Fajroverta regolo





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fajroverta regolo


Firecrest93.JPG


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Regoledoj Regulidae

Genro:

Regolo Regulus

Specio:

Fajroverta regolo



Dunomo


Regulus ignicapilla
(Temminck,1820)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Arealo; verde : loĝantaj birdoj; flave : dumsomere ĉeestantaj birdoj; blue : dumvintre ĉeestantaj birdoj.

Arealo; verde : loĝantaj birdoj; flave : dumsomere ĉeestantaj birdoj; blue : dumvintre ĉeestantaj birdoj.


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Fajroverta regolo









v  d  r


Information icon.svg



Fajroverta regolo [1] (Regulus ignicapilla) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. Ĝi apartenas al la pli etaj birdoj de paseroformaj birdoj kaj estas la dua plejmalgranda birdo en Eŭropo.




Enhavo






  • 1 Disvastiĝo


  • 2 Aspekto


  • 3 Nestado


  • 4 Nutrado


  • 5 Voĉo


  • 6 Taksonomio


  • 7 Eksteraj ligiloj (angle)


  • 8 Notoj





Disvastiĝo |


Okcidentpalearktisa specio loĝanta okcidentan kaj mezan Eŭropon ĝis Norda Maro, Danio, Balta Maro. Parto de populacio loĝas en suda Britujo. Oriente arealo de birdo iras al okcidenta Ukraino, orientaj limoj de Rumanio, Bulgario kaj Grekio. Ĝi nestas sur iuj mediteraneaj insuloj kaj en norda Afriko. Izole ankaŭ en Malgranda Azio kaj Kaŭkazo. La specio kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas parte migranta specio, nordaj populacioj vintras en Okcidenta Eŭropo, Mediteraneo kaj Norda Afriko.
Centro de troviĝo de ĉi specio estas nordo de Iberio, Alpoj kaj sudo de Germanio. La plej altaj populacioj estis esplorataj en Hispanio (1-2 milionoj da paroj), Germanio, Svisio, Aŭstrio kaj Rumanio.



Aspekto |


Malgranda specio. Kun longeco de 9 cm kaj pezo de 6 g, enverguro de 13-16 cm, ĝi prezentas unu de la malplej grandaj birdoj en Eŭropo. La birdo similas parenca al Orverta regolo, sed diferencas per bildo de la vizaĝo. Flugiloj kaj vosto estas mallongaj, kruroj maldikaj. Malino: Subo de kapo kun laŭlonga oranĝa strio, je flankoj nigre limigita sur frunto brunete. Karaktera blanka strio super okulo kaj nigra tra okulo. Flankoj de kapo grizaj kaj nigra brideto. Supre korpo estas verdeta. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Ino: Same kiel viro sed havas sur verto flavan koloron. La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza.




Kapo kaj supro de la birdo



Nestado |





Regulus ignicapilla


La birdo serĉas por nesto kutime koniferajn arbarojn, precipe de piceoj. Tre rare birdo faris neston en foliaj arbaroj. La nesto estas duonglobo, kiu estas pendita kaj plektita inter flankaj penditaj branĉoj de la arbo. La neston konstruas ambaŭ birdoj de paro dum ĉirkaŭ 20 tagoj, foje malpli. La konstruado komencas kiel maldensa korbo de araneaj fibroj, kiuj ĉirkaŭvolvas kelkajn penditajn branĉetojn. Sinsekve estas enplektitaj en ĝi pecoj de muskoj kaj likenoj. Ankaŭ en nesto povas esti pecoj de malsekaj herboj, radiketoj, branĉetoj. Kutime nestas dufoje jare. Ovodemetado estas de 7-9 ruĝetaj ovoj (13,5x10,3 mm). Kovado dum 14-15 tagoj. Idoj estas nutritaj dum 19-20 tagoj.
"Tuta ovodemetado, kiu pezas ĉirkaŭ 7.2 g, estas 140 % de pezo de ina korpo. Tio estas mirinda, kiel ino povas dum 10-11 tagoj amasigi materion, kiu pezas pli ol la ĝia propra korpeto, eĉ dufoje jare." [2]



Nutrado |


Precipe insektojn. Ĝi traserĉas branĉojn de koniferoj kaj serĉadas ĉiujn evoluajn fazojn de insektoj (maturaj, ovoj, larvoj, krizalidoj). Ofte faras tion dum ŝvebado kaj flirtado (kiel kolibro) ĉe branĉoj.



Voĉo |


Logado laŭta zí-zí-zí. Kanto kiel orverta regolo sed monosilaba kreskanta je la fino.



Taksonomio |


La populacio sur insulo Madejro, kiu estis konsiderata kiel subspecio de ĉi taksono (R. i. madeirensis), post la eksploroj nune estis konsiderata kiel memstara subspecio Madejra regolo (Regulus madeirensis) malsimilas per pli mallonga superokula strieto, pli longa beko kaj pli malhela oranĝa krono.



Eksteraj ligiloj (angle) |




  • Filmetoj de regoloj ĉe Internet Bird Collection

  • Diferencoj laŭ aĝo kaj seksoj (PDF) de Javier Blasco-Zumeta



Notoj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj





  1. Mészáros, Béla 1980 : Oklingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, Debrecen, 141 p., p. 55


  2. Šťastný Karel (1990): Birds of Britain and Europe . The Hamling Publishing Group, London. ISBN 0-600-56951-9



Ŝablono:LigoElstara







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár