E@I






La emblemo de E@I.




Partoprenintoj de la seminario E@I-8 Lingvoj en interreto okazinta en novembro 2006 en Brno.


E@I (elparolu "e-ĉe-i"; oficiala nomo, ia. mallongigo de Edukado ĉe Interreto kaj Esperanto ĉe Interreto) estas politike neŭtrala, neregistara junulara organizo kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. E@I planiĝis en 1999 kaj formiĝis kiel laborgrupo dum same nomita seminario en la jaro 2000; en 2003 ĝi fariĝis faka sekcio de TEJO kaj en 2005 memstariĝis kiel organizo kun jura personeco registrita en Slovakio. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retpaĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri la kunuzeblo de Esperanto kaj interreto por tutmonde komuniki facile kaj rapide. E@I estas membro de Eŭropa Junulara Fondaĵo kaj de la Civitana Platformo por Multlingveco de la Eŭropa Komisiono. Projektoj de E@I estas finance subtenataj precipe de Esperantic Studies Foundation, de la eŭropuniaj programoj Junularo en ago kaj Tutviva lernado (agentejo EACEA), kaj de aliaj organizoj kaj unuopuloj. La plej konata projekto estas lernu!.




Enhavo






  • 1 Celoj


  • 2 La nomo


  • 3 Historio


    • 3.1 Frua periodo (1999-2000)


    • 3.2 Ludema periodo (2001-2002)


    • 3.3 Labora periodo (2002-2004)


    • 3.4 Organiza periodo (2005-2007)


    • 3.5 Profesia periodo (2008-nun)




  • 4 Organiza strukturo


    • 4.1 Membraro


    • 4.2 Estraro


    • 4.3 Dungitoj


    • 4.4 Staĝantoj kaj volontuloj


    • 4.5 Oficejo




  • 5 Agado


    • 5.1 Aranĝoj


      • 5.1.1 Seminarioj


      • 5.1.2 Somera Esperanto-Studado


      • 5.1.3 Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko


      • 5.1.4 Ceteraj




    • 5.2 Interretaj projektoj


      • 5.2.1 Aktive prizorgataj


      • 5.2.2 Funkciantaj sen prizorgo


      • 5.2.3 Transdonitaj al aliaj organizoj


      • 5.2.4 Partneraj projektoj




    • 5.3 Eldonaĵoj




  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Celoj |




Kleriga programero pri Vikipedio organizita de E@I dum la 93-a UK.


La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:



  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;

  • subteni lernadon pri kaj uzadon de interretaj teknologioj kaj lingvoj;

  • helpi validigadon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de ties Deklaracio de homaj rajtoj.


Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.


Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi la interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.



La nomo |


La litero "E" en la nomo E@I montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta kunteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.


La litero "I" en la nomo E@I indikas ke la organizo okupiĝas pri komunikiloj kiel Interreto. En pli vasta kunteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Interkulturo, Informo, Ideo, Inspiro.


La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon.


Ofte uzataj liberaj tradukoj de la mallongigo estas "Edukado@Interreto" aŭ "Esperanto@Interreto", sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni ekde la memstariĝo de la organizo en la jaro 2005 oficiale uzas nur la mallongigan formon de la nomo "E@I".



Historio |



Frua periodo (1999-2000) |




Programero de E@I dum la 48-a Internacia Seminario (2004/05).


La ideo pri E@I ekestis la 12-an aŭ la 13-an de novembro 1999, kiam dum neesperantista seminario de junularaj organizoj el landoj ĉe la Balta maro kun kvindeko da partoprenantoj kunvenis la esperantistoj Hokan Lundberg (Svedio), Nastja Koĵevnikova (Rusio) kaj Dovilė Dimindavičiūtė (Litovio). Jam tiam elpensiĝis la nomo "Esperanto@Interreto" kaj ekestis ideo pri esperantista seminario kiu portu tiun nomon. Ĝi okazis de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo 2000 en popolaltlernejo Tollare apud Stokholmo en ĉeesto de 21 partoprenantoj el 6 landoj[1][2] kaj dum ĝi fondiĝis internacia laborgrupo kiu elektis por si la saman nomon. Tiam ankaŭ elektiĝis la retregiono "ikso.net".[3]Henning von Rosen kaj Hokan Lundberg prezentis la vizion de E@I dum la 56-a IJK en Honkongo. Jam tiam ĝi enhavis la proklamon ke "ne eblas tro emafazi la gravecon de ekesto de enretaj, vere funkciantaj lernmedioj, celantaj subteni kaj peri la ekutiligon de la planeda lingvo", kaj ankaŭ deziron ke aliro al kaj interreto kaj planeda lingvo fariĝu homaj rajtoj.[4] La fruan historion de E@I priskribis Hokan Lundberg en aŭgusto de 2003[5] kaj denove okaze de ĝia 10-jara jubileo.[6]



Ludema periodo (2001-2002) |


En 2001 E@I aĉetis la retregionojn ikso.net kaj tejo.org, kreis retpaĝarojn por TEJO, ties Komisiono por Eksteraj Rilatoj (KER) kaj la 58-a IJK (Pato Branco), kaj ankaŭ starigis propran fondaĵon "E@I" kadre de UEA/TEJO.[7][8] Dua seminario Esperanto@Interreto, okazigita de la 27-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro 2001 en Upsalo (en la gimnazio Katedralskolan[9]), jam estis multe pli granda kaj profesia kaj gajnis al la organizo novajn kunlaborantojn (rete aliĝis al ĝi 58 personoj[10], partoprenis 41 el 18 landoj[7]). La trian seminarion en Ĉaĉak (2002) oni pro kunlaboro kun neesperantistoj faris dulingva (estis uzata Esperanto kaj la angla lingvo).[11]



Labora periodo (2002-2004) |


Dum la jaroj 2002-2004 okazis grandaj laboroj pri interretaj projektoj, precipe lernu!, Lingva Prismo kaj Interkulturo. Unua skizo de lernu! prezentiĝis dum la konferenco CALICO 2002[12] en Davis (Usono) kie de la 26-a ĝis la 31-a de marto 2002[13][14] kunsidis la laborteamo de tiu "kurseja projekto de ESF".[15] En aprilo 2003 dum la seminario en Bostono la laborgrupo pliformaliĝis: formiĝis la unua estraro (kvinkapa)[16] kaj verkiĝis unua statuto.[17] Sekve de tio, la 25-an de julio 2003 dum la 59-a IJK en Lesjöfors E@I akceptiĝis kiel faka sekcio de TEJO[18] kaj la saman someron E@I starigis kunlaboron kun ILEI.[5] Dum la sesa seminario en Sarajevo en 2004 ligiĝis kontakto kun ILEI kiu rezultis en serio de seminarioj Flugiloj de Malfacila Vento.



Organiza periodo (2005-2007) |




Partoprenintoj de E@I-kunsido en Kaunas en julio de 2007, el kiu rezultis nova estraro.


Pro bezono de plia kresko kaj pli facila aliro al eksteraj subvencioj oni decidis doni al E@I juran personecon kaj ĝi estis la 14-an de novembro 2005 registrita kiel civitana asocio ĉe la Ministerio de internaj aferoj de la Slovaka respubliko. En la statuto, kiun verkis la tiamaj gvidantoj kaj aprobis ĝin la membroj de la laborgrupo, pro strategiaj kialoj oni kiel oficialan nomon de la organizo uzis la mallongigon E@I.[19] La 18-an de junio 2005 du aktivuloj de E@I, Hokan Lundberg (tiam ĝenerala sekretario) kaj Sonja Petrović geedziĝis en Beogrado.


Okaze de la 91-a UK en Florenco (2006) produktis E@I en rekorda kvanto de 9.000 ekzempleroj (la posta dua eldono ampleksis pliajn 3.000) la DVD-n Esperanto Elektronike.


La 1-an de aŭgusto 2007 estis inaŭgurita nova estraro[20] en kiu kiel prezidanto figuris tiama afergvidanto Peter Baláž. Ankaŭ inter la ceteraj novaj estraranoj troviĝis neniu el la fondintoj kaj fruaj aktivuloj. Du novaj estraranoj, Jevgenij Gaus kaj Peter Baláž, vizitis inter la 2-a kaj la 13-a de aŭgusto laŭ invito de ESF Japanion kaj reklamis tie la agadon de la organizo dum la 92-a UK en Jokohamo.[21] En septembro de 2007 E@I estis akceptita kiel membra organizo de la Eŭropa Junulara Fondaĵo (European Youth Foundation, EYF).



