Nacia Parko Sekvoja

































Nacia Parko Sekvoja

Sequoia National Park, California (2011).jpg
sekvojaj arboj en la "giganta arbaro"






Nacia Parko Sekvoja (Usono)

DMS

Red pog.svg



Koordinatoj: 36°25′00″N 118°40′00″U  /  36.433333333333°N, 118.68333333333°U / 36.433333333333; -118.68333333333 (Nacia Parko Sekvoja)
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato:
Kalifornio, Flago-de-Usono.svg Usono
plej proksima urbo: Visalia (Kalifornio)
areo: 1 635 km²
dato de establiĝo:

1-a de oktobro 1890
vizitantoj po jaro:
954.507 (stato de 2006)
koordinatoj: 36° 26' norde, 118° 41' okcidente

Moro Rock.jpg

la monto Moro Rock estas panorama rigardejo centre de la parko



La Nacia Parko Sekvoja – angle Sequoia National Park - situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono. La parko ekfunkciis dum la jaro 1890 kiel dua nacia parko de Usono, post la Nacia Parko Yellowstone. La parka areo kovras ... kvatratajn kilometrojn, kaj ĝia reliefo inkluzivas diferencon de ... metroj inter la plej malalta kaj plej alta punkto de la parko. Parto de la nacia parko kaj de la montaro Sierra Nevada estas la monto Mount Whitney (4418 metroj super la marnivelo), la plej alta monto de Usono ekster la ŝtato Alasko.


La parko troviĝas tuj sude de al Nacia Parko Reĝa Kanjono kaj fakte la du parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).


La nacia parko plej famas pro siaj gigantaj sekvojaj arboj, inter kiuj estas la arbo "generalo Sherman", la plej granda arbo tutmonde. Multaj el tiuj arboj kune kreskas en la "giganta arbaro" (angle Giant Forest), kiu sume enhavas kvin el la dek plej grandaj arboj tutmonde (kalkulante laŭ la ligna volumeno de la arboj).




Enhavo






  • 1 Vizitado


  • 2 Bildaro


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vizitado |


La plej multaj vizitantoj eniras la parkon tra la suda enirejo proksime de la urbeto Three Rivers, piede de la monto Ash, en alteco de ... metroj super la marnivelo. Tie troviĝas ekologia sistemo el arbaroj de bluaj kverkoj, herbejoj kaj malkrutaj riveraj valoj. Pli profundiĝante en la parkon, en pli granda alteco la pejzaĝo iĝas pli montare arbara, kaj dominas koniferoj. Inter la montaraj pinoj kaj sekvojoj, ĝis la fino de printempo kaj komenco de somero videblas restoj de vintra neĝo, kiuj post degelo malkovrigas etajn interarbajn herbejojn. En tiuj pli altaj partoj de la parko multas cervoj, sciuroj kaj amerikaj nigraj ursoj, kiuj jam nemalofte ŝtelis manĝaĵojn el aŭtoj enŝlosite lasitaj de senatentaj vizitantoj.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |


  • Naciaj parkoj de Usono


Eksteraj ligiloj |




  • Nacia Parko Sekvoja en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Nacia Parko Sekvoja en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • oficiala retejo de la "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono"

  • reta kamerao de la nacia parko

  • reta mapo

  • fotoj de la nacia parko

  • panoramaj, 360-gradaj fotoj de la parko











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár