Sankt-lukaj kserofitaroj
La sankt-lukaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia Duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko. Antaŭ dek milionoj da jaroj, dum la mioceno, la regiono estis izolita insulo. Tial ĝi enhavas multajn endemiajn speciojn. Post turniĝado al pli arida kontinento estiĝis speciigo en la ekoregiono, kaj granda biodiverseco. Tiu areo entenas la plimulton de la specioj kiuj troviĝas en la duoninsulo.
Enhavo
1 Priskribo
2 Minacoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La sankt-lukaj kserofitaroj kovras areon de 3 900 kvadrataj kilometroj en la suda pinto de la subŝtato de Suda Malsupra Kalifornio, apud la urbo Cabo San Lucas. La kserofitaroj etendiĝas ekde la marbordo ĝis altitudo de 250 metroj, kie ekas la laguna-montaraj sekaj arbaroj.
Minacoj |
La ekoregiono estas endanĝerigata kaŭze de paŝtado de brutaro kaj ĉasado de karnomanĝuloj.
Vidu ankaŭ |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Ekoregionoj en Meksiko
- Konservada stato de ekoregiono
- Meksikaj loknomoj
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
|
Eksteraj ligiloj |
angle Ekoregiono NT1314 : Sankt-lukaj kserofitaroj (WWF)
angle Sankt-lukaj kserofitaroj (WWF-Wildworld)
angle Sankt-lukaj kserofitaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
angle Sankt-lukaj kserofitaroj (The Encyclopedia of Earth)
angle Sankt-lukaj kserofitaroj (Globalspecies)
angle Situo de la ekoregiono : tajpu San Lucan xeric scrub
angle Tutmondaj 200; numero 130 : Sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj (WWF)