Profesia periodo (2008-nun) |





Yves Nevelsteen en prelegejo dum la 93-a UK (2008).


Dum kelkaj lastaj jaroj E@I pli kaj pli okupiĝas pri grandaj interretaj projektoj, sed fojfoje efektiviĝas ankaŭ grandskala eldona agado. Tiel la 10-an de septembro 2008 aperis kiel senpaga aldonaĵo al la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kompaktdisko titolita "Esperanto", mendita de la urbo Bjalistoko (tiam organizonto de la sekva, 94-a UK) kaj produktita de E@I en rekorda kvanto de 364.000 ekzempleroj.[22]. E@I foje okupiĝas ankaŭ pri projektoj ne unuavice esperantistaj sed proksimaj al celoj de la Esperanto-movado, ĉiam kun partopreno de esperantistoj kaj favore al aliaj malpli grandaj projektoj esperantistaj. Tiel ekzemple efektiviĝis en la jaroj 2009-2011 projekto por instrui la slovakan lingvon per interreto, por kiu E@I ricevis subvencion de 256.000 eŭroj de EACEA, la eduka agentejo de la Eŭropa komisiono. Pro siaj projektoj kiuj antaŭenigas lingvolernadon kaj multlingvecon, E@I helpe de EEU fine de la jaro 2012 fariĝis membro de la Civitana Platformo por Multlingveco de la Eŭropa Komisiono kaj ekde la jaro 2013 ĝia reprezentanto partoprenas en ties kunsidoj inter delegitoj de la 29 partoprenantaj eŭropnivelaj civitanaj organizoj.[23]


Kiel bona maniero ricevi novajn laborfortojn kaj kreskigi aktivulojn montriĝis organizado de laborstaĝoj por universitataj studentoj per la programo Erasmus. Post la unuaj spertoj akiritaj de Marek Blahuš en Francio en 2010-2011, dum la somero de 2011 faris sian staĝon en E@I samtempe tri junaj esperantistoj. Tiuj laboris jam en la unua fizika oficejo de E@I, kiun la organizo posedas ekde la 1-a de julio 2011 en Partizánske, laŭ kunlaboro kun ĝiaj urbaj instancoj. Sekvis pliaj staĝantoj, tiel ke ĝis marto 2013 la staĝantoj sume kontribuis al la agado de E@I per proksimume 600 labortagoj. Eksa staĝantino Dorota Rodzianko du monatojn post sia staĝo fariĝis en februaro 2013 salajrata dungito de E@I, jam la dua post Katarína Novotníčková kiu eklaboris en novembro de 2009 lige kun la projekto Slovake.eu. La 29-an de aprilo 2013 E@I estis akceptita kiel gastiganta (kaj sendanta) organizo de Eŭropa Volontula Servo en Partizánske, pro kio ĝi ricevis la ŝancon akceptadi krom staĝantoj ankaŭ stipendiatajn volontulojn (ĝis 30 jarojn aĝajn).


Dum februaro 2012, Peter Baláž, Indrė Pileckytė, Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus entreprenis esploran vojaĝon al Ĉinio kiel reagon al la kreskanta nombro de ĉinaj uzantoj ĉe lernu! kaj por esplori la eblon organizadi tie estonte aranĝon similan al SES.[24] La 15-an de decembro 2012 la E@I-kunordiganto Peter Baláž estis proklamita Esperantisto de la Jaro, ĉefe pro lia agado entreprenita kadre de la organizo (interretaj projektoj, eŭropuniaj projektoj, SES kaj KAEST, eldonaĵoj kaj atento al talentitaj junaj Esperantistoj).[25]Marek Blahuš, okupiĝanta pri komputila lingvistiko en kelkaj E@I-projektoj, elektiĝis la 25-an de aprilo 2013 kiel membro de la Akademio de Esperanto por naŭjara periodo.[26] Meze de majo 2013 E@I prezentiĝis samtempe dum Poliglota konferenco en Budapeŝto[27] kaj kiel invititoj ĉe la 90-a Germana Esperanto-Kongreso en Nurenbergo (aliaj invititaj gast-prelegantoj estis Humphrey Tonkin kaj Martin Haase).



Organiza strukturo |




Partoprenintoj de SES 2010, la renkontiĝo de lernu!-uzantoj (kaj do E@I-membroj).


La funkciado de E@I estas regulata de statuto, laŭ kiu la organizon estras tri- ĝis naŭkapa estraro. Aliaj organoj estas la elekta komisiono, la financa komisiono, kaj fine la membraro.



Membraro |


Membro de E@I rajtas esti ĉiu persono kiu konsentas kun la statuto kaj montras sian intereson liverante necesajn datumojn per interreta formularo aŭ retmesaĝo. Personoj en la aĝo inter 15 kaj 35 jaroj (inkluzive) estas regulaj membroj. Ceteraj personoj estas subtenantoj kaj ne havas voĉdonrajton. Membreco en E@I estas senpaga. Laŭ statistikoj en la retpaĝaro de E@I[28] estas nun ĉirkaŭ 20 mil membroj, kio plejparte ŝuldiĝas al la fakto ke uzantoj de lernu! per sia registriĝo en la paĝaro fariĝas ankaŭ E@I-membroj. En 40 landoj de la mondo nun ekzistas pli ol 100 membroj.



Estraro |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kategorio:Estraranoj de E@I.



Estraranoj de E@I dum JES 2010 (Nevelsteen, Blahuš, Gaus, Baláž).




Kunordiganto (Baláž), dungito (Novotníčková), staĝantoj (Hruška, Díaz Bautista, Desplantes) kaj staĝintoj (Hug, Blahuš) de E@I dum SES 2011.




Laboretoso en la oficejo de E@I en Partizánske (somero 2011).


La nuna estraro de E@I (en Marto 2015) konsistas el la jenaj personoj:[29]




  • Peter Baláž - kunordiganto, projektplanado


  • Marek Blahuš - ĝenerala sekretario


  • Yves Nevelsteen - kasisto


Origine en tiu ĉi estraro membris ankaŭ Judith Meyer, kiu poste demisiis, kaj Jevgenij Gaus.


La unuan estraron de E@I, elektitan en aprilo 2003 dum la seminario en Bostono, konsistigis Chuck Smith, Hokan Lundberg, Nastja Koĵevnikova, Ralf Gion Fröhlich kaj Sonja Petrović.[16] En postaj estraroj, dum E@I ankoraŭ estis Faka Sekcio de TEJO, membris ankaŭ interalie Slavik Ivanov kaj Heming Welde Thorbjørnsen.



Dungitoj |


Kvankam la agado de E@I dekomence dependas de volontuloj kaj finance la organizo estas plene dependa de subvencioj kaj donacoj, la kurantaj projektoj ebligas al ĝi teni kelkajn plentempajn salajratajn dungitojn, kiuj zorgas precipe pri kunordigo de la laboro kaj administrado.


Jen listo de ĝisnunaj dungitoj de E@I:









































































# Nomo Lando Laborloko Komenco Fino Salajro Ĉefaj respondecoj
1 Peter Baláž
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Partizánske
2007-08-01
daŭras malfiksa
kunordigado de la aktivaĵoj de E@I
2 Katarína Novotníčková (antaŭe Nosková)
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Trnava
2009-11-01
daŭras fiksa subteno de projektoj, verkado de monpetoj, korespondado, enhavo de projektoj, projekta mastrumado
3 Dorota Rodzianko
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Partizánske
2013-02-01

2016-01-31
fiksa administrado de EU-projektoj, administrado de Esperanto-aranĝoj kaj financa mastrumado
4 Veronika Matušková
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Partizánske
2014-04

2015-08-31
fiksa eksteraj rilatoj, verkado de monpetoj
5 Matthieu Desplantes
Flago-de-Francio.svg Francio
Partizánske
2015-01-16
daŭras fiksa tradukado kaj programado
6 Katarína Krutá
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio

2015-09-23
daŭras fiksa publikaj kaj eksteraj rilatoj


Staĝantoj kaj volontuloj |


Helpe de stipendiaj programoj, E@I komencis en 2010 akcepti staĝantojn – universitatajn studentojn, kiuj en la daŭro de kelkaj monatoj spertiĝas laborante por la organizo, kutime plentempe. Samtempe ilia staĝo enkalkuliĝas ankaŭ kiel parto de ilia universitata studo. Aldone ekde 2013 E@I gastigas ankaŭ volontulojn pere de EVS-programo.


Jen listo de ĝisnunaj staĝantoj kaj volontuloj de E@I:

















































































































































































































































































































































































































































































































# Nomo Studo Staĝo
Universitato Urbo Lando Fako Komenco Fino Urbo Lando Formo Stipendio
1 Marek Blahuš Masaryk-Universitato Brno
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
informadiko
2010-09-01

2011-05-09
Nancio
Flago-de-Francio.svg Francio
plentempe
Erasmus
2 Salomé Hug Universitato Nancio 2 Nancio
Flago-de-Francio.svg Francio

kognaj sciencoj

2011-03-07

2011-04-22
Nancio
Flago-de-Francio.svg Francio
partatempe neniu
3 Matthieu Desplantes ESIEA Ivry-sur-Seine
Flago-de-Francio.svg Francio
informadiko
2011-06-13

2011-09-02

Bratislavo, Partizánske

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
4 Juan Diego Díaz Bautista Universitato de Granado Granado
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio

politologio, administraj sciencoj kaj filozofio

2011-07-01

2011-10-31

Partizánske, Granado

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
plentempe
Erasmus
5 Miroslav Hruška Mendel-Universitato Brno
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

regiona evoluo kaj publika administrado

2011-07-01

2011-10-01
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
6 Konstantin Tiĥomirov Vroclava Universitato Vroclavo
Flago-de-Pollando.svg Pollando
ĉeĥa filologio
2012-07-01

septembre 2012
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
partatempe volontulado, neniu
7 Mateusz Kulka Vroclava Universitato Vroclavo
Flago-de-Pollando.svg Pollando

pola filologio / rusa filologio

2012-07-01

septembre 2012
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
partatempe volontulado, neniu
8 Anna Liszewska Vroclava Universitato Vroclavo
Flago-de-Pollando.svg Pollando
pola filologio
2012-07-01

2012-08-01
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
partatempe volontulado, neniu
9 Jiří Galuška Masaryk-Universitato Brno
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
juro
2012-07-01

2012-07-20
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe stipendio nesukcesinta
10 Dorota Rodzianko Universitato en Bjalistoko Bjalistoko
Flago-de-Pollando.svg Pollando
ekonomio
2012-07-23

2012-11-30
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
11 John Bauer[30]
Universitato François Rabelais Tours
Flago-de-Francio.svg Francio

lingvoj kaj internacia komerco

2012-11-05

2013-02-05
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
12 Zsófia Pataki Universitato de Szeged Szeged
Flago-de-Hungario.svg Hungario
kultura mediacio
2013-05-01

2013-09-24
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Campus Hungary
13 Romualda Jeziorowska Vroclava Universitato Vroclavo
Flago-de-Pollando.svg Pollando

ĉeĥa filologio, pola filologio, kulturscienco

2013-07-01

2013-09-30
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
14 Václav Zouzalík Masaryk-Universitato Brno
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
informadiko
2013-07-08

2013-10-08
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Erasmus
15 Matthieu Desplantes[31]
ESIEA Ivry-sur-Seine
Flago-de-Francio.svg Francio
informadiko
2013-10-09

2014-10-05
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
16 Kaan Kızılgün[31]
Universitato Yeditepe Istanbulo
Flago-de-Turkio.svg Turkio
grafiko
2013-10-09

2014-09-29
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
17 Rasmus Åkerlund[31]
Universitato de Lund Lund
Flago-de-Svedio.svg Svedio
komputika scienco
2014-09-16

2015-08-25
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
18 Matthias von Laer[31]
Ruprecht-Karls-Universitato Heidelberg
Flago-de-Germanio.svg Germanio
matematiko
2014-09-30

2015-09-29
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
19 Anna Liszewska[31]
Vroclava Universitato Vroclavo
Flago-de-Pollando.svg Pollando
pola filologio
2014-10-20

2015-09-30
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
20 Alberto Muzzu[31]
Universitato de Cagliari Sassari
Flago-de-Italio.svg Italio

