozejojn de Sonora-Dezerto, inter ili Palm Springs en Kalifornio, same Tusono kaj Fenikso en Arizono.
En la dezerto troviĝas kelkaj indianaj rezervejoj (ekz. Papago, Pima).
Biogeografio |
Fitogeografie, Sonora-Dezerto estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarktisa Regno (vidu : Flaŭra regno).
Biogeografie, Sonora-Dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono Sonora- kaj malsupra-kalifornia dezertoj. Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.
Vidu ankaŭ |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Ekoregionoj en Meksiko
- Konservada stato de ekoregiono
Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto | Meksiko |
NA1302 Centra-meksika kserofitaro | Meksiko |
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto | Meksiko, Usono |
NA1305 Grand-basena arbustara stepo | Usono |
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro | Meksiko |
NA1308 Mojave-Dezerto | Usono |
PA1310 Sonora-Dezerto | Meksiko, Usono |
|
|
Eksteraj ligiloj |
angle Ekoregiono NA1310 : Sonora-Dezerto (WWF)
angle Ekoregiono NA1310 : Sonora-Dezerto (Bioimages)
angle Sonora-Dezerto (Globalspecies)
angle Situo de la ekoregiono NA1310 : tajpu Sonoran desert
angle Tutmondaj 200; numero 130 : Sonora- kaj malsupra-kalifornia dezertoj (WWF)