1862 Apolono
1862 Apolono | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1862 Apollo |
Aliaj nomoj | 1932 HA |
Historio | |
Malkovrinto | Karl Wilhelm Reinmuth |
Dato de malkovro Loko de malkovro | 24-a de aprilo 1932 Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido | 219,950 Gm (1,470 AU) 96,804 Gm (0,647 AU) 343,095 Gm (2,293 AU) |
Discentreco | 0,560 |
Meza anomaliangulo | 258,095° |
Klinangulo | 6,353° |
Periodo | 651,171 tagoj (1,783 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 22,50 km/s |
Longitudo de suprenira nodo | 35,733° |
Argum. de periapsido | 285,860° |
Terdistanco - Minimuma | 4,227 Gm (0,0283 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,7 km |
Maso | 5,1 × 1012 kg |
Rotacia periodo | 0,1277 tago (3,065 horoj) |
Geometria albedo | 0,25 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Q |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 16,25 |
1862 Apolono estas tre malgranda, hela terrenkonta asteroido, malkovrita la 24-an de aprilo 1932 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1973.
Ĝi ricevis la nomon de la helena dio Apolono.
Ĝi estis la unua asteroido konata por krucigi la teran orbiton. Ĝi ankaŭ krucigas la orbitojn de Marso kaj Venuso : ĝi do estas marsrenkonta kaj venusrenkonta asteroido.
Ĝi donas sian nomon al la kategorio de la apolonaj asteroidoj, kies unua malkovrita ĝi estas. Sed ĉar ĝi estis perdita ĝis 1972, ĝia numero estas pli granda ol tiu de aliaj apolonaj asteroidoj kiel 1620 Geografo kaj 1566 Ikaro.
Ĝi povas proksimiĝi al 4,23 milionoj da kilometroj de Tero, kaj al 1,24 miliono da kilometroj de Venuso.
Satelito |
4-an de novembro 2005, teamo de la radioteleskopo de Arecibo malkovris sateliton ĉirkaŭ Apolono. Tiu satelito, provizore nomita S/2005 (1862)1 havus ĉirkaŭ 80 m de diametro kaj orbitus je distanco de 3 km ĉirkaŭ la ĉefa korpo.
Eksteraj ligiloj |
france Rimarkenda asteroido (1932) HA ; de Belot, E., el L'Astronomie, vol. 47, pp.331-332
angle Slipo de (1862) Apollo (de IAU Minor Planet Center)
angle (1862) Apollo kompilata de Wm. Robert Johnston
angle 1862 Apollo : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
angle (1862) Apollo, el la datumbazo de NEODyS-2
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1861 Komenský | 1862 Apolono | 1863 Antinoo |