2014-10-21

2015-09-06
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
21 Elena Ĥusanova Jekaterinburgo
Flago-de-Rusio.svg Rusio

2015-03-22

2016-02-27
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
22 Oleh Rohalskij Kievo
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio

2015-04-04

2016-02-27
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
23 Robert Nielsen Universitato Kolegio de Dublino Dublino
Flago-de-Irlando.svg Irlando

Ekonomiko kaj politiko

2015-09-29
2016-09-30 Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
24 Michael Dubery
Flago-de-Britio.svg Britio

2016-02-01
2016-11-30 Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
25 Dorota Rodzianko
Flago-de-Pollando.svg Pollando

2016-02-10

2017-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
26 Edoardo Nannotti
Flago-de-Italio.svg Italio

2016-03-06

2017-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
27 Ilja Gnusarev
Flago-de-Rusio.svg Rusio

2016-07-02

2017-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
28 Jana Janovyĉ
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio

2016-07-16

2017-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
29 Laŝa Ĉaĥunaŝvili
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio

2016-11-05

2017-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
30 David Mamsch
Flago-de-Germanio.svg Germanio

2017-

2018-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
31 Sofja Zareckaja
Flago-de-Rusio.svg Rusio

2017-

2018-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
32 Ekaterina Lozina
Flago-de-Rusio.svg Rusio

2017-

2018-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
33 Kryštof Klestil
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

2017-

2018-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo
34 Salomé Hug
Flago-de-Francio.svg Francio

2018-

2019-
Partizánske
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
plentempe
Eŭropa volontula servo


Oficejo |


Ekde la 1-a de julio 2011, danke al subteno de la urbo Partizánske kaj ties urbestro Jozef Božik, E@I disponas pri propra oficejo en ĝia urbocentro kontraŭ la simbola luo de 1 eŭro jare. La unua oficejo havis la surfacon de 60 m² kaj laborlokojn por 5 personoj. En junio de 2013 estis ŝanĝita loko de oficejo ene de la sama konstruaĵo, la oficejo iĝis pli granda kun 100 m² kaj du ĉambroj. Ekde ĝia stariĝo ĉiuj staĝantoj kaj surlokaj aktivuloj de E@I komune laboras tie.



Agado |



Aranĝoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kategorio:Aranĝoj de E@I.

Organizado de edukaj aranĝoj estas grava parto de la agado de E@I ekde ĝia fondiĝo - ĝi ja mem en la jaro 2000 ekestis ĝuste dum seminario, kiu portis la titolon "Esperanto@Interreto" kaj estis organizita de TEJO en Stokholmo.



Seminarioj |





Komputillingvistika kolokvo organizita de E@I post KAEST 2010 en Modra (Slovakio).


Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj.


Jen la listo de ĉiuj seminarioj organizitaj de E@I, kun titoloj, lokoj kaj datoj:



  • E@I-2000 - Esperanto@Interreto – Stokholmo (Svedio)[32][33] – 16-a ĝis 22-a de aprilo 2000

  • E@I-2001 - Rete Kunlabori – Upsalo (Svedio) – 27-a de oktobro ĝis 4-a de novembro 2001[34]

  • E@I-2002 - Rete Lingvumi – Ĉaĉak (Jugoslavio) – 28-a de aprilo ĝis 5-a de majo 2002[35]

  • E@I-4 - Rete Informadi – Lesjöfors (Svedio) – 26-a de oktobro ĝis 3-a de novembro 2002[36]

  • E@I-5 - Rete Lerni – Bostono (Usono) – 19-a ĝis 26-a de aprilo 2003[16][37] (Masaĉuseca Instituto de Teknologio)

  • E@I-6 - Rete Interkulturumi – Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino) – 21-a ĝis 27-a de marto 2004[38]

  • E@I-7 - Ni sciigu aliajn pri ni – Partizánske (Slovakio) – 4-a ĝis 11-a de junio 2005[39]
    (antaŭe planita por Sankt-Peterburgo en oktobro 2005 kun temo Rete Teknikumi)

  • E@I-8 - Lingvoj en interreto – Brno (Ĉeĥio) – 4-a ĝis 12-a de novembro 2006





Somera Esperanto-Studado emblemo.jpg
KAEST emblemo.jpg


Somera Esperanto-Studado |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Somera Esperanto-Studado.

Ekde la jaro 2007 E@I ĉiujare aranĝas la renkontiĝon SES. En 2007 ĝi portis la titolon "Slava Esperanto-Studado", ekde 2008 ĝi estas nomata "Somera Esperanto-Studado".



Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.

En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de Esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. Ĝi estis senpere sekvita de unika komputillingvistika kolokvo, organizita de E@I kaj kunfinancita de IEI kaj ESF.



Ceteraj |


E@I kunorganizas aŭ alimaniere kontribuas al la kleriga programo de aliaj Esperanto-aranĝoj, ekzemple al la ĉiujara seminario Sabla Printempo okazanta en Ĉeĥio aŭ la Esperanta Vikimanio (okazinta en 2011 en Svitavy). Ankaŭ en la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto laste aperas kontribuoj de E@I (propraj prelegoj dum la 93-a UK; propra salono dum la 94-a UK; du kontribuoj al la Kleriga lundo kaj organizo de la Terminologia forumo dum la 96-a UK).



Interretaj projektoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kategorio:Interretaj projektoj de E@I.

E@I kreis kaj funkciigas plurajn retpaĝarojn, kiuj rilatas al edukado en interreto kaj havas rilaton al Esperanto aŭ lingvoj ĝenerale. Pluraj el la retpaĝaroj estas konstante prizorgataj, kelkaj funkcias sen aktiva prizorgo, kaj kelkaj estis transdonitaj al aliaj organizoj. E@I ankaŭ kiel partnero subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per disponigo de rethotela loko.













E@I angula.jpg

LernuNovaEmblemo.png

Slovake.eu emblemo.svg

Deutsch info.jpg

LingvoInfo.png

Monda eu.png

MluvteCesky.png

Komputeko.net emblemo eo.jpg

Aktuale.info emblemo.jpg


Aktive prizorgataj |




  • lernu! - [1]


  • Slovake.eu - [2]


  • Deutsch.info - [3]


  • Mluvtecesky.net - [4]


  • Tokipona.info - [5]


  • Lingvo.info - [6]


  • Komputeko - [7]

  • reta PIV - [8] (kunlabore kun SAT)


  • Monda.eu - [9]

  • E@I-blogo - [10]


  • Ridejo - [11] - retejo por ŝercoj en Esperanto


  • Vikipediaj projektoj - (el Retarkivo 2013) (ekde 2013 kunlabore kun ELiSo)


  • Artista Datenbazo - [12] (kunlabore kun EUROKKA)



Funkciantaj sen prizorgo |




  • Lingva Prismo (malnova versio) - [13]


  • Aktuale.info - [14]


  • Nitobe-centro - [15]


  • Interkulturo - [16]


  • Reta Informado-Centro (RIC) - [17]


  • Esperanto-aktuale - [18] (lanĉo prokrastita)



Transdonitaj al aliaj organizoj |




  • Edukado.net - [19] (en 2001[7] starigita de E@I,[40] nun mastrumata de Katalin Kováts)

  • iama TEJO-paĝaro - [20] (arĥiva kopio, TEJO nun uzas novan paĝaron)



Partneraj projektoj |




  • Kantaro-Vikio - [21]


  • Esperanto novosti - [22]


  • Mozaiko - [23]





Eldonaĵoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kategorio:Eldonaĵoj de E@I.




Esperanto Elektronike kovrilo.jpg
Detala gramatiko de Esperanto kovrilo.jpg

E@I efektivigas ankaŭ propran eldonan agadon, ofte pere de la eldonejo Espero aŭ kunlabore kun aliaj asocioj. Jen la listo de la libroj, kompaktdiskoj kaj DVD-j eldonitaj de E@I:



  1. KD lernu! (2003)

  2. libro Manlibro pri instruado de Esperanto (2005, kunlabore kun ILEI)

  3. DVD Esperanto Elektronike (2006, 2011)

  4. libro Vikipedio – praktika manlibro (2007, aŭtoro Yves Nevelsteen)

  5. libro Komputeko (2008, aŭtoro Yves Nevelsteen)

  6. KD Esperanto (2008, 400 000 ekzempleroj aperis en Gazeta Wyborcza antaŭ la 94-a UK)

  7. libro Vikipedio por vi (2008, aŭtoro Ziko van Dijk)

  8. DVD-video Esperanto estas... (2008, reĝisoro Rogener Pavinski)

  9. broŝuro Malkovru Esperanton (2009, iniciatita de Hokan Lundberg)

  10. libro Detala gramatiko de Esperanto (2010, aŭtoro Bertilo Wennergren)

  11. libro Modernaj teknologioj por Esperanto (2011, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2010)

  12. libro Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (2013, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2012)

  13. libro Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon (2015, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2014)


Por kelkaj jaroj E@I preparis ankaŭ disdoneblajn kalendaretojn – enpoŝigeblajn kartojn kun sur unu flanko la demando “Esperanto?” kaj la respondo “www.lernu.net” kaj sur la dua flanko Esperanta kalendareto.



Referencoj |





  1. E@I-2000 - La seminario (arĥiva kopio)


  2. E@I-2000 - Enkonduko


  3. "pri ikso.net ktp" de Hokan LUNDBERG al eĉei-membroj@yahoogroups.com, la 5-an de aŭgusto 2007


  4. Esperanto kaj Interreto

  5. 5,05,1E@I – nova partnero de ILEI


  6. "E@I - jam 10-jara!" de Hokan LUNDBERG al eĉei-membroj@yahoogroups.com, la 12-an de novembro 2009

  7. 7,07,17,2Esperanto@Interreto: Farite dum 2001


  8. Fondajho Esperanto@Interreto (arĥiva kopio)


  9. Esperanto@Interreto 2001 – Konfirmilo


  10. Esperanto@Interreto 2001 – Aliĝintoj


  11. Albumo de E@I-2002 en Ĉaĉak (arĥiva kopio)


  12. CALICO 2002 (arĥiva kopio)


  13. Esperanto@Interreto (arĥiva kopio 2002-06-02)


  14. Propono de publika laborplano de ”lernu!”


  15. Tereno de Argilo: Miaj fotogalerioj – CALICO (arĥiva kopio)

  16. 16,016,116,2EcheI: RaportoBostono


  17. Regularo de Esperanto@Interreto - E@I (arĥiva kopio 2003-10-27)


  18. Esperanto@Interreto (arĥiva kopio 2003-10-05)


  19. "statuto por voĉdoni" de Peter Baláž al eĉei-membroj@yahoogroups.com, la 22-an de oktobro 2005


  20. "New poll for eĉei-membroj" al eĉei-membroj@yahoogroups.com, la 23-an de julio 2007


  21. Jevgenij GAUS kaj Peter BALÁŽ: "Raporto pri la vojaĝo al Japanio"


  22. Libera Folio: "Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto"


  23. Eŭropa Bulteno, Februaro 2013, No 124, p. 5


  24. Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio


  25. Korĵenkov, Aleksander (januaro 2013). “Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012”, La Ondo de Esperanto (1). Alirita la 16-an de decembro 2012.. .


  26. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto – Numero 20 – 2013 04 27


  27. Polyglot Conference in Budapest


  28. "Membroj" en la oficiala retpaĝaro de E@I


  29. Estraro. E@I. Alirita 2015-03-23.


  30. Meet an Esperanto intern

  31. 31,031,131,231,331,431,5. Volontuloj en E@I. E@I (2014-11-25). Alirita 2018-09-07.


  32. Nova Sento en Reto, Numero 115, 2000-01-20: sekcio "Esperanto@Interreto"


  33. E@I-2000 - La seminario (arĥiva kopio)


  34. TEJO-seminario Esperanto@Interreto 2001 (arĥiva kopio)


  35. TEJO: Seminarioj – Esperanto@Interreto-2002


  36. EsperantoĈeInterretoLeŝeforŝ (arĥiva kopio)


  37. Kelkaj fotoj de Esperanto@Interreto-Bostono (arĥiva kopio)


  38. Interkulturaj Interŝanĝoj en Sarajevo


  39. EsperantoĈeInterretoPartizanske (arĥiva kopio)


  40. Edukado.net: Informoj ĝeneralaj (arĥiva kopio 2002-06-04)




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio E@I en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo


  • Malnova kaj nova fotogalerioj


  • Parodia artikolo pri E@I en Neciklopedio




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo