William Kwong Yu Yeung

























































































































































































































































































William Kwong Yu YEUNG (ĉine 楊光宇, naskiĝis en 1960 en Honkongo) kromnomita ankaŭ Bill YEUNG, estas kanada, ĉindevena amatora astronomo.


Li enmigiris en Kanadon en 1987 kaj observas elde observatorioj en Kanado kaj Usono : Li komencis en la Observatorio Rock Finder (UAI-kodo 652) en Kalgario (Alberto, Kanado) kaj iris en la Observatorion Desert Beaver (UAI-kodo 919) en Eloy (Arizono, Usono), poste li konstruis sian propran Observatorion Desert Eagle (UAI-kodo 333) en Benson (Arizono, Usono).


Li estas unu el plej abundaj malkovrintoj de asteroidoj : laŭ Minor Planet Center li malkovris 2009 numerotitajn asteroidojn[1] inter 1994 kaj 2008, el kiuj 2 kunmalkovritaj kun Jim Riffle ; li malkovris ankaŭ la kometon 172P/Yeung.


Li estas konata ankaŭ kiel malkovrinto de la objekto J002E3, kiun oni kredis esti asteroideto en orbito ĉirkaŭ Tero, sed estis identigita kiel la tria etaĝo de la lanĉo-veturilo Saturn 5 de la misio Apollo 12.[2]


La asteroido 40776 Yeungkwongyu, malkovrita de Roy A. Tucker, estis nomita en lia honoro.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)


  2. J002E3 ero de la raketo Saturn V, el PGJ Astronomie 12-a de septembro 2002 (france)


  3. JPL Small-Body Database Browser 40776 Yeungkwongyu ((1999 TA21) (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle William Yeung Kwong-yu, el Time Out Hong Kong


  • angle Desert Eagle Observatory, oficiala paĝo























Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár