Bīruta Rozenfelde


























Bīruta ROZENFELDE

Personaj informoj

Naskiĝo

18-a de decembro 1933

Nacieco

latva

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Bīruta ROZENFELDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1933) estas latva esperantistino. Ŝi pasigis 7 jarojn de sia vivo en la Amura provinco de Soveta Unio (kiu fakte estas la samo kiel Amura provinco de Rusio), ĉar ŝia familio tien estis deportita.[1]



Esperanta vivo |


Ŝi interesiĝis pri Esperanto tra sia patro, kiu mem estis aktiva esperantisto. Post reveno al Latvio en la jaro 1956 ŝi sekvis Esperanto-kurson kaj fariĝis movada aktivulino. Bīruta Rozenfelde organizis en la jaro 1959 la unuan Baltian Esperanto-Tendaron (BET, intertempe portante la nomon Baltiaj Esperanto-Tagoj), kiu en la jaro 2014 okazos la 50-an fojon. Daŭre ŝi aktive partoprenas en la organizado de tiu evento. En la jaro 1993 Bīruta Rozenfelde faris prelego- kaj kantovojaĝon tra Finnlando. Ŝi partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj kaj reprezentis la Latvian Esperanto-Asocion de 1995 ĝis 2010 kiel komitatanino A. Ŝi estas gvidantino de la Esperanto-klubo ĉe la Latva Societo de Rigo kaj vicprezidantino de Latvia Esperanto-Asocio.



Honora membro de UEA |


La 20-an de julio 2013 la komitato de UEA dum sia unua sesio dum la 98-a UK de Esperanto en Rejkjaviko elektis ŝin kune kun Hallgrímur Sæmundsson kaj Roland Lindblom kiel honoran membron de Universala Esperanto-Asocio.



Referencoj |





  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 509, 2013-07-22






Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo