Distrikto Al Butnan




Koordinatoj: 30°0′0″N 24°0′0″O  /  30°N, 24°O / 30; 24 (Distrikto Al Butnan)























Distrikto Al Butnan




Shabiat Al Butnan since 2007.png
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Tobruk

Areo
83 860 km²

Loĝantaro
159 536 (stato de 2006)

ISO-kodo

LY-BU







v  d  r


Information icon.svg



Al Butnan - arabe البطنان شعبيـة, latinliterigo laŭ DMG al-Buṭnān - estas distrikto de Libio, situanta en al nordoriento de la lando, borde de la Mediteranea Maro. La distrikto limas oriente al Egiptio. La distrikta ĉefurbo estas Tobruk.



Geografio |


En la tuta teritorio de Al Butnan en la jaro 2003 vivis 144 527 loĝantoj, el ili 84 procentaĵoj (121 052 loĝantoj, stato de 2005) en la distrikta ĉefurbo Tobruk (arabe). La distrikto ampleksas areon de 83 860 km² kaj kiel la plejparto de Libio pejzaĝe konsistas el dezerto. La distrikto limas al la Mediteranea Maro kaj al la sekvaj distriktoj:




  • Darna - nordokcidente


  • Al Ŭahat - okcidente


  • Al Kufra - sude


Oriente la distrikto limas al Egiptio.


Gravaj loĝlokoj aparte de Tobruk estas Bardia kaj Al Ĝagbub. Ĉi-lasta urbo ĝis la jaro 2007 estis aŭtonoma urbo, kaj nur tiam integriĝis en la distrikton.



Historio |


La distrikto kaj aparte ties ĉefurbo en la Dua Mondmilito havis gravan rolon por la armeo de la kolonia potenco Italio.









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo